Ĉapitro 8
Kiel la Granda Galiputo Aliancighis kun la Knomoj
Foririnte de la Kapricloj, Guf daŭrigis sian veturon kaj penetris profunde en la Nordokcidenton. Li volis atingi la Landon de la Grumblemloj, kaj por fari tion li devis transiri la Krispetan Landon, kio estis malfacila ago. Ĉar la Krispeta Lando estis sinsekva aro da montetoj kaj valoj, ĉiuj estis tre krutaj kaj rokoplenaj, kaj ili interŝanĝis lokojn konstante per ondado. Dum Guf grimpis monteton ĝi subiĝis sub li kaj iĝis valo, kaj dum li malsupreniris en valon ĝi altiĝis kaj portis lin al la supro de monteto. Tio multe perpleksigis la veturanton, kaj fremdulo eble supozus ke neniam li sukcesos transiri la Krispetan Landon. Sed Guf sciis ke se li senhalte daŭrigos li atingos fine la finon; do li ne atentis la ŝanĝiĝantajn montetojn kaj valojn kaj plupromenadis trankvile kvazaŭ marŝante sur ebena tero.
La rezulto de tiu saĝa persisto estis ke la Generalo fine atingis pli firman teron kaj, penetrinte en densan arbaron, atingis la Regnon de la Grumblemloj.
Tuj kiam li transiris la limon de tiu regno du gardistoj kaptis lin kaj portis lin antaŭ la Grandan Galiputon de la Grumblemloj, kiu sulkis la frunton feroce je li kaj demandis al li kial li aŭdacis trudi sin sur lian terenon.
“Mi estas la Moŝto Alta Generalo de la Nevenkebla Armeo de la Knomoj, kaj mi nomiĝas Guf, ”estis la respondo. “La tuta mondo tremas kiam menciiĝas tiu nomo. ”
La Grumblemloj laŭte mokkriis pro tio, kaj unu el ili kaptis la Knomon per siaj fortaj brakoj kaj ĵetis lin alten en la aeron. Gufo multe skuiĝis per sia falo sur la malmolan teron, sed laŭaspekte li tute ne rimarkis la impertinentecon kaj trankviligis sin por denove paroli al la Granda Galiputo.
“Mia mastro, Reĝo Rokato la Ruĝa, sendis min ĉi tien por konsiliĝi kun vi. Li volas vian helpon por konkeri la Landon Oz. ”
Tiam la Generalo paŭzis, kaj la Granda Galiputo sulkis la frunton je li eĉ pli terure ol antaŭe kaj diris:
“Daŭrigu! ”
La voĉo de la Granda Galiputo estis parte muĝo kaj parte grumblo. Li murmuris siajn vortojn forte kaj Guf devis zorge aŭskulti por kompreni lin.
Tiuj Grumblemloj certe estis rimarkindaj uloj. Ili estis gigantaj, tamen estis nur ostoj kaj haŭto kaj muskoloj, estis tute nenia viando aŭ graso sur iliaj korpoj. Iliaj fortaj muskoloj kuŝis tuj sub iliaj haŭtoj, kiel aroj da fortikaj ŝnuregoj, kaj la plej malforta Grumblemlo estis tiom forta ke li povis preni elefanton kaj ĵeti ĝin dek kilometrojn foren.
Ŝajnas misfortune ke fortuloj kutime estas tiel malagrablaj kaj arogantaj ke neniu amas ilin. Efektive, ĉiam estas misfortune esti malsimila al la kunuloj. La Grumblemloj sciis ke ĉiu malamas kaj evitas ilin, tiel ke ili fariĝis malafablaj kaj malamikemaj eĉ inter si. Guf sciis ke ili malamas ĉiun ulon, inkluzive de la Knomoj; sed li tamen esperis amikigi ilin, kaj li sciis ke se li sukcesos ili estos tre granda helpo al li.
“La Landon Oz regas afektaĉa knabino kiu estas fie afabla kaj komplezema, ”li pludiris. “Ŝia tuta popolo estas feliĉa kaj kontenta kaj tute ne sentas ĝenojn aŭ zorgojn. ”
“Daŭrigu! ”muĝgrumblis la Granda Galiputo.
“Foje la Reĝo de la Knomoj sklavigis la Reĝan Familion de Ev —alian afektaĉan grupon kiun ni malamegas, ”diris la Generalo. “Sed Ozma enmiksis sin, kvankam tute ne estis ŝia afero, kaj marŝigis sian armeon kontraŭ nin. Kun ŝi estis knabino el Kansas nomita Doroteo, kaj Flava Kokino, kaj ili marŝis rekte en la kavernon de la Reĝo de la Knomoj. Tie ili liberigis niajn sklavojn el Ev kaj ŝtelis la Magian Zonon de Reĝo Rokato, kaj forportis ĝin kun si. Do nun nia Reĝo konstruas tunelon sub la mortiga dezerto, por ke ni povu marŝi tra ĝi al la Smeralda Urbo. Kiam ni atingos tien ni intencas konkeri kaj detrui la tutan landon kaj rekapti la Magian Zonon. ”
Denove li paŭzis, kaj denove la Granda Galiputo muĝgrumblis:
“Daŭrigu! ”
Guf penis pensi kion diri sekve, kaj feliĉa ideo baldaŭ tra fis lin.
