— Tio estas nemeritita honoro por mi, — decideme diris mi. — La unua kavaliro de la ordeno estis generalo-admiralo grafo Golovin, unu el la unuaj — caro Petro… — mi permesis al mi iomete rideti. — Ĉiuj miaj antaŭaj, kaj eĉ estontaj meritoj estas apenaŭ kompareblaj kun agoj de Petro la Granda.
— Kiu scias, — ĵetis la imperiestro. — Sed mi atendos subskribi la ordonon ĝis fino de tiu ĉi enketo. — Li afekte prokrastis. — Por ne foratentigi vin per ceremonio de dekoraciado… Kaj nun — Dio estu kun vi, princo. Iru.
3
Estis ĉirkaŭ la tria, kiam mi eniris mian kabineton. Laco jam montris sin, kaj turniĝis la kapo — preskaŭ sendorma gaja antaŭa nokto, Ĝvari kaj Saguramo, Iraklo kaj Stanjo, kindzmaraulo kaj aĥaŝeno; kaj poste, spasmimpete, kvazaŭ iu per kozaka sabro hakis buntan teatran dekoracion, denove MŜS kaj tiu stranga aŭdienco… Kiom da ĉio lokiĝis en unu tagnokto!
Sed mi dankis la sorton, ke tiun aferon ricevis mi.
En ĝi estis io stranga.
Mi boligis iomete da akvo, faris densegan kafon, metinte en la tason pro malbona humoro tutajn kvar kulerojn. Dum la bolanta densa likvaĵo estis malvarmiĝanta ĝis tiu stato, ke eblus trinki, ne bruliĝante, mi malgraŭ ĉio elfumis ankoraŭ unu cigaredon. Trinkaĉante, mi obtuze kontemplis, kiel rampas en aero, serpentumante, diafane-grizaj rubandoj. Mia vestaĵo jam sekiĝis, pro la kafo mi finfine varmiĝis tute.
Vata silento ŝvelis en la kabineto. Eĉ la pluvo ĉesis kaj el la placo, de la fenestro, ne aŭdiĝis eĉ sono.
Stanjo, verŝajne, jam dormas. Se nur ŝi ne suferas, kompatinda, pro sendormeco denove. Tamen, apenaŭ, ja ŝi hodiaŭ tiel laciĝis. Min oni kvazaŭ denove ĵetis en bolaĵon: antaŭ la elturmentitaj, trosekiĝintaj okuloj subite blindige ekflamis pli reale, ol la realo mem: en miela lumo de suda vespero ŝi movas la fingron laŭ la ĉerizaj, iomete ŝvelintaj lipoj: ĉu vi deziras ĉi tien? La telegramo jam kuŝis en la ĉifrilo — sed mi pensis, ke estas tuta nokto antaŭe. Jen ĝi, tiu nokto. Verda tempo sur ekraneto de surtabla elektronika horloĝo egalmezure transflugadis de unu cifero al alia. La tria kaj dek du.
Kaj Liza dormas, certe.
Aŭ mi nenion komprenas, kaj ŝi, jam delonge kompreninte ĉion, solece kuŝas sen dormo kaj pense vidas min tie, en cipresa paradizo, brakumanta ne ŝin?
Mi eĉ timas telefoni matene.
Jen ĝi, mia cipresa paradizo. Ne deteninte min, mi forte batis per la manplatoj la tablon. La sono estis nenature laŭta.
Kaj Paŭlinjo, sendube, dormegas. Se nur ne enrampis sub litkovrilon kun lampo kaj libro, se nur ne malutilas denove al la okuloj, fiulino. Kiomfoje mi kaj Liza kaptis ŝin je tio, klarigis, admonis — ne, ĉio vanas.
Mi subite komprenis, ke mi jam sopiras pri ili. Ĉu mi veturu hejmen tuj? Ĉi tie estas proksime. Eble, ili ĝojos.
Ja tutegale ĝis la mateno labori ne eblas.
Ne eblas. Ne eblas, ke komunisto iĝis murdinto. Mi ne kredas. Ĉi tie estas io stranga.
Prove mi premis per la fingroj butonojn de interna komunikilo. Kaj, tute kontraŭ ĉiaj atendoj, raŭketa voĉo de Kurakin tuj respondis:
— Mi aŭskultas.
— Teodoro Vikentiĉ, kara! Mi neniel atendis trovi vin nun ĉi tie…
— Aleksandro Lvoviĉ! Kiel do ne atendis, ĉu Lamsdorf ne diris al vi? Li ja kategorie malpermesis al mi foriri, jam fine de la tago telefonis kaj diris, ke vi estos tre baldaŭ, kaj ke mi nepre estos necesa al vi. Dormu, diris, se estos tre necese, ĉe la tablo.
— Kaj ĉu vi dormis?
— Ĵus dormetis dum horo, — li tuse purigis la gorĝon.
— Bonege. Venu al mi.
Post minuto mia anstataŭanto jam eniris en la kabineton; la vizaĝo estis vigla, kvazaŭ li ne dormis ĵus, kurbiĝinte en oficeja brakseĝo — kiu diris, ke servuto estas abolita?
La uniformo estis kvazaŭ ĵus el sub gladilo, estis agrable rigardi. Ne tiel, kiel ĉe mi. Kurakin eniris kaj, ne deteninte sin, familiare ekridis.
— Jes, eltiris vin oni, evidente, el klimato multe pli bona, ol la nia.
