Изменить стиль страницы

Postparolo

Miaj karaj legantoj, knabinoj kaj knaboj!

La fabela novelo "Magiisto de Smeralda Urbo", kiun vi tralegis, havas sufiĉe longan historion. Unue ĝi estis publikigita en 1939, preskaŭ antaŭ kvardek jaroj. Sekve ankoraŭ antaŭ la milito ĝin legis viaj gepatroj kaj eĉ geavoj.

Ĝi estas verkita laŭ motivoj de fabelo de usona verkisto Frank Baum(?) "Saĝulo el lando Oz", sed mi multe ŝanĝis ĝin, verkis novajn ĉapitrojn. En mia novelo mi strebis montri, ke la plej bona, la plej valora en la mondo estas amikeco kaj interhelpo. Ili helpis al Elli kaj ŝiaj amikoj eviti la danĝerojn en Magia Lando kaj atingi la plenumon de iliaj la plej intimaj deziroj.

La fabelo "Magiisto de Smeralda Urbo" havas feliĉan sorton: ĝin legis milionoj da geknaboj en diversaj landoj de la terglobo. Ĝi estis tradukita en 13 lingvojn.

Sed poste rezultis, ke Elli, Timigulo kaj la aliaj herooj de «Magiisto» brave paŝis el ĉi fabelo en aliajn, renkonten al novaj vojaĝoj kaj aventuroj.

Kiel okazis tio?

Tio okazis tiel. Leginte «Magiiston», geknaboj komencis skribi al mi leterojn, en kiuj petis rakonti pri tio, kion faris ĝiaj herooj post kiam Elli revenis hejmen, kaj ŝiaj tri amikoj fariĝis la regantoj de la tri landoj.

Estis multe da tiaj leteroj.

"Ja ne povas esti, — skribis al mi junaj legantoj, — ke Elli ne revizitis Magian Landon, ke ŝi kaj ŝiaj amikoj ne trafis en novajn aventurojn. Rakontu al ni pri ili!"

La aŭtora koro ne eltenis, kaj mi prenis la plumon.

La dua fabelo estas "Urfin Ĝus kaj liaj lignaj soldatoj". En ĝi estas skribite pri tio kiel malbona kaj malica Urfin Ĝus hazarde akiris vivigan pulvoron, faris grandajn kaj fortajn lignajn soldatojn Ŝtipkapulojn, vivigis ilin kaj konkeris Magian Landon. Sed lia potenco daŭris nelonge: por helpi al la malgrandaj loĝantoj de Magia Lando venis Elli kaj ŝia onklo, unupieda maristo Ĉarli Black.

La nova fabelo plaĉis al la infanoj.

Estas tro longe rakonti pri la aliaj fabeloj de Magia Ciklo, mi skribu nur iliajn nomojn. Tio estas "Sep subteraj reĝoj" , "Fajra dio de la Marranoj " kaj "Flava nebulo ".[1] Eventuale multaj geknaboj jam legis ĉi tiujn fabelojn, la aliaj sukcesos konatiĝi kun ili poste.

Mi volus, ke vi konservu bonajn impresojn pri ĉi tiu libro.

Aleksandr Volkov .