Изменить стиль страницы

— Bonvolu klarigi al mi, — ekparolis Persikov, — chu vi skribas tie, en tiuj viaj jhurnaloj?

— Ghuste tiel, — fespekte respondis Alfredo.

— Sed mi ne komprenas, kiel vi povas skribi, se vi ech paroli ruse ne scipovas, Kioii signifas "paro da minutoj" kaj "por la kokoj"? Chu vi, vershajne, volis demandi "pri la kokoj"?

Bronskij afekte kaj respekte ekridis:

— Valentin Petrovich korektas.

— Kio estas Valentin Petrovich?

— Estro de la literatura fako.

— Nu, bone. Mi, cetere, ne estas filologo. Ni lasu vian Petrovich'on, Kion nome vi deziras scii pri la kokoj?

— Ghenerale chion, kion vi diros, profesoro.

Che tio Bronskij armis sin per krajono. Triumfaj fajreroj ekbrilis en la okuloj de Persikov.

— Vi vane turnis vin al mi, mi ne estas specialisto pri la plumuloj. Vi prefere turnu vin al Emeljan Ivanovich Portugalov en la 1-a Universitato. Mi scias tro malmulte…

Bronskij rave ekridetis, montrante, ke li komprenis la shercon de la kara profesoro. "Sherco — malmulte!" — strekis li en la notlibreto.

— Tamen, se por vi estas interese, bonvolu. Kokoj, au krestuloj… genro de birdoj el la ordo de galinoformaj. El la familio de fazanedoj… — ekparolis Persikov per lauta vocho kaj rigardante ne al Bronskij, sed ien malproksimen, kie estis imagataj antau li mil homoj… — el la familio de fazanedoj… Phasianidae. Tiuj birdoj distingighas per karneca kresto kaj du loboj sub malsupra makzelo… hm… kvankam, cetere, povas esti ankau unu meze de la mentono… Nu, kio ankorau. La flugiloj estas mallongaj kaj kurbaj… La vosto mezlonga, iom shtupeca kaj ech, mi diru, shedoforma, la mezaj plumoj serpe kurbaj… Pankrat… alportu el la modela kabineto modelon n-ro 705, dissekcita koko… tamen, chu vi ne bezonas tion?.. Pankrat, ne alportu la modelon… Mi ripetas, ke mi ne estas specialisto, bonvolu iri al Portugalov. Nu, mi konas nur 6 speciojn de sovaghaj kokoj… hm… Portugalov scias pli multe… en Hindio kaj sur Malaja Arkipelago. Ekzemple, Gallus gallus, ghi multas en chemontaro de Himalajo, en la tuta Hindio, en Asamo, en Birmo… Gallus varius — sur Lombok, Sumbawa kaj Flores. Kaj sur la insulo Javo ekzistas rimarkinda koko Gallus enyus, en sudoriento de Hindio mi povas rekomendi al vi tre belan Sonnerat- kokon… Mi poste montros al vi desegnajhon. Kio koncernas Cejlonon, tie ni renkontas Gallus laffayetti, tiu koko plu nenie estas.

Bronskij sidis, elorbitiginte la okulojn, kaj skribegis.

— Chu ankorau ion komuniki al vi?

— Mi dezirus ekscii ion pri kokaj malsanoj, — mallaute flustris Alfredo.

— Hm, mi ne estas specialisto… vi demandu Portugalov'on… Tamen… Nu, cestodozo, trematodozo, akarozo, birda sarkoptozo, koklausa malsano, puloj, koka hholero, krupodifteria mukozito… pneumokoniozo, tuberkulozo, koka skabio… chio ajn povas esti… (fajreroj saltadis en la okuloj de Persikov)… ekzemple, venenigho per elaterio, tumoroj, la angla malsano, iktero, reumatismo, micetozo de Achorion Shenlain… tre interesa malsano. Che tiu malsano sur la kresto formighas etaj makuloj, similaj al shimo…

Bronskij forvishis shviton de la frunto per buntkolora naztuko.

— Sed kiu el ili, lau vi, kauzis la nunan katastrofon?

— Kiun katastrofon?

— Ha, chu vi ne legis, profesoro? — miris Bronskij kaj eligis el la paperujo chifitan folion de la jhurnalo «Izvestija».

— Mi ne legas jurnalojn, — respondis Persikov kaj kuntiris la brovojn.

— Sed kial do, profesoro? — milde demandis Alfredo.

— Char ili publikigas iajn sensencajhojn, — ne pensante respondis Persikov.

— Sed kial, profesoro? — tenere flustris Bronskij kaj malfaldis la folion.

— Kio? — demandis Persikov kaj ech levighis. Nun la fajreroj eksaltis en la okuloj de Bronskij. Li substrekis per akrapinta lakita fingro la ekstreme grandliteran titolon tra tuta pagho de la jhurnalo: "Koka epizootio en la respubliko".

— Chu? — demandis Persikov, formovante la okulvitrojn sur la frunton…