Изменить стиль страницы

Inundo

Dum kelkaj tagoj la vojaĝantoj iris ĝuste suden. Farmejoj renkontiĝis pli kaj pli malofte, kaj fine malaperis. Ĉirkaŭe ĝis la horizonto etendiĝis stepo. Ĉasaĵo ne abundis kaj Leono vagis nokte por ion manĝi. Totoĉjo ne povis akompani Leonon dum la longaj promenoj, sed tiu ĉiam portis al la amiko pecon da viando inter la dentoj.

La vojaĝantoj ne timis malfacilaĵojn kaj ili iris ĉiam antaŭen.

Foje meztage ilin haltigis vasta rivero kun malaltaj bordoj, kovritaj de salikoj, la sola granda rivero en la Magia Lando, ili embarasite ekrigardis unu al alia. Tio estis la sama rivero, kie fiaskis Timigulo, sed niaj herooj tion ne sciis.

- Ĉu ni faru floson? — demandis Fera Hakisto.

Timigulo faris senesperan grimacon: li ne forgesis la aventuron kun la stango dum la vojaĝo en Smeraldan Urbon.

— Pli bone estus, se nin transportus la Flugantaj Simioj, — grumblis li. - Se mi denove restos meze de la rivero, neniu povos min savi: ĉi tie la cikonioj ne loĝas.

Sed Elli ne konsentis. Ŝi ne volis konsumi la lastan sorĉon de Ora Ĉapo, kiam ne klaras, kiaj obstakloj aperos antaŭ ili kaj kiel Stella akceptos ilin.

Vespere Fera Hakisto finfaris floson, kaj la kompanio ekflosis trans la riveron. Timigulo laboris per la stango tre singarde kaj staris malproksime de la rando. Kompense Fera Hakisto laboris plenforte. La rivero okazis neprofunda kaj kvieta; la vojaĝantoj sukcese atingis glatan malgajan bordon.

— Kia enua loko! — deklaris Leono, sulkiginte la nazon.

— Kaj nenie eblas tranokti, — diris Elli. - Ni iru antaŭen.

La vojaĝantoj ne faris eĉ mil paŝojn, sed antaŭ ili denove ekbriletis rivero. Ili trafis sur insulon.

— Malbone estas! — diris Timigulo. - Tre malbone! Ni devas voki la Flugantajn Simiojn, pikapu, trikapu!

Sed la knabino planis matene ĉirkaŭflosi la insulon kaj decidis tranokti ĉi tie, ĉar jam estis malfrue. Ili kolektis sekajn herbojn kaj aranĝis pli malpli konvenajn litojn. Post vespermanĝo Elli ekdormis sub la fidela gardo de la amikoj. Leono kaj Totoĉjo devis pasigi la nokton kun malplenaj stomakoj, sed ili humiliĝis pri tio kaj ekdormis.

Timigulo kaj Fera Hakisto staris apud la dormantoj kaj rigardis al bordo de la rivero. Kvankam unu jam havis cerbon, kaj la alia — koron, sed ili neniam laciĝis kaj dormis.

Komence ĉio pasis trankvile. Sed poste ĉe la horizonto aperis unu fulmobrilo, poste la dua, la tria… Fera Hakisto zorgoplene balancis la kapon. En Magia Lando la ŝtormoj okazis malofte, sed havis neordinaran forton. Tondro ĝis nun ne aŭdiĝis. La orienta parto de la ĉielo rapide mallumiĝis: tie amasiĝis nuboj, pli kaj pli ofte lumigataj de fulmoj. Timigulo rigardis al la ĉielo ne komprenante.

— Kio tie okazas? — murmuris li. - Ĉu Gudvin bruligas tie alumetojn?

Timigulo dum sia mallonga vivo ne vidis fulmotondrojn.

— Estos tre granda pluvo! — diris Fera Hakisto.

— Pluvo? Sed kio estas tio? — maltrankvile demandis Timigulo.

— Tio estas akvo falanta de la ĉielo. La pluvo estas malutila al ni ambaŭ: ĝi forlavos vian farbon, kaj mi rustiĝos.

— Aj-aj-aj-aj! — svingis la kapon Timigulo. - Ni veku Elli.

— Ni atendu iomete, — diris Fera Hakisto. - Mi ne volas ŝin maltrankviligi: ŝi laciĝis hodiaŭ. Sed la ŝtormo, povas esti, preteriros.

Sed ĝi proksimiĝis. Baldaŭ nubegoj kovris la ĉielon, ekbrilis fulmoj, kaj tondrado klare aŭdiĝis.

— Kio bruas tie? — time demandis Timigulo.

Sed Fera Hakisto jam ne havis tempon por klarigi.

