Изменить стиль страницы

Denove en vojon

Elli senkonsole ploris, fermante la vizaĝon per la manoj.

En la ĉambro aŭdiĝis pezaj paŝoj de Fera Hakisto.

- Ĉu mi maltrankviligis vin? — konfuzite demandis Hakisto. - Mi komprenas, ke vi ne povas helpi al mi, ĉar vi mem estas ĉagrenita, sed mi volas plori pri Gudvin, tamen neniu povas viŝi miajn larmojn: Leono mem ploras sur la malantaŭa korto, sed Timigulo estas reganto, kaj ne estas konvene maltrankviligi lin pro bagateloj…

— Kompatinda!..

Elli ekstaris kaj dum Hakisto ploris, pacience viŝis la larmojn per viŝtuko. Post la plorado li akurate lubrikis sin per oleo el la juvela lubrikilo, kiun donacis al li la Palpebrumuloj, — li ĉiam portis ĝin sur la zono.

Nokte al Elli sonĝis, ke grandega birdo portas ŝin alte super Kansasa stepo, kaj fore jam vidiĝas la hejmo. La knabino ĝoje ekkriis. Ŝi vekiĝis pro propra krio kaj longe ne povis ekdormi pro senreviĝo.

Matene la tuta kompanio kunvenis en la tronan salonon por paroli pri la estonteco. La nova reganto de Smeralda Urbo solene sidis sur la marmora trono; la aliaj respekte staris antaŭ li.

Fariĝinte reganto, Timigulo tuj realigis siajn delongajn revojn: li akiris verdan veluran kostumon kaj novan ĉapelon, ĉirkaŭ kies randoj li ordonis alkudri la arĝentajn tintilojn de la malnova ĉapelo; sur liaj piedoj brilis bone poluritaj verdaj botoj el la plej bona ledo.

— Ni ekloĝos senzorge, — deklaris la nova reganto. - Ni havas la palacon kaj la tutan Smeraldan Urbon. Mi memoras, kiel mi timigis la kornikojn sur la kampo, sed nun mi estas la reganto de Smeralda Urbo, kaj mi diras honeste, ke ne povas plendi pri la sorto…

Totoĉjo tuj malfierigis Timigulon:

— Sed kiun vi devas danki pro ĉi tiu bonstato?

— Certe, Elli! — konfuziĝis Timigulo. - Sen ŝi mi eĉ nun sidus sur la paliso…

— Se vin ne distaŭzus ŝtormoj kaj ne disbekus kornikoj, — aldonis Hakisto. - Kaj mi mem forrustiĝus en la sovaĝa arbaro… Multe-multe faris por ni Elli. Ja mi ricevis koron, kaj tio estis mia la plej intima revo.

— Kaj pri mi oni eĉ povas ne paroli, — diris Leono.- Nun mi estas la plej kuraĝa en la mondo. Mi dezirus, ke la palacon ataku hommanĝuloj aŭ sabrodentaj tigroj, — mi ilin venkus!

— Se Elli restus en la palaco, — daŭrigis Timigulo, — ni vivus feliĉe!

— Sed tio ne eblas, — oponis la knabino. - Mi volas reveni en Kansason, al la paĉjo kaj panjo…

— Kiel tion fari? — demandis Fera Hakisto.- Timigulo, kara amiko, vi estas la plej saĝa inter ni, bonvolu funkciigi vian novan cerbon!

Timigulo komencis pensi tiel fervore, ke la pingloj kaj kudriloj elŝoviĝis el lia kapo.

— Necesas voki la Flugantajn Simiojn! — diris li post longa pensado. - Ili portu vin en la patrujon!

— Brave! Brave! — kriis Elli. - Mi tute forgesis pri ili…

Ŝi alportis Oran Ĉapon, surmetis ĝin kaj diris la magiajn vortojn. Tra la malfermitaj fenestroj en la salonon enflugis la aro de la Flugantaj Simioj.

— Kion volas la posedantino de Ora Ĉapo? — demandis la tribestro.

— Transportu min kun Totoĉjo trans la montojn en Kansason.

Uorra balancis la kapon.

— Kansaso situas ekster Magia Lando. Ni ne rajtas flugi tien. Mi tre bedaŭras, sed vi vane uzis la duan sorĉon de Ĉapo.

Li riverencis, kaj la aro brue forflugis.

Elli estis senesperigita. Timigulo denove komencis pensi, kaj lia kapo ekŝvelis pro la streĉo. Elli eĉ ektimis pri li.

— Voku Soldaton! — ordonis Timigulo.

Din Gior time venis en la tronan salonon, kie li neniam estis dum regis Gudvin. Oni petis lin konsili ion.

