Изменить стиль страницы

— Sed kio okazis?

Ŝi ekridis ruze. Karesis unu el bukedoj. Al ŝi vere plaĉis, kiel mi rigardas al ŝi, kaj ŝi paŝadis, promenis laŭ la ĉambro — de la ŝranko al muro kun ponardoj kaj sabroj, de la sabroj al muro kun familiaj fotoj, poste al grandega surplanka vazo… El la haroj super la orelo, tremante, plu elstaris forgesita trunketo de anonima floro, nuda kaj orfa, al ĝi ne konvenis nudeco; ĉiujn ĝiajn petalojn ni fordraŝis je la kuseno.

— Ja vi min tiel petegis! Tian konvinkan argumenton donis!

— Kian?

— Mi ne diros.

— Jam antaŭ duonjaro mi rezignis petegi…

— Min argumentoj atingas, kiel ĝirafon.[16] Ne maltrankviliĝu, Saĉjo. Simple mi pensis: mi estas je kvar jaroj pli aĝa, ol ŝi, mi devas tre-e observi min. Almenaŭ subteni egalecon, — kaj subite ŝi montretis dum momento la langopinton. — Ja mi eĉ ne scias, kiel ŝi aspektas. Kaj Paŭlinjo. Vi almenaŭ fotojn montru.

— Por kio?

— Ja parencaj homoj.

— Se tio ne estus vi, mi decidus, ke virino senlime paradas.

— Tio signifas, ke mi senlime bele sentas. Kaj sentas mi, ke mi senlime amas vin.

— Kun vi estas malfacile paroli. Vi tiel posedas vortojn…

— Vi posedas min, kaj mi posedas vortojn. Do, vi posedas vortojn prokure. Reĝu silente, kaj parolos mi.

Ŝi eksidis sur la fenestrobreto, per nuda dorso al la ĝardeno, superverŝita per flav-roza lumo.

— Vortoj… Ili, damnitaj, estas kreitaj ĝuste por trompo. Homoj estas diversaj, ĉiu havas sian amon, sian malamon, sian timon. Kaj vorto estas unu sama por ĉiuj. Tiu, kiu parolas, subkomprenas tute ne tiun amon kaj ne tiun timon, kiun subkomprenas, aŭdinte, la alparolato. Tial estas pli bone silenti pri tiuj temoj… aŭ paroli nur por ĝojigi tiun, kiu estas apude… aŭ, se diri serioze, klarigadi ĝuste sian amon. Ja nur por tiu sola vorto necesas tutan romanon, tutan poemon verki. Mi jen, dum flugis, — ŝi ridetis, — du versaĵojn pri vi verkis. Tamen, tion, ke ili estas pri vi, neniu komprenos.

— Kaj ĉu mi? — stulte fierante, demandis mi.

— Kaj vi, — ŝi denove ridetis, — des pli.

— Legu.

— Ne.

— Legu.

— Ne, ne. Mi ne deziras nun. Ja ju pli oni maĉas sian komprenon, des pli oni foriras de la aliula. Por kio vi foriru de mi? Jen vi, apude. Tio ne tre ofte okazas. Baldaŭ vi denove forveturos ien, kaj mi dume publikigos — tiam legu, — ŝi metis unu kruron al la fenestrobreto, ĉirkaŭvolvis ĝin per la brakoj. — Kia mirakla aero iras de ekstere, — profunde enspiris ŝi. — Ni ankoraŭ promenos antaŭ vespermanĝo, ĉu? El la fonto trinkos.

— Nepre. Kaj antaŭ vespermanĝo. Kaj antaŭ dormo.

— Antaŭ dormo tio estas aparte necesa.

«…Senprokraste reveni ĉefurbon…»

Mi verŝis plenan pokalon kaj eltrinkis, ne deŝirante. El la pokalo ekscite venis odoro de vinberĝardenoj, naĝantaj en suna oceano.

— Ĉu al la aerodromo vi veturis el la hejmo?

— Hejmo… — la suna oceano ekverŝiĝis en la sangon. — Hejmo estas loko, kie eblas ne adaptiĝi. Ne kontroli vortojn. Esti laca, kiam laciĝis, silenti, kiam silentemas — kaj dum tio ne timi, ke ofendos. Ne ŝajnigi sin eĉ je momento — nek per gesto, nek per rigardo…

— Tiel neniam estas.

— Eble. Tial mi neniam havis hejmon.

— Sed eble, simple vi neniam estis hejme?

— Sukcesa bato.

— Saĉjo, mi ne volis ofendi! Vi estas la plej bona, mi ja scias! Simple mi tre volas esti via hejmo… kaj al mi ŝajnas, mi povus. Sed kiam mi pensas, ke vi vizitos la hejmon du-tri-foje monate, kaj ceteran tempon estos en la alia… kaj eble, eĉ en la tria — jen tie, jen tie hejmoj aperados kaj defalados de vi, kiel folioj, sekiĝantaj pro manko de vi… Ho ne, ne. Ĉiam mi diras stultaĵojn. Kapricas. Ne aŭskultu. Tio estas, ĉar mi malstreĉiĝis, ja mi nun tro bone fartas. Kaj se mi subite naskus de vi, ĉu vi min forlasus?

— Ne, certe, — malrapide diris mi.

— Ne? Ĉu vere ne? — ŝia voĉo eksonoris, kaj eklumis la vizaĝo.

