Изменить стиль страницы

Chapitro VII

Rokk

Ne estas klare, chu efektive la Lefortovaj veterenariaj inokuloj estis tiom bonaj, chu la Samaraj bartachmentoj estis lertaj, chu estis sukcesaj la rezolutaj agoj, entreprenitaj kontrau la ovaj akaparistoj en Kaluga kaj Voronej, chu efike funkciis la Moskva ekstrema komisiono, sed estas bone sciate, ke du semajnojn post la lasta renkontigho de Persikov kun Alfred en Unio de respublikoj estis absolute pure rilate al kokoj. Ie en kortetoj de provincaj urbetoj kushis kokaj solecaj plumoj, eligante larmojn el la okuloj, kaj en malsanulejoj estis resanighantaj la lastaj el aviduloj, chesigante sangan lakson kun vomo. Homaj mortoj, feliche, en la tuta respubliko ne superis milon. Grandaj malordoj ankau ne sekvis. Fakte, en Volokolamsk aperis profeto, heroldinta, ke la epizootio de kokoj estas kauzita de neniu plu krom la komisaroj, sed li ne havis gradan sukceson. En la Volokolamska bazaro oni batis kelkajn milicistojn, penintajn forpreni kokojn che virinoj, ankau oni frakasis vitrojn en loka poshttelegrafejo. Feliche, lerta volokolamska gopou entreprenis agojn, rezulte de kiuj, unue, senspure malaperis la profeto, kaj due, oni shanghis vitrojn en la telegrafejo.

Atinginte en Nordo Arhhangelsk'on kaj Sjumkin-Viselok'on, la epizootio chesis mem pro tiu kialo, ke ne estis kien movighi plu — en la Blanka maro, kiel estas sciate, kokoj ne ekzistas. Ghi haltis ankau en Vladivostok, char plue estis oceano. En fora Sudo — malaperis kaj chesis ie en la sunbruligitaj surfacoj de Ordubat, Gulfa kaj Karabulak, kaj en Okcidento mirinde haltis ghuste che la pollanda kaj rumania limoj. Chu klimato tie estis alia au chu rolis baraj kordonaj rimedoj, entreprenitaj de la najbaraj registaroj, sed estas la fakto, ke la epizootio ne plu movighis. La eksterlanda gazetaro brue, avide pridiskutis la senprecedencan en la historio epizootion, kaj la registaro de la sovetaj respublikoj, levante nenian bruon, laboris senchese. La ekstrema komisiono por batalo kontrau la koka pesto estis renomita je la ekstrema komisiono por restarigo kaj kreskigo de kokbredado en la respubliko, kompletighinte per nova ekstrema triopo en konsisto de dek ses kamaradoj. Estis fondita «Bonkoko», kie anighis Persikov kaj Portugalov kiel honoraj helpantoj de la prezidanto. En la jhurnaloj sub iliaj portretoj aperis titoloj: "Pogranda acheto de ovoj eksterlande" kaj "Sinjoro Juz intencas fiaskigi la ovan kampanjon". Famighis en la tuta Moskvo venenplena felietono de jhurnalisto Kolechkin, finighanta per la vortoj: "Ne celu, sinjoro Juz, niajn ovojn, — vi havas la proprajn!"[6]

Profesoro Persikov tute elturmentighis kaj labordronis dum la lastaj tri semajnoj. La kokaj eventoj embarasis lin kaj sharghis sur lin duoblan pezon. Tutajn vesperojn li estis devigata partopreni en kunsidoj de la kokaj komisionoj kaj de tempo al tempo toleri longajn konversaciojn jen kun Alfred Bronskij, jen kun la mekanika dikulo. Li devis kune kun Profesoro Portugalov kaj privat-docentoj Ivanov kaj Borngart anatomii kaj mikroskopii kokojn serchante bacilon de pesto kaj ech verki dum tri vesperoj en hasto broshuron: "Pri aberacioj de hepatoj de kokoj che pesto".

Persikov laboris en la koka sfero sen aparta vervo, kaj tio estas kompreneble, — ja tuta lia kapo estis okupita per alio — la chefa kaj grava, — per tio, de kio la koka pesto forshiris lin, tio estas la rugha radio. Malbonigante sian jam sen tio rompitan sanon, forprenante horojn de dormo kaj mangho, foje ne revenante al la Prechistenka-strato, sed ekdormante sur la vakstola divano en la kabineto de la instituto, Persikov dum tutaj noktoj klopodis che la kamero kaj mikroskopo.