— Malbone estas! — kriis li kaj vekis Elli.

— Kio okazis? Kio estas tio? — demandis la knabino.

— Proksimiĝas terura ŝtormo! — kriis Fera Hakisto.

Ankaŭ Leono vekiĝis. Li tuj eksentis danĝeron.

— Rapide voku la Flugantajn Simiojn, alie ni pereos! — ekmuĝis li plenforte.

La timigita Elli, komencis diri la magiajn vortojn:

— Bambara, ĉufara…

— U-ar-ra!..- sovaĝe ekbruis alfluginta ventimpeto kaj deŝiris Oran Ĉapon de la kapo de Elli.

La Ĉapo ekflugis, kvazaŭ blanka steleto ekbrilis en la mallumo kaj malaperis. Elli ekploregis, sed la tondro bruanta super la kapoj de la vojaĝantoj, obtuzigis ŝian ploregon.

— Ne ploru, Elli! — muĝis en ŝian orelon Leono. - Memoru, ke nun mi estas la plej kuraĝa besto en la mondo!

— Memoru, ke mi havas bonegan cerbon, plenan de neordinaraj pensoj! — kriis Timigulo.

— Memoru pri mia koro, kiu ne toleros, se vi estos ofendita! — aldonis Fera Hakisto.

La tri amikoj ekstaris ĉirkaŭ Elli, brave preparante sin al la atako de la ŝtormo.

Kaj la ŝtormo komenciĝis! Alflugis ventego. Oblikva pluvo forte vipis Leonon kaj Elli per grandaj gutoj. Leono turnis la dorson al la vento kaj fleksis ĝin, vaste starigis la piedojn. Sub li aperis komforta loko, kien kaŝis sin Elli kaj Totoĉjo.

Fera Hakisto komence prenis la lubrikilon, sed poste senespere svingis la manon: eviti rustiĝon en tia pluvego eblis nur en barelo kun oleo.

Timigulo, plene malsekiĝinta kaj plipeziĝinta, havis tre kompatindan aspekton. Per siaj molaj, neobeemaj manoj li defendis kontraŭ la pluvo la farbon de la vizaĝo.

— Jen kio estas pluvo! — murmuris Timigulo.- Kiam la decaj homoj volas sin bani, ili mem enakviĝas kaj tute ne bezonas, ke iu nevidebla akvumu ilin desupre. Kiam mi revenos en Smeraldan Urbon mi deklaros leĝon, kiu malpermesos la pluvojn!..

La ŝtormo daŭris ĝis la mateno. Kun la unuaj sunradioj la vojaĝantoj kun teruro ekvidis, ke la vilaj ondoj de Granda Rivero kovras la insulon.

— Ni dronos! — kriis Timigulo, defendante per la manoj la duonlavitajn okulojn.

— Tenu vin pli firme! — respondis Fera Hakisto, penante superkrii la bruon de la ŝtormo kaj plaŭdon de la ondoj. - Tenu vin je mi.

Li vaste starigis la piedojn, enŝovinte ilin en la sablan grundon, kaj firme apogis sin per la toporo. Starante tiel li estis neŝancelebla kiel roko.

Timigulo, Elli kaj Leono kroĉiĝis al Fera Hakisto kaj atendis.

Kaj jen, ruliĝante alvenis la unua ondego kaj kovris la vojaĝantojn de la kapo ĝis la piedoj. Kiam ĝi pasis, en akvo staris Hakisto, kaj la aliaj kroĉiĝis al li kun senespera braveco. Fera Hakisto rustiĝis kaj nun nenia ŝtormo povus demovi lin. Sed al la aliaj vojaĝantoj estis malbone. La malpeza Timigulo estis surface, kaj la ondoj ĵetis lin ĉiuflanken. Leono staris sur la malantaŭaj piedoj kaj elkraĉis akvon. Elli baraktis en la ondoj plene terurigita.

Leono ekvidis, ke la knabino dronas.

— Sidiĝu sur min, — raŭkis li. - Ni naĝu al tiu bordo de la rivero! — kaj malleviĝis antaŭ Elli kvarpiede.

Lastforte la knabino rampis sur la dorson de Leono kaj konvulsie kroĉiĝis al la malseka vila kolhararo. Totoĉjon ŝi firme tenis per la maldekstra mano.

— Adiaŭ, amikoj! — muĝis Leono, kaj puŝinte sin de Fera Hakisto eklaboris per la gamboj, forte fendante la ondojn.

-..iaŭ! - mallaŭte aŭdiĝis la respondo de Timigulo, kaj Fera Hakisto malaperis en mallumo.

