Изменить стиль страницы

Li surmetis la parolilon kaj suspiris faciligite.

— Nu, kion ankoraŭ pri tio… Eksplodis ili jam alflugante, nemalproksime de Lodejnoje Pole ili estis disĵetitaj. Post ses minutoj ili devis malkroĉiĝi de la gravita tiro kaj transiri al la aerodinamika reĝimo… Do, pri aleronoj, aŭ pri kio vi deziris — ne konvenas, Aleksandro Lvoviĉ. Aliflanke — ankaŭ en Tjuratamo oni jam iomete trovis. De la momento de antaŭfluga teĥnika kontrolo ĝis la momento de la starto — tio estas intervalo je dudek minutoj — al la ŝipo teorie havis alireblon kvar homoj. Ĉiuj estas aerodromaj teĥnikistoj, homoj ne hazardaj. Unu estis ekskludita tuj — teorie li havis alireblon, sed tiun eblon, se eblas tiel diri, ne uzis — laboris en alia loko. Tio estas konfirmita samtempe de kvin atestantoj. Dum la tuta mateno li finriparadis post ĝenerala riparo lokan serĉan avieton. Kio koncernas tri ceterajn…

Mole malfermiĝis pordo en fino de la kabineto. Ne tiu, tra kiu oni enlasis min. Eniris nealta, tre rekte tenanta sin, tre pala homo en civila, funebra vestaĵo; en profundo de liaj okuloj glaciiĝis silenta doloro. Mi abrupte ekstaris, penis klaki per la kalkanumoj de la plaŭdantaj ŝuoj. Ĝislarme mi hontis pri mia maldeca ripoza vestaĵo.

— Saluton, princo, — mallaŭte diris la enirinto, etendante al mi la manon. Mi gardeme premis ĝin. La koro doloris pro kompato.

— Siro,[25] — diris mi, — hodiaŭ kune kun vi funebras tuta Rusio.

— Tio estas perdo por tuta Rusio, ne nur por mi, — aŭdiĝis nelaŭta respondo. — Aleks estis talenta kaj bonkora knabo, via samnomulo, princo…

— Jes, Siro, — nenion alian mi trovis por respondo.

— Ivano Volfoviĉ, — diris la imperiestro, iomete turniĝinte al Lamsdorf, — ĉu vi permesos al mi kaj Aleksandro Lvoviĉ resti solaj dum duonhoro?

— Sendube, via cara moŝto. Ĉu mi eliru?

— Ne necesas, — la imperiestro ridetis per solaj lipoj. La okuloj tutegale restis, kiel de batita hundo. — Ni uzos vian malantaŭan akceptejon, — kaj li faris al mi invitan geston al la pordo, tra kiu li eniris antaŭ minuto.

Tie okazis prokrasteto; li tralasis min antaŭen — mi, konfuziĝinte, preskaŭ stumblis. Li milde prenis min je la kubuto kaj insiste puŝis en la pordon unua.

En tiu ĉi ĉambro mi neniam estis. Ĝi ŝajnis negranda — estis pli ĉeleto, ol ĉambro; malklare flagretis laŭ la muroj vitrizitaj bretaroj kun libroj; en la angulo, malproksima de la kovrita per kurtenoj, tremigata de la pluvo fenestro, staris malalta ronda tableto kun du molaj foteloj kaj orfa, virge pura cindrujo meze. Lampo, mediteme klininte super la tableto sian kloŝon, ĵetis malsupren flavan faskon de kaŝiga lumo. La imperiestro okupis unu el la foteloj, per gesto proponis al mi eksidi en la alia. Li silentis iom, kolektante pensojn. Prenis el la pantalona poŝo pezan arĝentan cigaredujon, malfermis kaj proponis al mi.

— Fumu, princo, mi petas.

Fumi mi ne deziris, sed rifuzi estus sentakte. Mi prenis, ankaŭ li prenis; kaŝinte la cigaredujon, li proponis al mi fajron. Ekfumis mem. Liaj fingroj tremetis. Li alŝovis la cindrujon — pli proksime al mi, ol al si.

— Ĉu bonfartas princino Elizabeta Nikolavna? — subite demandis li.

— Dankon, Siro, bone, danke al dio.[26]

— Kaj la filino… Paŭlinjo, se mi ne eraras?

— Vi ne eraras, Siro. Mi estas bonstata.

— Ĉu vi ankoraŭ ne informis ilin pri via reveno el Tifliso?

— Mi ne sukcesis, Siro.

— Eble, dume ne necesas por ajna okazo… A! — kun ĉagreno pri si mem li svingis per la mano kun la cigaredo kaj rompis la frazon. — Tio estas ne mia afero. Kiel pli bone atingi sukceson, pensu vi, profesiuloj, — li silentetis. — Mi proponis, ke vi, princo, estru la enketon, pro kelkaj rezonoj, mi ilin malkovros iom pli poste. Kaj dume…

Li profunde enspiris fumon, penseme rigardante al mia vizaĝo per konveksaj, tristaj okuloj. Tra luma konuso super la tableto, dormeme ŝanĝante formojn, vojaĝis fumaj ameboj.

— Diru, princo. Vi ja estas komunisto?

— Mi havas tian honoron, Siro.

— Ĉu donas via kredo al vi kontentecon?

— Jes.

— Ĉu ĝi donas al vi fortojn por vivo?

— Donas, Siro.

— Kiel vi rilatas al aliaj konfesioj?

