La pordo malfermiĝis post li, kaj denove kvazaŭ oni ŝovis en ĉiun orelon po tuta bulo da vato. La okuloj brulis. Kaj komencis dolori la kapo — io pulsis ĉu en la nuko, ĉu en la verto. Plej verŝajne, en ambaŭ. Malantaŭ la fenestroj ne heliĝis, kvankam jam proksimiĝis la kvara horo. Kiel ofte okazas, anstataŭ blankaj noktoj la naturo donis al ni nigrajn nubojn.
Mi jam tre deziris telefoni al Liza. Kaj al Stanjo. Al ambaŭ. Simple ekscii, kiel ili fartas. Ne, eble, unue al Stanjo. Pri ŝi mi maltrankvilis pli, ŝi povus malvarmumi en la flughaveno.
Kion mi tiam diraĉis al la caro, pri malfacilaĵoj, kiujn suferas matematikistoj dum solvado de taskoj pri pluraj korpoj? Jen vere. Pluraj korpoj.
Ne, je tiu horo telefoni hejmen — ĉu en tiun, ĉu en la alian — estas nepenseble. Kaj mi telefonis al la sekcio de Lodejnoe Pole — ja tie sendube iu ne dormas.
Tie oni vere ne dormis, eĉ pli, estis atendantaj telefonvokon el la ĉefurbo. Kolektado de fragmentoj de la katastrofo estis ĉesigita je la dudek tria kaj kvardek sep. Tion, kion oni ne trovis, jam trovos neniu, eble nur hazarde — pluvas, la grundo malsekiĝis, marĉoj ŝvelis. Ĉio, kion oni sukcesis trovi, kun maksimuma gardemo estas stokita sub tegmento, en la akceptejo de la sekcio kaj sur la ŝtuparo. La Lodejno-Pole-anoj mem eĉ ne penis iel analizi la trovaĵojn, timante ion preterlasi aŭ neintence ŝanĝi. Mi aprobis kaj diris, ke ne pli poste ol tagmezo venos la ekspertoj.
Jes, mi preskaŭ forgesis. Tio estas — tute forgesis: komence pensis, sed poste forgesis en vanto — kaj estas kompreneble, kial. Pri laborkapablo de tiu ĉi versio mi ne kredis. Sed por purigi la konsciencon mi decidis ellabori ĝin ĝis la fino. Kiu scias…
Mi telefonis al la ĉifra fako — tie oni deĵoras tutan tagnokton, ne tiel, kiel hejme.
Tamen, la hejmo havas aliajn avantaĝojn.
— Trubeckoj parolas.
Tie oni jam sciis, kion tio signifas.
— Al Vaŝingtona ataŝeo Karavajĉuk. «Strikte sekrete. Urĝe. Penu, kiel per oficialaj kanaloj, tiel per aliaj atingeblaj al vi rimedoj ekscii, ĉu ne okazis iam, speciale lastatempe, penoj de diversioj aŭ terorismaj agoj en sfero de Nordamerika parto de la projekto «Ares-97». Ĉu ne havas FBI informojn pri preparataj nun aŭ preventitaj antaŭe similspecaj agoj. La motivo ne estas kamuflata: MŜS de Rusio lige kun la katastrofo de gravitavio «Carido» prilaboras version, laŭ kiu iuj fortoj rezistas al realigo de la tuta projekto. Centro». Senprokraste ĉifru kaj sendu.
Ankaŭ tio dume estas finita.
Kial do mi havas tian strangan senton pri la afero? Blinda konvinkiteco pri tio, ke kunbatalanto ne kapablas je krimo — tio estas, certe, liriko; kvankam ankaŭ ĝin ne indas neglekti, sed opinii, ke homo, iam votinta «per ĉiu sia penso kaj ago laŭ fortoj kaj scioj strebi al plia gloro de la homa gento», povas murdi, nurnure freneziĝinte — tio estas tro. Sed estis ankoraŭ io… Kiel diris la caro? «Strangaĵoj estis rimarkitaj en lia konduto antaŭ nelonge de la katastrofo». Jen. Kiaj strangaĵoj? Kial Lamsdorf nenion diris? Ah, stulte, estas bone, ke li nenion diris, necesas flugi kaj esplori memstare. Ankoraŭ kvar horojn necesas atendi. Ekzistas nenio pli malbona, ol atendado. Kaj kio estas la plej ofenda kaj peza: nun mankas okupiĝo, kaj kiam venos la mateno, mi devos disŝiriĝi: kaj Liza, kaj Stanjo, kaj Tjuratamo, kaj Lodejnoe Pole…
La pordo malfermiĝis, kaj enkuris, svingante paperan folieton, ĝoja Kurakin.
— Estas tia fakulo! — kriis li, grandpaŝe irante al la tablo. Li eksidis, ĵetis la kruron sur la kruron, kaj sendis al mi laŭ la tablo la folion kun vicoj de nomoj. — Estas eĉ strange, ke ni ne tuj komprenis. Pro sendormeco, ne alie. Mi komence eĉ ofendiĝis — jen neplenumebla ordono, pensis. Iru nesciate kien. Sed ja kompo[32] ĉion memoras. Voldemaro Kruus, ĉu vi memoras? Li malblokis memoron al amneziuloj, kiuj estis en la afero «Zombioj».