“Ni volas ke vi helpu nin fari tiun konkeron, ”li anoncis, “ĉar ni bezonas la potencan helpon de la Grumblemloj por certigi ke ni ne venkiĝos. Vi estas la plej forta popolo en la tuta mondo, kaj vi malamas bonajn feliĉajn ulojn tiom kiom ni la Knomoj mem. Mi estas certa ke vere plezurigos vin malkonstrui la belan
Smeraldan Urbon, kaj kompense pro via valorega helpo ni permesos ke vi reportu al via lando dek mil Ozanojn kiel sklavojn viajn. ”
“Dudek mil! ”muĝgrumblis la Granda Galiputo.
“Bone, ni promesas al vi dudek mil, ”konsentis la Generalo.
La Galiputo signalis kaj tuj liaj helpistoj prenis Generalon Guf kaj forportis lin al karcero, kie la karceristo amuzis sin puŝante pinglojn en la rondan dikan korpon de la maljuna Knomo, por vidi lin salti kaj aŭdi lin krii.
Sed dum ĉio tio daŭris la Granda Galiputo paroladis kun siaj konsilistoj, kiuj estis la plej gravaj o ficialuloj de la Grumblemloj. Kiam li finis deklari al ili la proponon de la Reĝo de la Knomoj li diris:
“Mi konsilas proponi helpi ilin. Poste, konkerinte la Landon Oz, ni prenos ne nur niajn dudek mil kaptitojn sed tiom da oro kaj juveloj kiom ni volos. ”
“Ni ankaŭ prenu la Magian Zonon, ”sugestis unu konsilisto.
“Kaj rabu la Reĝon de la Knomo kaj sklavigu lin, ” diris alia.
“Bona ideo, ”deklaris la Granda Galiputo. “Mi volas Reĝon Rokaton kiel mian propran sklavon. Li povos nigrigi miajn botojn kaj porti al mi mian kaĉon ĉiumatene dum mi estos en la lito. ”
“Ekzistas fama Birdotimigilo en Oz. Mi prenos lin kiel mian sklavon, ”diris konsilisto.
“Mi prenos Tiktokon, la maŝinulon, ”diris alia.
“Donu al mi la Stanan Lignohakiston, ”diris tria.
Ili daŭrigis tiel dum longa tempo, interdividante la ulojn kaj la trezoron de Oz antaŭ la konkero. Ĉar ili tute ne dubis ke ili povos detrui la regnon de Ozma. Ĉu ili ne estis la plej forta popolo en la tuta mondo?
“La mortiga dezerto fortenis nin de Oz ĝis nun, ” komentis la Granda Galiputo, “sed nun la Reĝo de la Knomoj konstruas tunelon tiel ke ni eniros la Smeraldan Urbon tre facile. Do ni resendu la malgrandan dikan Generalon al lia Reĝo kun nia promeso helpi lin. Ni ne diros ke ni intencas konkeri la Knomojn konkerinte Ozon, tamen ni faros tion malgraŭe. ”
Ili interkonsentis pri tiu plano, kaj ĉiuj foriris manĝi, lasante Generalon Guf ankoraŭ en la karcero. La Knomo ankoraŭ ne sciis ke li sukcesis pri sia tasko, ĉar trovante sin en karcero li timis ke la Grumblemloj intencas mortigi lin.
Jam la Karceristo enuis pro puŝado de pingloj en la Generalon, kaj distris sin zorge eltirante de la radikoj la barbharojn de la Knomo, unuope. Tiun amuzon interrompis la Granda Galiputo alvokante la kaptiton.
“Atendu kelkajn horojn, ”petis la karceristo. “Ankoraŭ mi ne eltiris eĉ kvaronon de lia barbo. ”
“Se vi atendigos la Grandan Galiputon li rompos vian dorson, ”deklaris la mesaĝisto.
“Eble vi pravas, ”ĝemis la karceristo. “Forprenu la kaptiton se vi volas, sed mi konsilas ke vi piedbatu lin je ĉiu paŝo. Estos tre amuze, ĉar li estas mola kiel matura persiko. ”
Do Guf forkondukiĝis al la reĝa kastelo, kie la Granda Galiputo informis lin ke la Grumblemloj decidis helpi la Knomojn konkeri la Landon Oz.
“Kiam vi estos preta, ”li pludiris, “sendu al mi mesaĝon kaj mi marŝos kun dek ok mil el miaj plej potencaj batalistoj por helpi vin. ”
Guf tiom ĝojis ke li tute forgesis la doloron kaŭzitan de la pingloj kaj la tirado de liaj barbharoj. Li eĉ ne plendis pro kiel oni traktis lin, sed dankis la Grandan Galiputon kaj forrapidis por daŭrigi sian veturon.
Li nun jam akiris la helpon de la Kapricloj kaj de la Grumblemloj; sed lia sukceso sopirigis lin akiri eĉ pli da alianculoj. Lia propra vivo dependas de la konkeriĝo de Oz, kaj li diris al si:
“Mi ne permesos riskojn. Mi certiĝos pri sukceso.
Poste, kiam Oz estos detruita, eble mi estos pli granda ol maljuna Rokato, kaj mi povos forĵeti lin kaj mem esti Reĝo de la Knomoj. Kial ne? La Kapricloj estas pli fortaj ol la Knomoj, kaj ili estas miaj amikoj. La Grumblemloj estas pli fortaj ol la Kapricloj, kaj ankaŭ ili estas miaj amikoj. Ekzistas popolo eĉ pli forta ol la Grumblemloj, kaj se mi povos instigi ilin helpi min mi neniom pli devos timi. ”