Onklino Em turnis al la Leono firman mienon kaj larĝe dilatiĝintan okulon. Ŝi forte rigardis la bestegon senŝanĉeliĝe, kaj la Leono, kiu trankvile palpebrumadis al ili, komencis aspekti malkvieta kaj maltrankvila.
“Ĉu mi iel ĝenas vin, sinjorino? ”li demandis, per milda voĉo.
Pro tiu parolo de la terura besto Onklino Em kaj Onklo Henriko ambaŭ surpriziĝis, kaj poste Onklo Henriko ekmemoris ke sendube ĉi tiu estas la Leono kiun ili vidis en la Trono-Ĉambro de Ozma.
“Atendu, Em! ”li kriis. “Ĉesu aglokule konkeri kaj kuraĝu. Mi supozas ke ĉi tiu estas la sama Malkuraĝa
Leono pri kiu parolis al ni Doroteo. ”
“Ho, ĉu vere? ”ŝi demandis, multe pli trankvile.
“Kiam li parolis, mi ekpensis; kaj kiam li aspektis tiel honteca, mi certis, ”Onklo Henriko pludiris.
Onklino Em rigardis la beston nove interesiĝante.
“Ĉu vi estas la Malkuraĝa Leono? ”ŝi demandis. “Kaj ĉu vi estas la amiko de Doroteo? ”
“Jes, sinjorino, ”respondis la Leono, humile. “Doroteo kaj mi estas malnovaj kamaradoj kaj multe amas unu la alian. Mi estas la Reĝo de la Bestoj, sciu, kaj la Malsata Tigro kaj mi servas Princinon Ozman kiel ŝiaj korpogardistoj. ”
“Kompreneble, ”diris Onklino Em, kapjesante. “Sed la Reĝo de la Bestoj devus ne esti malkuraĝema. ”
“Mi jam antaŭe aŭdis tion, ”komentis la Leono, oscedante ĝis vidiĝis liaj du grandaj vicoj de akraj blankaj dentoj; “sed tio ne malinstigas min timi kiam ajn mi entreprenas batalon. ”
“Kion do vi faras, ĉu forkuras? ”demandis Onklo Henriko.
“Ne; estus malsaĝe fari tion, ĉar la malamiko postkurus min, ”deklaris la Leono. “Do mi tremas pro timego kaj ekbatalas kiel eble plej forte; kaj ĝis nun mi ĉiam venkis. ”
“Ha, mi komencas kompreni, ”diris Onklo Henriko.
“Ĉu vi timis kiam mi ĵus rigardis vin? ”demandis Onklino Em.
“Multege, sinjorino, ”respondis la Leono, “ĉar unue mi kredis ke vi iktos. Sed tuj mi rimarkis ke vi penas superforti min per via okulo, kaj via rigardo estis tiom feroca kaj penetra ke mi tremis pro timego. ”
Tio multe plaĉis al la virino, do ŝi diris tre gaje:
“Nu, mi ne damaĝos vin, do ne plu timu. Mi nur volis trovi kiel utilas homokulo. ”
“La homokulo estas timiga batalilo, ”komentis la Leono, gratante sian nazon milde per sia piedo por kaŝi rideton. “Se mi ne scius ke vi estas amikoj de Doroteo mi eble disŝirus vin ambaŭ por eskapi de via terura rigardo. ”
Onklino Em ektremis aŭdinte tion, kaj Onklo Henriko diris haste:
“Mi ĝojas ke vi rekonis nin. Bonan matenon, S-ro Leono; ni esperos revidi vin —iam —iam estontece. ”
“Bonan mateno, ”respondis la Leono, rekaŭrante sur la herbo. “Verŝajne vi multe vidos min, se vi loĝos en la Lando Oz. ”