Изменить стиль страницы

Sed estis ankau la novajhoj: ovoj en la tria kamero, shargitaj post chiuj, komencis iel shmaceti kaj klaketi, kvazau en ties interno iu plorghemadis.

— Ho, maturighas, — diris Aleksandr Semjonovich, — jen ili maturighas, nun mi vidas. Chu vi vidis? — li turnis sin al la gardisto…

— Jes, la afero estas rimarkinda, — respondis tiu, balancante la kapon kaj per absolute dusenca tono.

Aleksandr Semjonovich sidis iomete che la kameroj, sed neniu elkovighis en lia cheesto, li elkaurighis, malstrechis la piedojn kaj anoncis, ke li nenien foriras el la bieno, sed nur iros al la lageto por naghi kaj ke oni voku lin senprokraste che neceso. Li kuris la palacon, kie en la dormejo staris du mallarghaj risortaj litoj kun chifita littolajo kaj sur la planko estis shutita aro da verdaj pomoj kaj montetoj da milio, preparita por la estontaj kovitaroj, armighis per vila vishtuko kaj, pensinte, kunprenis ankau la fluton por en ripozo ludi super akva glatajho. Li vigle elkuris el la palaco, trais la korton de la sovhhozo kaj lau salika aleeto direktis sin al la lageto. Vigle iris Rokk, svingante per la vishtuko kaj tenante la fluton subbrake. La chielo elvershadis varmegon tra la salikoj, kaj la korpo doloretis kaj aspiris la akvon. Dekstre de Rokk komencighis lapdensejo, en kiun li krachis preterirante, Kaj tuje en la profundo de la abundfolia senordo audighis susurado, kvazau iu ektrenis trabon. Eksentinte momentan malagrablan korsvenon, Aleksandr Semjonovich turnis la kapon al la densejo kaj rigardis mire. La lageto jam dum du tagoj reehhis per neniaj sonoj. La susurado malaperis, super la lapoj vidighis alloge la spegulo de la lageto kaj griza tegmento de banejo. Kelkaj libeloj flirtis antau Aleksandr Semjonovich. Li jam intencis direkti sin al trabajho, sed subite la susurado en la verdajho ripetighis kaj ghin kompletigis mallonga fajfado, kvazau elfluetis lubrikajho kaj vaporo el lokomotivo. Aleksandr Semjonovich strechis la atenton kaj komencis fiksrigardi en densan muron de la herbacha kreskejo.

— Aleksandr Semjonovich, — audighis tiumomente vocho de la edzino de Rokk, kaj shia blanka bluzo vidighis, malaperis, sed denove vidighis en frambejo. - Atendu, mi ankau iros banighi.

La edzino rapidis al la lageto, sed Aleksandr Semjonovich nenion respondis al shi, tute absorbita de la lapoj. Grizeta kaj olivkolora trabo komencis levighi el ties densejo, kreskante antau la okuloj. Iaj malsekaj flavetaj makuloj, kiel shajnis al Aleksandr Semjonovich, denskovris la trabon. Ghi komencis plilongighi, fleksighante kaj movighante, kaj longighis tiom alte, ke superis la malaltan kurban salikon… Poste supro de la trabo duonrompighis, klinighis iomete, kaj super Aleksandr Semjonovich rezultis io simila lau la alteco moskvan lanternan foston. Sed tiu io estis trioble pli dika ol la fosto kaj multe pli bela dank' al skvama tatuo. Nenion ankorau komprenante, sed jam stuporante, Aleksandr Sernjonovich rigardis al la supro de la terura fosto, kaj lia koro por kelkaj sekundoj chesigis la pulsadon. Al li shajnis, ke kvazau subite ekfrostis en la augusta tago, kaj antau la okuloj ighis tiom mallume, kvazau li rigardis al la suno tra somera pantalono.

Sur la supro de la trabo evidentighis kapo. Ghi estis platigita, akrapinta kaj ornamita per flava ronda makulo sur la olivkolora fono. Senpalpebraj, apertaj glaciaj kaj stretaj okuloj situis en la tegmento de la kapo, kaj en tiuj okuloj trembrilis tute senprecedenca malico. La kapo faris tian movon, kvazau bekis la aeron, la tuta fosto entirighis inter la lapoj, kaj nur solaj okuloj restis kaj fikse rigardis al Aleksandr Semjonovich. Tiu, kovrita per tenaca shvito, prononcis kvar vortojn, tute maltaugajn kaj kauzitajn de la freneziga timo. Tiom bonaj ja estis tiuj okuloj inter la folioj. - Kia ja sherco estas… — Poste li rememoris, ke fakiroj… jes… jes… Hindio… plektita korbo kaj bildeto… Oni psilas.

La kapo denove saltlevighis, kaj la korpo ankau eltirighis. Aleksandr Semjonovich aligis la fluton al la lipoj, rauke siblis kaj ekludis, chiusekunde anhelante, valson el "Eugenij Onegin". La okuloj en la verdajho tuje ekflagris per necedema malamego al tiu opero.

— Chu vi frenezighis, ke ludas en la varmego? — audighis gaja vocho de Manja, kaj ie dekstre per la okulrando Aleksandr Semjonovich kaptis blankan makulon.

Poste strida akutkrio trais la tutan sovhhozon, disvastighis kaj suprenflugis, kaj la valso ighis saltanta kvazau kun rompita gambo. La kapo el la verdajho saltis antauen, ghiaj okuloj forlasis Aleksandr'on Semjonovich'on, indulginte lian animon. La serpento proksimume dekkvinarshin-longa kaj homdika, kiel risorto, elsaltis el la laparo. Polvonubo levighis super la aleo, kaj la valso chesis. La serpento jhetis sin preter la estro de la sovhozo rekte tien, kie estis la blanka bluzo sur la aleo. Rokk vidis tute klare: Manja ighis flava-blanka, kaj shiaj longaj haroj, kvazau drataj, levighis je duonarshino super la kapo. La serpento antau la okuloj de Rokk, malferminte por momento la bushegon, el kiu elighis io simila al forko, kaptis per la dentoj la shultron de Manja, falsidighanta en la polvon, tiel, ke suprentiris shin je arshino de la tero. Tiam Manja ripetis la akutan antaumortan krion. La serpento spiralis kiel kvin-klaft-longa shraubo, ghia vosto levis polvokirlon, kaj ghi komen-cis premi Manja'n. Tiu ne plu audigis ech unu sonon, kaj Rokk nur audis, kiel rompighis shiaj ostoj. Alten super la tero levighis la kapo de Manja, tenere alpremighinte al la vango de la serpento. El la busho de Manja shprucis sango, falis la rompita brako kaj elsub ties ungoj shprucis fontanetoj da sango. Poste la serpento, elartikiginte la makzelojn, malfermis la bushegon kaj tuje surmetis sian kapon sur tiun de Manja kaj komencis trashovighi sur ghin, kvazau ganto sur la fingron. De la serpento radiis chirkaue tiom varmega spiro, ke ghi tushis ankau la vizaghon de Rokk, kaj ghia vosto preskau forbalais lin de la vojo el la koroda polvo. Jen post tio Rokk grizharighis. Komence la maldekstra, poste la dekstra duono de lia nigra, kvazau boto, kapo kovrighis per arghento. En la morta angoro li finfine forshiris sin de la vojo kaj, nenion kaj neniun vidante, plenigante la chirkauajojn per sovagha krio, ekkuris…