— Nur Gudvin sciis, kiel transiri la montojn, — diris Soldato. Sed mi opinias, ke al Elli helpos la sorĉistino Stella el Roza Lando. Ŝi estas la plej potenca inter la sorĉistinoj de ĉi tieaj landoj: ŝi posedas sekreton de eterna juneco. Kvankam la vojo en ŝian landon estas malfacila, mi konsilas turni vin al Stella.

Soldato respekte riverencis al la reganto kaj eliris.

— Elli devas vojaĝi en Rozan Landon. Se Elli restos ĉi tie, en la palaco, ŝi neniam trafos en Kansason. Ja Smeralda Urbo ne estas Kansaso, kaj Kansaso ne estas Smeralda Urbo, — eldiris Timigulo.

La aliaj silentis, konsternitaj de la logiko de liaj vortoj.

— Mi iros kun Elli, — subite diris Leono. - Min tedis la urbo. Mi estas sovaĝa besto kaj sopiras pri arbaro. Kaj krome necesas defendi Elli dum la vojaĝo.

— Vere! — ekkriis Fera Hakisto.- Mi iras por akrigi la toporon: ŝajnas, ke ĝi malakriĝis.

Elli ĝoje ĵetis sin al Fera Hakisto.

— Ni ekiru morgaŭ matene! — diris Timigulo.

- Ĉu? Ĉu ankaŭ vi iras?! — mirkriis ĉiuj.- Sed Smeralda Urbo?

- Ĝi atendos mian revenon! — trankvile kontraŭdiris Timigulo. - Sen Elli mi sidus sur la paliso sur la tritika kampo kaj timigus la kornikojn. Sen Elli mi ne ricevus mian rimarkindan cerbon. Sen Elli mi ne fariĝus la reganto de Smeralda Urbo. Kaj se mi post tio lasus Elli en malĝojo, vi povus nomi min nedankema kaj vi estus pravaj!

La nova cerbo faris Timigulon elokventa.

Elli kore dankis la amikojn.

— Morgaŭ ni ekvojaĝos! — gaje diris ŝi.

— Ej-gej-gej-go! Morgaŭ ni ekvojaĝos! — ekkantis Timigulo, sed time rigardinte returnen li fermis sian buŝon: ja li estis la reganto de Smeralda Urbo kaj al li ne decas perdi la memrespekton.

Regi la urbon ĝis la reveno Timigulo komisiis al Soldato. Din Gior tuj sidiĝis sur la tronon kaj certigis Timigulon, ke dum lia foresto ĉio estos en ordo, ĉar li, Soldato, ne lasos ĉi tiun lokon eĉ por unu minuto kaj eĉ manĝos kaj dormos sur la trono. Sekve, neniu povos uzurpi la potencon, dum la reganto vojaĝas.

Frumatene Elli kaj ŝiaj amikoj venis al la urba pordego. Faramant miris, ke ili denove lasas sin en danĝeran vojaĝon.

— Vi estas nia reganto, — diris li al Timigulo, — kaj devas reveni kiel eble plej baldaŭ.

— Mi devas revenigi Elli en Kansason, — grave respondis Timigulo. - Transdonu al la ŝtatanoj mian saluton, ili ne maltrankviliĝu pri mi: mi estas nevundebla, kaj mi revenos nedifektita.

Elli amike adiaŭis al Pordega Gardisto, kiu prenis de ĉiuj la okulvitrojn, kaj la vojaĝantoj ekvojaĝis suden. La vetero estis bonega, ĉirkaŭe etendiĝis ĉarma lando, kaj ĉiuj havis bonan humoron.

Elli esperis, ke Stella revenigos ŝin en Kansason; Totoĉjo laŭtvoĉe revis pri sia venko super la fanfaronulo Hektoro; Timigulo kaj Fera Hakisto ĝojis, ke ili helpas al Elli; Leono ricevis plezuron pro konscio pri sia braveco kaj deziris renkonti bestojn kaj pruvi al ili, ke li estas ilia reĝo.

Foririnte malproksimen, la vojaĝantoj rigardis lastfoje la turojn de Smeralda Urbo.

— Sed Gudvin estis ne malbona magiisto, — diris Fera Hakisto.

— Certe! — konsentis Timigulo. - Ja li sukcesis doni al mi cerbon! Kaj kian akran cerbon!

— Se Gudvin trinkus iomete da braveco, kiun li preparis por mi, li fariĝus tre brava homo! — diris Leono.

Elli silentis. Gudvin ne plenumis la promeson revenigi ŝin en Kansason, sed la knabino ne akuzis lin. Li faris ĉion, kion povis, kaj li ne kulpas, ke la plano ne sukcesis. Ja, kiel konfesis Gudvin mem, li ne estis magiisto.