Изменить стиль страницы

Historio de Gudvin

Gudvin sidigis la gastojn en molajn fotelojn kaj komencis:

— Mia nomo estas Ĝejms Gudvin. Mi naskiĝis en Kansaso…

— Kiel?! — miris Elli. - Ĉu ankaŭ vi estas el Kansaso?

— Jes, mia infano! — konfesis Gudvin. - Mi kaj vi estas samlandanoj. Mi lasis Kansason antaŭ multaj-multaj jaroj. Via apero kortuŝis kaj maltrankviligis min, sed mi timis devualigon kaj sendis vin al Bastinda. - Li kun honto mallevis la kapon. - Cetere, mi esperis, ke la arĝentaj ŝuetoj defendos vin, kaj, kiel vi vidas, mi ne eraris… Sed ni turnu nin al mia historio. En la juneco mi estis aktoro, prezentis reĝojn kaj heroojn. Konvinkiĝinte, ke ĉi okupo donas al mi malmulte da mono, mi fariĝis balonisto…

— Kio? — ne komprenis Elli.

— Ba-lon-ist-o! Mi leviĝis en aeron per balono, tio estas aerostato, plenigita per malpeza gaso. Mi faris tion por amuzi la publikon, vagante laŭ foiroj. Mian balonon mi ĉiam ligis per ŝnuro. Foje la ŝnuro disŝiriĝis, mian balonon kaptis uragano, kaj ĝi rapidflugis en nekonatujon. Mi flugis la tutan tagnokton, traflugis super dezerto kaj grandegaj montoj kaj malleviĝis en Magia Lando, kiun nun oni nomas la lando de Gudvin. De ĉie alkuris homoj kaj, vidante, ke mi malleviĝas de la ĉielo, ili akceptis min kiel Grandegan Magiiston. Mi ne persvadis ĉi tiujn fidemajn homojn pri ilia eraro. Kontraŭe, mi rememoris la rolojn pri reĝoj kaj herooj kaj ludis la rolon de magiisto sufiĉe bone por la unua fojo (cetere, tie ne estis kritikistoj!). Mi deklaris min la reganto de la lando, kaj la loĝantoj subiĝis al mi kun plezuro. Ili atendis mian defendon kontraŭ la malicaj sorĉistinoj, vizitantaj la landon. Unue mi konstruigis Smeraldan Urbon.

— Kie vi akiris tiom da verda marmoro? — demandis Elli.

— Kaj smeraldoj? — aldonis Timigulo.

— Kaj tiom da ĉiaj verdaj aĵoj? — demandis Leono.

— Toleru, miaj amikoj! Vi baldaŭ ekscios ĉiujn miajn sekretojn, — diris Gudvin, ridetante. - En mia urbo estas ne pli multe da verda koloro ol en ĉiu alia. La tuta sekreto estas, — li enigmoplene mallaŭtigis la voĉon, — la sekreto estas en la verdaj okulvitroj, kiujn neniam demetas miaj ŝtatanoj.

- Ĉu? — ekkriis Elli. - Sekve la marmoro de la domoj kaj pavimoj…

— Estas blanka, mia infano!

— Sed la smeraldoj? — demandis Timigulo.

— Estas el ordinara vitro, tamen de la plej bona speco! — fiere aldonis Gudvin. - Mi ne avaris pri la elspezoj. Kaj krome, la smeraldoj sur la turoj de la urbo estas veraj. Ja ili estas videblaj demalproksime.

Elli kaj ŝiaj amikoj miris pli kaj pli. Nun la knabino komprenis, kial la rubando ĉirkaŭ la kolo de Totoĉjo fariĝis blanka, kiam ili lasis Smeraldan Urbon.

Kaj Gudvin trankvile daŭrigis:

— La konstruado de Smeralda Urbo daŭris dum kelkaj jaroj. Kiam ĝi finiĝis, ni ekhavis defendon kontraŭ la malicaj sorĉistinoj. Tiam mi estis ankoraŭ juna. En mian kapon venis penso, ke se mi estos inter la homoj, tiam ili divenos en mi ordinarulon. Sed tiam finiĝos mia potenco. Kaj mi izoliĝis en la trona salono kaj apudaj ĉambroj.

