Изменить стиль страницы

— Mi estas enoficigita kiel estro de la modela sovhhozo "Rugha radio", — klarigis la veninto.

— Nu?

— Kaj jen mi al vi, kamarado, kun la sekreta komisio.

— Estus interese ekscii. Pli koncize, laueble.

Persikov tiom dekutimighis de la vorto «kamarado», ke ghi nun frapis lian orelon. Li evidente incitighis.

La veninto malbutonumis refaldon de la jako kaj eligis ordonon, tajpitan sur luksa dika papero. Li donis ghin al Persikov. Kaj poste sen invito eksidis sur la helican tabuteton.

— Ne pushu la tablon, — malrespekte diris Persikov.

La veninto timigite rerigardis al la tablo, che kies dista rando en humida malluma aperturo trembrilis senvive, kvazau smeraldoj, ies okuloj. Malvarmo blovetis de ili.

Persikov tuj post tralego de la papero levighis desur la tabureto kaj saltis al la telefono. Post kelkaj sekundoj li jam parolis haste kaj ekstreme iritite:

— Pardonu… Mi ne povas kompreni… Kial do? Mi… Sen mia konsento, konsulto… Sed li diablo scias kion farachos!!

Che tio la nekonatulo turnighis tre ofendite sur la tabureto.

— Mi pardonpetas, — komencis li, — mi estas estr…

Sed Persikov svingis kontrau li per la hoketo kaj daurigis:

— Pardonu, mi ne povas kompreni… Mi, finfine, kategorie protestas. Mi ne donas mian sankcion por la eksperimentoj pri la ovoj… chis kiam mi mem provos tion…

Io kvakis kaj frapetis en la auskultilo, kaj ech distance estis kompreneble, ke la vocho en la aukultilo degne parolas kun la aghetulo. Finighis per tio, ke la puncighinta Persikov brue metis la auskultilon kaj diris preter ghi al la muro:

— Mi ne respondecas pri la postsekvoj.

Li revenis al la tablo, prenis desur ghi la paperon, tralegis ghin desupre malsupren super la okulvitroj, poste demalsupre supren tra la okulvitroj kaj subite akutkriis:

— Pankrat!

Pankrat aperis che la pordo, kvazau levighis sur elirtabulo en opero. Persikov rigardis al li kaj kriis:

— Iru for, Pankrat!

Kaj Pankrat, espriminte per sia vizagho nenian miron, malaperis.

Poste Persikov turnis sin al la veninto kaj diris:

— Bonvolu… Mi obeas. Ne estas mia afero. Kaj ne estas interese por mi.

La profesoro ne tiom ofendis la veninton, kiom surprizis.

— Mi pardonpetas, — komencis li, — vi ja, kamarado…

— Kial vi chiam kamarado, kamarado… malkontente murmuris Persikov kaj eksilentis.

"Tamen", — reflektighis sur la vizagho de Rckk.

— Pardon…

— Do, jen, bonvolu, — interrompis Persikov. - Jen estas arklampa globo. De ghi vi ricevas pere de movo de okulario, — Persikov klakis per kovrilo de la kamero, simila al fotilo, — faskon, kiun vi povas koncentri pere de movo de objektivoj, jen n-ro 1… kaj spegulo n-ro 2, - Persikov estingis la radion, denove enshaltis ghin sur planko de la asbesta kamero, — kaj sur la planko sub la radio vi povas dismeti chion, kio plachas al vi, kaj fari eksperimentojn. Estas ekstreme simple, chu ne?

Persikov intencis esprimi ironion kaj malrespekton, sed la veninto ne rimarkis tiujn, atente observante la kameron per la brilantaj okuletoj.

— Mi nur avertas, — daurigis Persikov, — ne necesas shovi la manojn sub la radion, char, lau mia sperto, ghi kauzas neoplazion de la epitelio… sed chu ghi estas maligna au ne, tni, bedaurinde, ankorau ne sukcesis distingi.

Che tio la veninto vigle kashis la manojn post la dorso, fallasinte la ledan kaskedon, kaj rigardis al la manoj de la profesoro. Ili tutaj estis stigmatizitaj per jodo, kaj la dekstra vindita che la manradiko.

— Sed kiel do vi, profesoro?

— Vi povas acheti kauchukajn gantojn che Shvabe sur la strato Kuzneckij Most, — incitite respondis la profesoro. - Mi ne devas zorgi pri tio.

Che tio Persikov rigardis al la veninto kvazau tra lupeo.

— De kie vi aperis? Generale… kial vi?..

Rokk, finfine, tre ofendighis.

— Pardon…

— Ja necesas scii la kauzon!.. Kial vi krochighis al tiu chi radio?..

— Char tio estas shtatgrava afero…

— Aha. Chu la shtatgrava? Tiam… Pankrat!

Sed kiam Pankrat aperis: — Atendu, mi pensos.

Kaj Pankrat obeeme malaperis.

— Mi, — diris Persikov, — ne povas kompreni jen kion: por kio estas bezonata tia hasto kaj sekreteco?

— Vi, profesoro, jam konfuzis min, — respondis Rokk, — vi ja scias, ke chiuj kokoj ghis la lasta mortis.

— Nu, kaj kio resume? — ekkriegis Persikov, — chu vi deziras reaperigi ilin momente? Kaj kial pere de ankorau ne esplorita radio?