Al fino de julio da ekstremlaboro iom malpliighis. La agado de la alinomita komisiono normalighis, kaj Persikov revenis al la interrompita laboro. Mikroskopoj estis shargitaj per novaj preparatoj, en la kamero sub la radio kreskis kun fabela rapideco fisha kaj rana frajo. El Kenigsberg oni alportis per aeroplano speciale menditajn glacojn, kaj en la lastaj datoj de julio sub kontrolo de Ivanov mekanikistoj konstruis du novajn grandajn kamerojn, en kiuj la radio atingis che bazo dimension de cigareda skatolo kaj en funelo — tutan metron. Persikov ghoje frotis la manojn kaj komencis preparadon de iuj sekretaj kaj komplikaj eksperimentoj. Antau chio li interkonsentis telefone kun la popola komisaro pri klerigo, kaj la auskultilo kvakis al li plej afablan kaj chiarimedan kontribuon, kaj poste Persikov ankau telefone atingis kamaradon Ptahha-Porosjuk, fakestron pri bestbredado che la supera komisiono. Persikov trovis flanke de Ptahha la plej favoran atenton. Temis pri granda mendo eksterlande por Profesoro Persikov. Ptahha diris telefone, ke li tuje telegrafos al Berlin kaj Nov-Jorko. Post tio oni el Kremlo interesighis, kiel pasas la afero che Persikov, kaj grava kaj afabla vocho demandis, chu ne estas bezonata al Persikov automobilo.

— Ne, mi dankas vin. Mi preferas tramon, — respondis Persikov.

— Sed kial do? — demandis la mistera vocho kaj degne mokridetis.

Kun Persikov ghenerale chiuj parolis au kun respekto kaj terursento, au kun karesa mokrideto, kvazau kun la granda aghetulo.

— Ghi veturas pli rapide, — respondis Persikov, post kio la solida baseto respondis telefone:

— Nu, kiel vi deziras.

Pasis ankorau unu semajno, kaj Persikov, chiam pli kaj pli malproksimighante for de la estingighanta koka problemo, plene mergis sin en esploradon de la radio. Lia kapo pro la sendormaj noktoj kaj trolacigho ighis hela, kvazau diafana kaj malpeza. La rughaj ringoj ne forlasadis nun liajn okulojn, kaj preskau chiun nokton Persikov dormis en la instituto. Unu fojon li forlasis la zoologian rifughejon por fari en la grandega salono de CKPVS[7] sur la Prechistenka-strato prelegon pri sia radio kaj ties efiko al ovolo. Tio estis giganta triumfo de la zoologo-strangulo. En la kolona salono pro la aplaudegoj io shutighadis kaj defaladis de sur la plafonoj, kaj siblantaj arklampaj tubetoj vershis lumon al nigraj smokingoj de CKPVS-anoj kaj al blankaj roboj de virinoj. Sur la estrado, apud katedro, sidis sur vitra tablo, anhelante kaj grizighante, sur plado, malseka rano, kate granda. Oni jhetadis skribajhojn sur la estradon. Inter tiuj estis sep amkonfesaj, kaj Persikov disshiris ilin. La prezidanto de CKPVS perforte eltiradis lin sur la estradon por riverenci. Persikov riverencis incitite, liaj manoj estis shvitaj, malsekaj, kaj la nigra kravato situis ne sub la mentono, sed post la maldekstra orelo. Antau li en spirnebulo estis centoj da flavaj vizaghoj kaj viraj blankaj brustoj, kaj subite flava pistolingo aperis kaj tuje kashighis ie post blanka kolono. Persikov apenau rimarkis ghin kaj forgesis pri ghi. Sed, forveturante post la prelego, malsuprenirante lau frambokolora tapisho de la shtuparo, li subite eksentis svenighon. Por momento shirmighis per nigro la luma lustro en la vestiblo, kaj Persikov ekhavis nauzon…

Li kvazau ekflaris brulodoron, al li shajnis, ke sango tenace kaj varmege fluas sur lia kolo… Kaj la profesoro krochighis per la tremanta mano al la balustrado.