Leono naĝis longe kaj obstine. La fortoj preskaŭ lasis lin, sed la braveco bolis en lia koro, kaj fiera pri si mem, li eligis minacan muĝon. Per ĉi triumfa muĝo Leono volis esprimi, ke li pretas perei, sed ne enlasi eĉ unu guton da timo en sian kuraĝan koron.

Sed kio estas tio?

El humida mallumo respondis ankaŭ leona muĝo.

— Tie estas la grundo! Tien! Tien!

Dekoble pli forte Leono ĵetis sin antaŭen, kaj antaŭ li aperis nekonata alta bordo. Al li respondis ne leono, sed eĥo!

Leono surgrimpis la bordon, mallevis la rigidiĝintan Elli, ĉirkaŭprenis ŝin kaj komencis varmigi ŝin per sia varma spiro.

Timigulo sin tenis je Fera Hakisto ĝis la malsekaj manoj ankoraŭ obeis lin. Poste la ondoj deŝiris lin de Hakisto kaj fortiris lin balancante kvazaŭ ligneron. La saĝa kapo de Timigulo okazis pli peza ol la korpo. La saĝa reganto de Smeralda Urbo flosis kapmalsupren, kaj akvo forlavas la lastajn farbojn de liaj okuloj, buŝo kaj oreloj.

Fera Hakisto dum ioma tempo estis videbla inter la ondoj, sed leviĝanta akvo surkovris lin. Jen nur la funelo restis super la akvo, poste ankaŭ ĝi malaperis. Kaj netimigebla bonanima Fera Hakisto tute malaperis en la furioza rivero.

* * *

Elli, Leono kaj Totoĉjo dum tri tagoj atendis surborde la malleviĝon de la akvo. La vetero estis bonega, la suno brilegis, kaj la akvo rapide malleviĝis. En la kvara tago Leono naĝis al la insulo. Elli sidis sur lia dorso kun Totoĉjo en la manoj.

Paŝinte sur la insulon, Elli ekvidis, ke la rivero kovris ĝin per ŝlimo kaj koto. Leono kaj la knabino iris diversflanken. Baldaŭ vidiĝis senforma figuro, ĉirkaŭgluita de la ŝlimo kaj algoj. Ne estis malfacile rekoni Feran Hakiston en ĉi tiu figuro. Leono rapidkuris al la voko de Elli per grandaj saltoj kaj demetis la sekan koton kaj ŝlimon.

Nevenkebla Fera Hakisto staris sampoze, kiel li restis inter la ondoj. Elli per herba tufo akurate viŝis la rustajn artikojn de Hakisto, prenis de lia zono la lubrikilon kaj lubrikis liajn makzelojn…

— Dankon, kara Elli, — estis liaj unuaj vortoj, — vi denove revivigas min! Saluton, Leono, kara amiko! Kiel mi ĝojas vidi vin!

Leono deturnis sin: li ĝoje ploris kaj rapidis viŝi la larmojn per la vosta pinto.

Baldaŭ ĉiuj artikoj de Fera Hakisto ekfunkciis, kaj li gaje paŝis kun Elli, Totoĉjo kaj Leono. Ili serĉis la floson. Dum la irado Totoĉjo ĵetis sin al algamaso, flaris kaj komencis fosi ĝin per la piedoj.

- Ĉu akva rato estas tie? — demandis Elli.

— Mi ne maltrankviliĝus pri diversaj aĉaĵoj, — respondis Totoĉjo. - Ne, ĉi tie estas io pli interesa!

Sub la algoj io subite ekbriletis, kaj por ĝojego de Elli, aperis Ora Ĉapo. La knabino karese ĉirkaŭprenis la hundeton kaj kisis lian ŝlimkovritan muzeleton, kaj metis Ĉapon en la korbon.

La vojaĝantoj trovis la floson, firme ligitan al palisoj enbatitaj en la grundon. Puriginte ĝin de la koto kaj ŝlimo, ili ĉirkaŭflosis la insulon, sur kiu ili fiaskis. Preterinte longan sablan terlangon, la vojaĝantoj trafis en la bazan fluejon de la rivero. Sur la dekstra bordo vidiĝis arbustoj. Elli petis Feran Hakiston flosi tien: ŝi rimarkis sur arbusto la ĉapelon de Timigulo.

— Hura! — kriis la tuta kvaropo.

Baldaŭ ili trovis Timigulon mem, kiu pendis inter arbustoj en bizara pozo. Li estis malseka kaj taŭzita kaj ne respondis al demandoj de la amikoj: akvo plene forlavis liajn buŝon, okulojn kaj orelojn. Ili ne sukcesis trovi nur la luksan bastoneton de Timigulo — la donacon de la Palpebrumuloj: evidente ĝi estis forportita de la akvo.