— Kamarado profesoro, — respondis Rokk, — vi min efektive konfuzas. Mi ja diras al vi, ke la stato bezonas restarigi la kokbredadon, char oni eksterlande skribas pri ni diversajn achajhojn. Jes.

— Kaj skribu ili…

— Nu vi diras, — enigme respondis Rokk kaj balancis la kapon.

— Al kies kapo, tni dezirus scii, venis la ideo kreskigi kokojn el ovoj?..

— Al la mia, — respondis Rokk…

— Aha… Jen… Sed kial, bonvolu klarigi? De kie vi eksciis pri ecoj de la radio?

— Mi, profesoro, cheestis vian prelegon.

— Mi ankorau nenion faris kun ovoj!… Mi nur intencas!

— Dio vidas, rezultos, — subite konvinkite kaj sinceranime diris Rokk, — via radio estas tia fama, ke eblas ech elefantojn kreskigi, ne nur kokidojn.

— Jen kio, — diris Persikov, — chu vi ne estas zoologo? Chu ne? bedaurinde… vi estus tre kuragha eksperimentanto… Jes… tamen vi riskas… rezultigi fiaskon… kaj nur forprenas mian tempon…

— Ni redonos al vi la kamerojn. Kio do?

— Kiam?

— Jen kiam mi kovos la unuan parton.

— Kiel vi certece diras tion! Bone. Pankrat!

— Mi kunhavas la homojn, — diris Rokk, — kaj gardistaron…

Vespere la kabineto de Persikov orfighis… Malplenighis la tabloj. La homoj de Rokk forveturigis tri grandajn kamerojn, lasinte al la profesoro nur la unuan, malgrandan, de kiu li komencis la eksperimentojn.

Proksimighis julia krepusko, la grizo plenigis la instituton, fluis tra la koridoroj. En la kabineto audighis monotona pashado — tio Persikov, ne enshaltante la lumon, mezurumis la grandan chambron de la fenestro ghis la pordo… La stranga fakto: en tiu vespero neklarigeble splena humoro ekregis la homojn kaj bestojn, loghantajn en la instituto. La bufoj ial okazigis specife korpreman koncherton kaj kvakis minacplene kaj averte. Pankrat estis devigita kapti en la koridoroj la kolubron, kiu forrampis el sia kamero, kaj kiam li kaptis ghin, la kolubro havis tian aspekton, kvazau ghi estis forironta chien ajn nur por fughi.

Profundvespere audighis sonoro el la kabineto de Persikov. Pankrat aperis sur la sojlo. Kaj ekvidis strangan bildon: la sciencisto staris solece meze de la kabineto kaj rigardis al la tabloj. Pankrat tusetis kaj senmovighis.

— Jen, Pankrat, — diris Persikov kaj montris al la malplenighinta tablo.

Pankrat konsternighis. Al li shajnis en la krepusko, ke la okuloj de la profesoro estas postploraj. Tio estis tiel nekutime, tiel terure.

— Jes, ghuste, — ploreme respondis Pankrat kaj pensis: "Vi prefere krius kontrau mi!"

— Jen, — ripetis Persikov, kaj liaj lipoj ektremis same, kiel tiuj de infano, de kiu oni subite forprenis ties shatatan ludilon.

— Chu vi scias, kara Pankrat, — daurigis Persikov, forturnighante al la fenestro, — mia edzino ja, kiu forveturis antau dek kvin jaroj, shi eklaboris en operetteatro, sed nun shi mortis, evidentighis… Jen la okazintajo, Pankrat kara… Oni sendis leteron al mi…

La bufoj blekis plende, kaj la krepusko kovris la profesoron, jen ghi… nokto. Moskvo… ie iaj blankaj globoj post fenestroj lumighis… Pankrat, embarasita, malghojis, tenis pro la timo la manojn laulonge de la femuroj…

— Iru, Pankrat, — pene diris la profesoro kaj svingis per la mano, — iru dormi, kara, kolombeto, Pankrat.

Kaj venis nokto. Pankrat elkuris el la kabineto ial sur la piedfingroj, alkuris sian chambreton, disshovis chifonojn en la angulo, prenis elsub ili malpakitan botelon da rusa vodko kaj senforshire elsuchis preskau glason. Li manghetis panon kun salo, kaj liaj okuloj iom gajighis.

Profundvespere, jam che noktomezo, Pankrat, sidante nudpiede sur benko en la malabunde prilumita vestiblo, diris al la sendorma dejhoranta kaldrono, gratante la bruston sub la katuna chemizo:

— Prefere li mortigus, Dio vidas…

— Chu vere li ploris? — scivoleme demandadis la kaldrono.

— Dio… vid… — certigis Pankrat.

— La granda sciencisto, — konsentis la kaldrono, — kompreneble, rano ne anstatauos la edzinon.

— Neniel, — konsentis Pankrat.

Poste li pensis kaj aldonis:

— Mi mian edzinon volas aranghi chi tien… kial do shi sidu en la vilagho. Sed shi tiujn chi bestachojn neniel toleras…

— Certe, la abomenajho terurega, — konsentis la kaldrono.

El la kabineto de la sciencisto estis audeblaj neniuj sonoj. Ankau lumo mankis al ghi. Ne estis lumstrio sub la pordo.