— Kun maksimuma bonkoreco. Ni opinias, ke sen kredo je iu valoro, supera rilate de la propra persono, homo ankoraŭ ne meritas nomon de homo, li estas nur treege ruza kaj tre vorema besto. Eĉ pli, ju pli multenombraj estas kredoj, des pli diversa kaj riĉa estas paletro de la Homaro. Estas alia afero — kiel tiu supera valoro influas ilian konduton. Se kredo je via dio, je via popolo, je via komunismo aŭ je ankoraŭ io sublimas vin, donas fortojn tutanime donaci kaj pardoni — estu glora via dio, via popolo, via komunismo. Sed se la kredo tiel malsuperigas vin, ke igas vin perforti kaj forpreni — nur groŝon kostas via dio, via popolo, via komunismo.

— Jes, digne. Ĉu ne tro ĝenos vin en malmultaj vortoj rakonti al mi, en kio, propre, konsistas via instruo?

Por tio mi neniel estis preta. Mi devis serioze alsuĉiĝi al la cigaredo, poste nehaste forskui en la cindrujon neĝblankan cindron.

— Siro, mi estas ne teoriisto, ne skolasto…

— Vi estas bonega laboranto kaj sendube fidela al Rusio homo — tio sufiĉas. Rezonadoj de teologoj min ĉiam tre malmulte interesis, senrilate al ilia konfesia aparteno. Teoriumi eblas longe, se teorio estas via profesio; sed en ĉiutaga korbatado ajna kredo redukteblas al kelkaj simplaj kaj plej gravaj vortoj. Mi aŭskultas, princo.

Mi ankoraŭ prokrastis, serĉante vortojn. Li rigardis kuraĝige.

— Ĉiuj gregaj bestoj, Siro, havas certajn normojn de konduto, direktitajn al tio, ke oni ne malutilu senpravigite unu al la alia, kaj al elementa unuigo de penoj en komunaj agoj. Tiuj normoj aperas tute spontane — tiel laboras en kolektivo la instinkto de memkonservado. La homa etiko, ĉiuj ĝiaj specoj, estas ne pli ol vica stadio de komplikiĝo de tiuj normoj tiugrade, kiugrade la homo estas vica stadio de komplikiĝo de la animala regno. Tamen individuisma, ambicia racio, aperinta al la homo laŭ volo de la naturo, ekstaris sur la vojo de tiuj normoj. Ĝuste pro tio iĝis necese apogi ilin per diversaj elpensitaj sanktaj aŭtoritatoj, kuŝantaj kvazaŭ ekster la specio Homo Sapiens, kvazaŭ super ĝi. Kaj tamen, kiom ajn estu aŭtoritata tiu aŭ alia dieca fonto de alvokoj al bonkoreco kaj kompato, ĉiam troveblis homoj, por kiuj tiuj alvokoj estis nura vana sono, rita ludo. Aliflanke, ĉiam troveblis homoj, kiuj bezonis nek sanktigon, nek ritigon de etiko; en sia simpleco ili entute ne povas konduti maletike, ili organe abomenas trompon, por ili fia kaj fremda estas perforto… Kaj tio, kaj alio estas ludo de genoj. Unu homo estas talenta en violonludado, alia — en malkovrado de sekretoj de atomaj nukleoj, tria — en trompado, kvara — en bonfarado. Sed nur per la kvaraj plene riveliĝas genetike programita strebo de la specio konservi sin. Ni estas konvinkitaj, ke ĉiuj kreintoj de etikaj religioj, inklude la mondajn — budaismon, kristismon, islamon — apartenis al tiuj kvaraj. Ja, esence, iliaj postuloj redukteblas al unu integra postulato: bono por proksimulo estas super la mia. Ĉar «mi», «mia» signifas individuajn, egoismajn ambiciojn, kaj «proksimulo», ajna, tutegale kiu, personigas la specion Homo. Diverĝoj komenciĝas jam sur rita nivelo, tie, kie tiun ĉi bazan biologian dogmon necesas enskribi en kuntekston de konkreta civilizo, konkreta socia strukturo. Sed malfeliĉo de la etikaj religioj estis en tio, ke ili, por firmiĝi kaj konkeri amasojn, devis tiel aŭ alie kunfandiĝi kun aparato de perforto — ŝtato, kaj komencante inkludi en siajn ordonojn postulojn de perforto, en tiu aŭ alia grado transformiĝis en sian malon. Ĉiu religio strebis iĝi ŝtata, ĉar en tiu situacio ĉiuj ĝiaj malamikoj iĝis malamikoj de la ŝtato kun ĝia potenca aparato de premado, armeo kaj kaŝesplorado. Sed en tiu sama situacio ĉiujn malamikojn de la ŝtato la religio devis deklari siaj malamikoj — kaj okazis nekorektebla etika rompo. Tion bone konfirmas tio, ke ju pli poste aperis religio, tio estas, ju pli evoluintaj, rigidaj kaj fortaj ŝtataj strukturoj ekzistis en la mondo en la momento de ĝia apero — des plian ŝtatecon demonstras la religio. De la sufiĉe fremda al ŝtato budaismo, tra la kristismo, pretendinta al supereco super mondaj cezaroj, al la islamo, kreinta tutan vicon da rektaj teokratioj.

вернуться

25

Afabla alparolo al caro aŭ reĝo.

вернуться

26

La vorton «Dio» prononcas kun majusklo veraj kredantoj, kaj kun minusklo — tiuj, por kiuj tio estas nur kutima parolturno. (Rim. de la aŭtoro).