— Stulta vorto — forlasus… Ja vi estas mia familio. Mi estus kun vi, kiom povus. Sed, vidu… jam rompita. Ĉar neniam plu sentus min digna homo.

— Sed ĉu nun vi sentas?

Tio estis vangofrapo. Vangofrapo sub la zonon, tiel scipovas nur virinoj. Jes, ne mi parolu pri honesteco. Kun peno, kvazaŭ boateto, naviganta kontraŭ forta fluo, mi demetis la pokalon malproksimen; en paradiza silento abrupte ektintis vitro.

— Ne tre. Sed dum mi donas al vi pli da ĝojo ol da malĝojo — ja vi mem tiel diras…

— Jes, certe jes! Do — kio?

— Do tio havas almenaŭ ian sencon.

— Sed tiam mi havus eĉ pli da ĝojo, Saĉjo!

— Sed li? Ja mi ne povos doni al li tiom da atento, kiom… li meritas.

— Al mi vi same ne ĉiam donas tiom da atento, kiom mi meritas. Sed kiu diros, ke mi al vi kreskas malbona?

Uragano. Vortoj estas ne pli, ol flugantaj laŭ vento folioj. Se venis uragano — la folioj devas deŝiriĝi kaj flugi, sed ilia flugo nenion signifas. Ĝi signifas nur, ke venis uragano. La uragano foriros — kaj ili falos. Kaj stultulo, ne, sadisto estos tiu, kiu, veninte al naĝanta en koto folieto, ekriproĉos ĝin: «Ja vi jam flugis, nu, ek, ankoraŭ, ja tio estas tiel bela!»

Do, ĉu vere estas pli honeste silenti, ne ĵetante al vento vortojn, kaj silente fari tion, kion oni deziras; simple penante laŭeble ne malutili dum tio al aliuloj, same silente?

— Stanjo, vi mem ne komprenas, kion vi parolas.

— Certe, ne komprenas, mia afero estas virina. Sed vi, masklo, diru sincere — ĉu vi ne estus almenaŭ flatita?

Mi nur balancis la kapon.

— Nature, se sen kvereloj kaj skandaloj — mi treege fierus.

Ŝi ekstaris de la fenestrobreto, ridetante. Nehaste alvenis min.

— Kontraŭ via volo mi neniam ion ajn faros.

Sidiĝinte ĉe miaj piedoj, ŝi kliniĝis. Hipnotigite rigardis, kiel mi, tremetante, ŝvelas sub ŝia rigardo — kaj mem senkonscie tremetis kun mi.

— Nu jen, — diris ŝi preskaŭ adore, — vi denove min deziras.

Ŝi tuŝis per la fingropintoj. Poste, ekstarinte super mi sur genuoj, tuŝis per la brusto. Poste per la lipoj. Denove deŝoviĝis, enrigardante. La disvolvitaj haroj pendis preskaŭ ĝis la littuko.

— Ĝi rememorigas al mi idon de iu raba birdo. Postulema kaj sendefenda. Iomete kreskis — kaj jam emas beki! Sed mem, sola — nenion povas, necesas alflugi, el ajna foro alflugi al ĝi kaj nutri, nutri…

Ŝi levis la vizaĝon. La okuloj brilis.

— Mi amas vin, Stanjo, — diris mi.

— Mi alflugos. El ajna foro, almenaŭ por tago, por horo, por kiom vi diros. Alflugos, alflugos! — ŝi movis la fingropintojn laŭ la duonmalfermitaj, sekiĝintaj pro kisoj lipoj. — Ĉu vi deziras ĉi tien?

— Ne. Prefere donacu al la masklo inon.

Per rapida elasta fulmo ŝi turniĝis al mi per la dorso, falis sur la flankon — nur risorte ektremis la matraco. Pikanta kirlo de haroj brulvundis mian vangon.

— Ĉu tiel?

3

Al la programo «Tempo»[17] ni malfruiĝis ĝuste je minuto. Kiam, petole finridante kaj finflustrante, ni malleviĝis en la salonon, Iraklo kaj Tamriko jam sidis antaŭ la televidilo, kaj mi tuj komprenis, ke okazis io terurega. Iraklo turniĝis al la sono de la paŝoj, lia vizaĝo estis tute griza.

— … Je la deka kaj dek sep laŭ Peterburga tempo, — per morta voĉo informis la anoncisto. — Gravitavio «Carido» iris de bazo Tjuratamo, kie grandprinco Aleksandro Petroviĉ troviĝis kun inspekta vojaĝo, al flughaveno Pulkovo. Cirkonstancoj de la katastrofo sendube atestas pri tio, ke okazis atenco…

— Dio! — ne sukcesis reteni ekkrion la princineto.

Mi malvarmiĝis. Mi ĉion ekkonsciis momente — eĉ tion, ke ekzistas nek savo, nek prokrasto por mi kaj Stanjo. Mi rigardis al ŝi — ŝi aŭskultis, etendinte la kolon, kiel antaŭe ĉe la fonto, kaj ŝia frunto estis sufere faldita. Mi prenis el la poŝo la ĉifrilon kun la depeŝo, tuŝis per la fingroj la ĵakojn kaj montris al ŝi la ekraneton. Dum sekundo ŝi nekomprenante legis, poste kun teruro ekrigardis en miajn okulojn.

вернуться

16

Aludo al rusa anekdoto pri ĝirafo, kiun ŝercoj atingas prokraste pro longa kolo.

вернуться

17

Vespera televida novaĵprogramo je 21:00.