Изменить стиль страницы

Chapitro VI

Moskvo en junio 1928

Ghi lumis, la lumoj dancetis, estingighis kaj denove brilis. Sur la Teatralnaja-placo cirkulis blankaj fajroj de autobusoj, verdaj lumoj de tramoj; super la eksa "Mjur kaj Meriliz",[5] super la deka alkonstruita etagho, saltadis elektra buntkolora virino, eljhetante politere diverskolorajn vortojn "Laborista kredito". En skvaro antau la Granda Teatro, kie nokte shprucis buntkolora fontano, tumultis kaj rumoris homamaso. Kaj super la Granda Teatro giganta megafono sirenis:

— Antikokaj inokuloj en Lefortova veterenaria instituto donis brilajn rezultojn. Kvanto da… kokaj mortoj dum hodiaua dato duonighis…

Poste la megafono shanghis tembron, io mughis en ghi, super la teatro ekbrilis kaj estingighis verda strio, kaj la megafono plendadis per baso:

— Estas formita ekstrema komisiono por batalo kontrau la koka pesto en konsisto de la popola komisaro pri sanprotekto, popola komisaro pri agrokulturo, fakestro pri bestbredado kamarado Ptahha-Porosjuk, Profesoroj Persikov kaj Portugalov… kaj kamarado Rabinovich!.. Novaj provoj de invado!.. - ridegis kaj ploris, kvazau shakalo, la megafono, — lige kun la koka pesto!

La Teatralnij-strato, Neglinnij-strato kaj Lubjanka-strato flamis per blankaj kaj violkoloraj strioj, shprucis per radioj, sirenis, kovrighis per polvonuboj. La homamasoj tumultis che muroj kun grandaj anoncfolioj, prilumataj per fortaj rughkoloraj reflektiloj:

"Sub minaco de pezega respondeco estas malpermesate al la loghantaro uzi por manghado kokajn viandon kaj ovojn. Privataj komercistoj pro provoj vendi tiujn en bazaroj estos submetataj al kriminala respondeco kun konfisko de la tuta havajho. Chiuj civitanoj, havantaj ovojn, devas urghe fordoni ilin en distriktajn milicejojn".

Sur la tegmento de "Laborista jhurnalo" en la ekrano are ghis la chielo kushis kokoj, kaj verdozaj fajrobrigadanoj, dispecighante kaj trembrilante, survershis ilin el hosoj per petrolo. Poste rughaj ondoj plenigis la ekranon, nereala fumo shvelis kaj disfalis floke, rampis strie, aperadis fajra surskribo: "Forbruligo de kokaj kadavroj sur la Hhodinka-kampo".

Blindokule rigardis inter la arde brilantaj vitrinoj de vendejoj, funkciantaj ghis la 3-a horo nokte, kun du mangh-pauzoj, la fermnajlitaj fenestroj sub shildoj "Ova komerco. La kvalito estas garantiata". Tre ofte, alarme sirenante, postlasante pezajn autobusojn, preter milicistoj kuregis siblantaj autoj kun surskriboj: "Moskva sanprotekta fako. Urgha helpo".

— Iu ankorau tromanghis putrajn ovojn, — oni susuris en la amaso.

En la Petrov-linioj per verdaj kaj oranghkoloraj lanternoj brilis fama en la tuta mondo restoracio «Ampir», kaj en ghi sur la tabloj, che transporteblaj telefonaparatoj, kushis kartonaj kartetoj, makulitaj per likvoroj: "Lau la ordono — omleto mankas. Estas ricevitaj freshaj ostroj".

En «Ermitejo», kie malgaje lumis vitroperlaj chinaj lanternetoj en malvivaj, asfiksiitaj kreskajhoj, sur la frapokule prilumita estrado la kupletistoj Shrams kaj Karmanchikov kantis kupletojn, verkitajn de la poetoj Ardo kaj Argujev:

Ha, panjo, kion do mi faros

Sen ovar'??

— kaj bruegis en piedklaka danco.

Teatro, portanta nomon de Vsevolod Mejerhhold, kiu pereis, kiel estas sciate, en la jaro 1927 dum prezento de "Boris Godunov" de Pushkin, kiam falegis trapezoj kun nudaj bojaroj, aranghis movighantan diverskoloran elektran afishon, anoncantan teatrajhon de la verkisto Erendorg "Koka morto" en scenigo de la dischiplo de Mejerhhold, honora reghisoro de la respubliko Kuhterman. Apude, en «Akvario», shanghlumante per reklamaj fajroj kaj brilante per duonnuda virina korpo, en verdajhoj de la estrado, sub bruo de aplaudoj, estis prezentata la revuo de la verkisto Lenivcev "Kokinaj idoj". Kaj sur la Tverskaja-strato, kun lanternetoj flanke de la muzeloj, pashis vice cirkaj azenetoj, kiuj surportis kolorbrilajn afishojn. En la teatro de Korsh estas restaurata «Chanteclaire» de Rostand.

Buboj-jhurnalvendistoj mughis kaj sirenis inter radoj de autoj:

— Koshmara trovajho en subterejo! Pollando preparighas al koshmara milito!! Koshmaraj eksperimentoj de Profesoro Persikov!!

En cirko de eksa Nikitin sur la agrable odoranta sterke brunkolora oleeca areno la mortepala klauno Bom estis diranta al la shvelinta pro chelkolora hidropso Bim:

— Mi scias, pro kio vi estas tiom malgaja!

— Plo kio? — akutvoche demandadis Bim.

— Vi enfosis ovojn en la teron, sed milico de la 15-a milicejo trovis ilin.

— Ha-ha-ha-ha, — ridegis la cirko tiel, ke en la vejnoj ghoje kaj sopire malvarmighis la sango kaj sub la malnova kupolo shvebis trapezoj kaj araneajhoj.

— Ho-op! — akute kriadis la klaunoj, kaj sata blanka chevalo elportadis sur si virinon de mirakla beleco, sur la sveltaj gamboj, en frambokolora trikotajho.

Al neniu rigardante, neniun rimarkante, ne respondante al pushetoj kaj mallautaj kaj teneraj alvokoj de prostituitinoj, la inspirplena kaj soleca, kronita per neatendita gloro Persikov estis trairanta la Mohovaja-straton, direktanta sin al la fajra horlogho apud Manegho. Tie, ne rigardante chirkaue, absorbighinta per siaj pensoj, li koliziis kontrau stranga, malnovmoda homo, dolorige pushighinte per la fingroj kontrau ligna revolveringo, pendanta sur la zono de la homo.

— Ha, diablo! — akutkriis Persikov, — pardonu.

— Pardonu min, — respondis la homo per malagrabla vocho, kaj ili apenau malkrochighis unu de la alia en la homa kacho. Kaj la profesoro, direktante sin al la Prechistenka-strato, tuj forgesis pri la kunpushigho.