Multe plaĉos al mi ke vi ĉiel afablu al ili kaj honoru ilin kiel eble plej, kaj helpu min feliĉigi kaj kontentigi ilin. ”
Aŭdinte tion, ĉiuj kunvenintoj profunde riverencis al la maljuna kultivisto kaj lia edzino, kiuj balancetis siajn kapojn responde.
“Kaj nun, ”diris Ozma al ili, “Doroteo gvidos vin al la ĉambroj preparitaj por vi. Mi esperas ke ili plaĉos al vi, kaj mi anticipos ke vi partoprenos en la lunĉo kun mi. ”
Do Doroteo forkondukis siajn parencojn, kaj tuj kiam ili estis ekster la Trono-Ĉambro kaj solaj en la koridoro Onklino Em forte premis manon de Doroteo kaj diris:
“Infano, infano! Kiel ni povis veni ĉi tien tiel rapide?
Kaj ĉu ĉio estas reala? Kaj ĉu ni restos ĉi tiel, kiel ŝi diras? Kaj verdire kio okazas? ”
Doroteo ridis.
“Kial vi ne informis nin pri kion vi faros? ”demandis Onklo Henriko, riproĉe. “Se mi scius, mi surmetus miajn pordimanĉajn vestojn. ”
“Mi klarigos ĉion tuj kiam ni atingos viajn ĉambrojn, ” promesis Doroteo. “Vi estas ege bonfortunaj, Onklo Henriko kaj Onklino Em; kaj ankaŭ mi! Kaj ho! mi tiom
ĝojas ke vi fin fine estas ĉi tie! ”
Dum li paŝis apud la knabineto Onklo Henriko palpis sian barbon penseme.
“Ŝajnas al mi, Doroteo, ke ni ne ’stos belegaj feoj, ”li komentis.
“Kaj de malantaŭe mia hararo aspektas aĉe! ”plorkriis
Onklino Em.
“Ne gravas, ”respondis la knabineto, kuraĝige. “Vi havos nenian taskon ekde nun ol aspekti bela, Onklino Em; kaj Onklo Henriko ne bezonos labori ĝis doloras lia dorso, estas tute certe. ”
“Ĉu tutcerte? ”ili demandis, mirege, kaj samspire.
“Mi certas ke certe, ”diris Doroteo. “Vi estas en la Felando Oz, nun; kaj, eĉ pli grave, vi apartenas al ĝi! ”