— Tamen tiel por ĉiuj estas tuj videble, kiel mi hastis. Ni kune enketos la katastrofon de «Carido», mi gratulas vin.
— Do, vi prenis la aferon, Volfoviĉ diris, ke tio estis ankoraŭ ne decidita.
— Jam decidita. Ja eksidu, Teodoro Vikentiĉ, vi laciĝos stari. Des pli en tia tempo. Ĉu vi parolis kun la ŝtatsekureca sekcio de Lodejnoe Pole?
— Plurfoje.
— Ĉu ili finis kolektadon de fragmentoj?
— En momento de la lasta interparolo — tio estis je la dudek unua kaj nul du…
Ĝuste kiam mi kaj Stanjo, intermurmurante, estis malleviĝantaj en la salonon.
— …ne finis. Estas tro multe da malgrandaj fragmentoj, la grundon foje necesas laŭlitere kribri. Kaj tie ankoraŭ estas riveretoj, marĉoj…
— Bone. Tio estas, malbone, certe, sed pli vaste ol pantalono ne eblas paŝi. Morgaŭ matene necesas komunikiĝi kun iu el projektestroj kaj ekscii takte: ĉu ne povus, diablo prenu, la motoro mem doni tian efekton. Nu, almenaŭ unu ŝanco el miliono — eble io subite forbrulis tie, trovarmiĝis, malkontaktiĝis…
— Lamsdorf jam komunikiĝis. Profesoro Efraimson el la katedro de gravitmeĥaniko ĵuris, ke tio estas absolute ekskludenda.
— Sciencistaj kapoj estas saĝaj, Teodoro Vikentiĉ, sed kvadrataj. Ĉi tie necesas praktikulo. Ho! Mi mem komunikiĝos kun la Kramatora gravitmotora, tie oni min devas memori, ni konversacios neoficiale. Plue. Necesas sendi unu aŭ du niajn ekspertojn por skrupula esploro de la fragmentoj. Ili trovu restaĵojn de la mino. Kies mino? Kia? Kiel konstruita? Se ili tiujn restaĵojn tute ne trovos, ili almenaŭ kalkulu, kian karakteron havis la eksplodo, kian forton… Kaj — urĝe! Kaj ĉiujn fragmentojn — al ni, ĉi tien. Kun ili ni umados, mi pensas, ne unu kaj ne du fojojn.
— Komprenite.
— Morgaŭ mi elflugos al Tjuratamo. Tie oni ion interesan jam trovis, mi tiel komprenis Lamsdorf-on, sed ĉio ĉi estas «difektita telefono».
— Kiun vi volus preni?
Mi silentis iom.
— Tute mi stultiĝis en la sudo. Jungas ĉaron antaŭ ĉevalo.[27] Ni skizu rondon de personoj, partoprenontaj en la afero. Kaj krom ili jam estu neniu. Havu ni, ni diru, kvar grupojn. Vi estas mia anstataŭanto, kaj plu estos tiu; mi kaj vi membros neniun grupon. Ĝenerala gvidado, tiel ni diru. Grupo «Az»:[28] ekspertoj, cerba centro. Fakulo pri gravitmeĥaniko, fakulo pri eksplodaj aparatoj kaj… jen kio ankoraŭ. Fakulo pri ŝanĝitaj statoj de psiĥo.
La brovoj de Kurakin iomete tremeris.
— Kio estas tio?
— Verdire, mi mem ne tre bone scias. Serĉu inter kuracistoj-narkologoj, eble… Iu, kiu komprenas pri afekciaj agoj, pri hipnoprogramado, jen! Tio estas eĉ pli bona.
— Komprenite, — kun dubo diris Kurakin.
— Tri homoj. Grupo «Buki»[29] — ni diru, ankaŭ tri homoj. Ilia sorto estu fosi en arkivoj, sliparoj, forblovi, kiam necesos, polvon de pasintaj jaroj. Grupo «Vedi»[30] — ordinaraj detektivoj. Nu, ne ordinaraj, certe, sed pli bonaj. Mi pensas, ke por ni oni aranĝos «liberan vojon», donos ĉiujn, kiujn ni petos. Kvar homoj. Kaj grupo «Dobro»[31] — ni diru, ses homoj. Nia gardo. Kaj sur iliajn ŝultrojn falos, okaze de bezono, perforta interagado kun kontraŭulo.
Mi intence preterlasis la kvaran literon de la alfabeto. En similaj okazoj mi ĉiam agis tiel. La nomo mem rememorigu al niaj batalistoj pri la celo, pri la senco de ilia agado. Ja scias mi — kun pistolo en la manoj, sub kugloj, estas tre facile fali en sensencan malamegon. Estis precedencoj.
— Prilaboru la liston laŭnome, Teodoro Vikentiĉ. Kaj mi rigardos. Ĉu horo al vi sufiĉos?
— Mi provos.
— Provu. Mi estos ĉi tie.
— Permesu foriri.
— Jes, certe. Nun ne estas tempo por formalaĵoj.
27
Rusa proverbo, signifanta malĝustan konsekvencon de agoj.
28
Arkaika rusa nomo de «A», unua litero de la cirila alfabeto.
29
Arkaika rusa nomo de «B», dua litero de la cirila alfabeto.
30
Arkaika rusa nomo de «V», tria litero de la cirila alfabeto.
31
Arkaika rusa nomo de «D», kvina litero de la cirila alfabeto; krome, la vorto en la rusa signifas «bono».