Изменить стиль страницы

— Kaj mi ĝis nun estus poltrono, — muĝis Leono, — kaj, certe, ne fariĝus la reĝo de la bestoj!

— Tio estas vero, — respondis Elli, — kaj mi ne bedaŭras, ke mi tiel longe devis loĝi en Magia Lando. Mi estas nur malforta malgranda knabino, karaj amikoj, sed mi amis vin kaj ĉiam penis helpi al vi! Nun, kiam viaj intimaj deziroj estas plenumitaj, mi devas reveni hejmen, kiel estas skribite en la magia libro de Villina.

— Estas dolore kaj malgaje disiĝi kun vi, Elli, — diris Timigulo, Hakisto kaj Leono, — sed ni benas la minuton, kiam la uragano ĵetis vin en Magian landon. Vi instruis nin al la plej valora kaj la plej bona, kio ekzistas en la mondo, — al amikeco!..

Stella ridetis al la knabino. Elli ĉirkaŭprenis la kolon de la granda Kuraĝa Leono kaj karese taŭzis lian densan vilan kolhararon. Ŝi kisis Feran Hakiston, kaj li amare ploris, forgesinte pri siaj makzeloj. Ŝi karesis la molan pajloŝtopitan korpon de Timigulo kaj kisis lian ĉarman, bonaniman, pentritan vizaĝon…

— La arĝentaj ŝuetoj posedas multajn miraklajn kvalitojn, — diris Stella, — sed la plej mirakla ilia eco estas tio, ke ili per tri paŝoj transportos vin eĉ al la mondolimo. Necesas nur frapi unu kalkanumon per la alia kaj nomi la lokon…

— Ili tuj transportu min en Kansason!

Sed kiam Elli komprenis, ke ŝi por ĉiam disiĝas kun siaj fidelaj amikoj, kun kiuj ŝi tiel multe suferis, kiujn ŝi tiom da fojoj savis, kaj kiuj same sindoneme savis ŝin, ŝia koro premiĝis pro malĝojo kaj ŝi laŭte ekploregis.

Stella lasis la tronon, karese ĉirkaŭprenis Elli kaj adiaŭante kisis ŝin.

- Ĉio, mia infano! — karese diris ŝi. - Amara estas disiĝo, sed renkonto estas dolĉa. Vi rememoru, ke vi tuj trafos hejmen kaj ĉirkaŭprenos viajn gepatrojn. Adiaŭ, ne forgesu nin!

— Adiaŭ, adiaŭ Elli! — ekkriis la amikoj.

Elli prenis Totoĉjon, frapis unu kalkanumon per la alia kaj kriis al la ŝuetoj:

— Portu min en Kansason, al la paĉjo kaj panjo!

Furioza ciklono cirkulis Elli, ĉio miksiĝis antaŭ ŝiaj okuloj, la suno ekbriletis en la ĉielo kiel flama arko, kaj, antaŭ ol la knabino sukcesis ektimi, ŝi malleviĝis surteren tiel abrupte, ke kapreolis kelkfoje kaj ellasis Totoĉjon el la manoj…