Изменить стиль страницы

— Profesoro, savu vin, mi nenion plu povas fari.

Al liaj vortoj respondis akutkrio de Maria Stepanovna. La militisto pretersaltis Persikov'on, starantan kvazau blanka monumento, kaj malaperis en mallumo de la zigzagaj koridoroj en la dista flanko. La homoj ensaltis tra la pordo, kriante:

— Batu lin! Mortigu…

— Mondan krimulon!

— Vi disvastigis la rampulojn!

Deformitaj vizaghoj, disshiritaj vestajhoj eksaltis en la koridoroj, kaj iu pafis. Ekaperis bastonoj. Persikov iom retirighis, duonfermis la pordon, kondukantan en la kabineton, kie sur la planko surgenue stuporis Maria Stepanovna, dismetis la brakojn, kvazau krucumita… li ne deziris enlasi la amason kaj ekkriis incitite:

— Tio estas absoluta frenezeco… vi estas tute sovaghaj bestoj. Kion vi bezonas? — Li ekkriis: — Iru for! — kaj finis la frazon per akrasona, konata al chiuj krio: — Pankrat, pelu ilin for.

Sed Pankrat jam neniun povis forpeli. Pankrat, kun trabatita kapo, piedtretita kaj en disshiritaj vestajhoj, kushis senmove en la vestiblo, kaj novaj post novaj amasoj trashirighis preter li, malgrau la pafado de milico sur la strato.

Malalta homo, sur simiecaj kurbaj gamboj, en disshirita jako, en disshirita surchemizo, forshovighinta flanken, devancis la aliajn, atingis Persikov'on kaj per terura bato de bastono dishakis al li la kapon. Periskov shancelighis, ighis falanta flanken, kaj lia lasta vorto estis:

— Pankrat… Pankrat…

Oni mortigis kaj disshiris kulpan pri nenio Maria'n Stepanovna'n, la kameron, kie estingighis la radio, dispecigis, same dispecigis la terariojn, murdinte kaj piedtretinte la konsternitajn ranojn, frakasis vitrajn tablojn, frakasis reflektilojn, kaj post horo la instituto brulis, apud ghi kushis kadavroj, chirkauitaj de spaliro de uloj, armitaj per elektraj revolveroj, kaj kontrauincendiaj automobiloj, pumpante akvon el hidrantoj, vershis la akvostriojn en chiujn fenestrojn, el kiuj mughante, longstriis flamo.