— Chu vi malbonfartas, Vladimir Ipatjich? — chirkauis lin maltrankvilighintaj vochoj.

— Ne, ne, — respondis Persikov, rekonsciighante, — mi simple trolacighis… jes… Bonvolu doni al mi glason da akvo.

* * *

Estis sunoplena augusta tago. Ghi malhelpis al la profesoro, pro tio la kurtenoj estis mallevitaj. Unu fleksebla sur piedeto reflektilo jetadis faskon da akra lumo sur vitran tablon, supershutitan per instrumentoj kaj glacoj. Apoginte sin je dorseto de la helica braksegho, Persikov senforte fumis kaj tra strioj da fumo rigardis per la senvivaj pro lacigho, sed kontentaj okuloj tra la duonfermita pordo de la kamero, kie iomete plivarmigante jam sen tio sufokan kaj malpuran aeron en la kabineto, kviete kushis rugha fasko de la radio.

Oni frapis la pordon.

— Nu? — demandis Persikov.

La pordo milde knaris, kaj eniris Pankrat. Li metis la manojn laulonge de la femuroj kaj, palighante pro timo antau la idolo, diris jenon:

— Tie al vi, sinjoro profesoro, Rokk[8] venis.

Io simila al rideto aperis sur la vangoj de la sciencisto. Li duonfermis la okuletojn kaj diris:

— Tio estas interese. Tamen mi estas okupita.

— Lia eksilenso diras, ke li estas kun oficiala papero el Kremlo.

— Chu la fatalo kun papero? Rara kombino, — prononcis Persikov kaj aldiris: — Nu, donu lin chi tien!

— Plenumotas, — respondis Pankrat kaj, kiel kolubro, malaperis post la pordo.

Post minuto ghi knaris denove, kaj sur la sojlo aperis homo. Persikov knaris per la helico kaj fiksrigardis al la veninto super la okulvitroj trans la shultro. Persikov estis tro malproksima de la vivo — ghi ne interesis lin, sed nun ech al Persikov okulfrapis la chefa kaj specifa trajto de la enirinta homo. Li estis strange malnovmoda. En la jaro 1919 tiu homo estus absolute konforma al la stratoj de la chefurbo, li estus tolerebla en la jaro 1924, en ghia komenco, sed en la jaro 1928 li aspektis stranga. Tiam, kiam ech la plej postrestinta parto de la proletaro — bakistoj — portis jakojn, kiam en Moskvo estis rarajho militjako — malnovmoda kostumo, forlasita definitive en fino de 1924, la enirinto estis vestita per leda dubutonvica jako, verda pantalono, la piedoj — per volvtukoj kaj shuoj, kaj sur la zono estis grandega pistolo de malnova marko «mauser» en flava trivita pistolingo. La vizagho de la enirinto faris saman impreson al Persikov, kiel al chiuj — tre malagrablan impreson. La malgrandaj okuletoj rigardis al la tuta mondo surprizite kaj samtempe certece, io senceremonieca estis en la mallongaj gamboj kun plataj plandoj. La vizagho estis blua-razita. Persikov tuje kuntiris la brovojn. Li senkompate knaris per la helico kaj, rigardante al la enirinto jam ne super la okulvitroj, sed tra tiuj, eldiris:

— Chu vi estas kun la papero? Kie do ghi estas?

La enirinto, evidente, estis konsternita per tio, kion li ekvidis. Generale li malmulte kapablis konfuzighi, sed nun konfuzighis. Lau liaj okuletoj, lin konsternis antau chio shranko kun 12 bretoj, atinganta la plafonon kaj plenshtopita per libroj.

Krome, certe, la kameroj, en kiuj, kiel en la infero, scintilis la karmezina, shvelinta en la glacoj radio. Kaj Persikov mem en duonlumo che la akra pinglo de la radio, falanta el la reflektilo, estis sufiche stranga kaj majesta sur la helica segho. La veninto fiksrigardis lin, kaj en la rigardo klare vidighis fajreroj de respekto tra la memcerteco, li donis neniun paperon, sed diris:

— Mi estas Aleksandr Semjonovich Rokk!

— Nu? Kaj kio?