Mi ĉesigis la rilatojn kun la tuta mondo, inkluzive miajn servistojn. Mi faris la akcesoraĵojn, kiujn vi vidis, kaj komencis krei miraklojn. Mi promociis min Grandega kaj Terura. Post kelkaj jaroj la homoj forgesis mian veran aspekton, kaj tra la lando komencis cirkuli ĉiaj onidiroj pri mi. Sed mi aspiris tion kaj ĉiel penis subteni mian famon de grandega magiisto. Ĝenerale mi sukcesis tion, tamen estis malprosperoj. La granda malprospero estis mia kampanjo kontraŭ Bastinda. La Flugantaj Simioj venkis mian armeon. Feliĉe mi sukcesis eskapi kaj evitis kaptitecon. Poste mi ege timis sorĉistinojn. Se ili nur ekscius, kio mi estas vere, mi tuj trovus mian vivofinon: ja mi ne estas sorĉisto! Kaj kiel mi ekĝojis, kiam eksciis, ke la dometo de Elli dispremis Gingema! Mi decidis, ke estus bone ekstermi ankaŭ la potencon de la dua sorĉistino. Jen kial mi tiel insiste sendis vin kontraŭ Bastinda. Sed nun, kiam Elli fandis ŝin, mi hontas konfesi, ke mi ne povas plenumi miajn promesojn! — kun sopirĝemo finis Gudvin.

— Laŭ mia opinio, vi estas malbona homo, — diris Elli.

— Ho, ne, mia infano! Mi ne estas malbona homo, sed mi estas tre malbona sorĉisto!

— Sekve mi ne ricevos de vi cerbon? — ĝemis Timigulo.

— Por kio vi bezonas cerbon? Laŭ la tuta informo pri vi kian mi scias, vi havas konjektemon ne malpli bonan ol ĉiu homo kun cerbo, — flatis Gudvin al Timigulo.

— Povas esti tiel, — oponis Timigulo, — sed sen cerbo mi estos malfeliĉa.

Gudvin atente rigardis lin.

- Ĉu vi scias, kia estas cerbo? — demandis li.

— Ne! — konfesis Timigulo. - Mi tute ne scias, kiel ĝi aspektas!

— Bone! Venu al mi morgaŭ, kaj mi plenigos vian kapon per altkvalita cerbo. Sed vi mem devas lerni uzi ĝin.

— Ho, mi lernos! — ĝoje kriis Timigulo. - Mi ĵuras al vi, ke mi lernos! Ej-gej-gej-go! Mi baldaŭ havos cerbon! — dancete ekkantis Timigulo.

Gudvin ridete rigardis lin.

— Sed koncerne bravecon? — nekuraĝe eldiris Leono.

— Vi estas kuraĝa besto! — respondis Gudvin. - Al vi mankas nur fido je vi mem. Kaj krome, ĉiu vivulo timas danĝeron, kaj braveco nur helpas venki timon. Vi scipovas venki vian timon.

— Sed vi donu al mi tian bravecon, — obstine interrompis Leono, — por ke mi nenion timu.

— Bone, — kun ruzeta rideto diris Gudvin. - Venu morgaŭ, kaj vi ĝin ricevos.

— Kaj ĝi bolas en poto sub ora kovrilo? — interesiĝis Timigulo.

— Preskaŭ tiel estas. Kiu al vi diris tion? — miris Gudvin.

— Farmisto en la vojo al Smeralda Urbo.

— Li estas bone informita pri miaj aferoj, — mallonge rimarkis Gudvin.

— Kaj ĉu al mi vi donos koron? — demandis Fera Hakisto.

— Koro malfeliĉigas multajn homojn, — diris Gudvin.- Ne tre granda avantaĝo estas havi koron.

— Tio estas diskutebla, — decideme oponis Fera Hakisto. - Mi ĉiujn malfeliĉojn toleros senplende, se mi havos koron.

— Bone. Morgaŭ vi ekhavos koron. Mi dum tiom da jaroj estis magiisto, ke malfacile estis nenion ellerni.

— Sed koncerne revenon en Kansason? — demandis Elli, kaj ŝia koro ekbatis tre forte.

— Aĥ, mia infano! Tio estas tre malfacila tasko. Sed donu al mi kelkajn tagojn kaj, povas esti, mi sukcesos transporti vin en Kansason…

— Vi sukcesos, nepre sukcesos! — ĝoje ekkriis Elli. - Ja en la magia libro de Villina estas skribite, ke mi revenos hejmen, se mi estos helpinta al tri estaĵoj atingi plenumojn de iliaj la plej intimaj deziroj.

— Verŝajne, estos tiel, — konsentis Gudvin kaj konsile aldonis: — Al la magiaj libroj necesas kredi. Kaj nun iru, miaj amikoj, kaj fartu en mia palaco kiel hejme. Ni renkontiĝos ĉiutage. Sed neniun- neniun informu, ke mi estas Trompulo!

La amikoj, kontentaj, lasis la tronan salonon, kaj Elli ekhavis esperon, ke Grandega kaj Terura Trompulo revenigos ŝin en Kansason.

Plenumo de la deziroj