Certe mi memoris. Vere estas strange, ke ni ne rememoris tuj. Ankoraŭ ne eniris laboran reĝimon. Kruus estas brila psiĥologo.
— Estas alia afero, — Kurakin ŝanĝis la tonon, — mi ne komprenas, por kio tio al vi necesas… en tiu ĉi okazo. Jen la listo, rigardu.
— Mi jam rigardas, — respondis mi, legante la nomojn. — Jes, «Az» — bonege… a ha…
Kurakin evidente estis kontenta pri si. Li sukcesis je kvaronhoro antaŭ la tempolimo.
— «Buki» — mi konsentas. Brave, Teodoro Vikentiĉ.
Li floris. De dormema ŝveleco de liaj vangoj, kiun mi rimarkis antaŭ horo, ne restis eĉ spuro.
— «Vedi» — mi konsentas. Bonegaj knaboj. «Dobro»… stop'. Ĉu Tarasov?!
— Kaj kio? — konfuziĝis Kurakin. Mi levis la vizaĝon de la listo. Nur tiaj eraroj al ni ne sufiĉis en la komenco mem. Mi treege ne deziris mallaŭdi tiun, kiun antaŭ minuto mi laŭmerite laŭdis, sed…
— Li ja estas budaisto!
La majoro silentis, svingante okulharojn. Ŝajne, li ankoraŭ ne komprenis.
— Kiu donis al vi rajton, majoro Kurakin, meti homon en situacion, en kiu preskaŭ nepre li devos elekti inter devo al lia kredo kaj devo al la afero kaj kamaradoj? Ĉu vi ne komprenas, kian psiĥan traŭmon tio povas kaŭzi?
Kurakin sub miaj okuloj estis ruĝiĝanta, kiel kuirata kankro.
— Mi eĉ ne parolas pri interesoj de la afero. Tarasov estas bonega detektivo, sen disputoj, sed okaze de pafa kontakto kun ebla kontraŭulo li tute povas fuŝi.
Eĉ la frunto de la kompatindulo ŝvitiĝis. Kaj la okuloj tuj estingiĝis kaj iĝis, kiel de morta fiŝo.
— Mi kulpas, sinjoro kolonelo, — senespere diris li.
— Tiaj bagateloj povas multe kosti. Sed li estas bona kandidato, ni movu lin al «Vedi». Kaj anstataŭ li ni metu, ekzemple, Venĉjon Libkin. Mi lin memoras laŭ Tarbagatajo. Li estas bonega batalanto.
— Li ferias, — mallaŭte diris Kurakin.
Mi levetis mian sekiĝintan tropikan jakon kaj svingis ĝiajn manikojn, kiel flugilojn.
— Verdire ankaŭ mi ferias… Nu, ne gravas. Estu iu alia, rigardu vi mem. Venĉjo ja laciĝis.
Mi residiĝis, apogis la zumantan kapon per ambaŭ pugnoj kaj eklegis plu.
La liston finis Ramilo Raĥĉiev, kaj mi denove ridetis. Aŭ per tio la majoro volis plezurigi min, aŭ la knabo jam hieraŭ, aŭdinte, ke la aferon oni donas al mi, anticipe petis, ke oni direktu lin al mi. Li penis ĉie esti proksima al mi, kaj, sincere dirante, mi mem havis al la juna krimea tataro ion similan al patraj sentoj. Kun la patro de Ramilo, fama oceanologo Fazilo Raĥĉiev, mi konatiĝis antaŭ ok jaroj; la cirkonstancoj de la konatiĝo ne tre helpis al amikeco, iu el ŝipanaro de sciencesplora marŝipo «Vitjazj», uzante tion, ke scienco ne havas limojn kaj la ŝipo vizitas diversajn havenojn, sendis sur ĝi spionajn informojn por, kiel ni rapide sukcesis trovi, Irana speciala servo — kaj, kiam ni kaptis la malamikon ĉe la vosto, li lerte kaj sukcese penis suspektigi nin pri Raĥĉiev, ĉar li estis la sola islamano sur la ŝipo. Sed mi ne trompiĝis, kaj mi kaj Fazilo amikiĝis, kaj mi iĝis dezirata gasto en lia domo, en krimea vilaĝeto Otuzo.
Rave kaj reve ridetante al la paperfolio, mi pendigis la kapon inter la pugnoj. Dum sinsekvaj tri someroj mi kun Liza kaj Paŭlinjo gastis ĉe ili, luis duĉambran someran dometon kun verando je duonversto de la maro, en komfortega Otuza valo, apud Karadago[33] mem. Kiel dolĉe estis veturi al kutima, rapide iĝinta parenca loko — ruliĝi laŭ ŝoseo de Simferopolo tra Karasu-bazar al Feodosio, post Uzun-Sirt turniĝi maldekstren… kaj sur ĉiu vojkruciĝo trabakitaj de la suno krimeaj tataroj rekte el malfermitaj pakaĵujoj de siaj aŭtoj interrompante unu alian proponadas glacie malvarman kumison kaj aromajn mielajn melonojn. La maro estas mirakla, la naturo mirinde belas; sur remboateto ni navigis kun jelpanta pro ekstazo Paŭlinjo al Satana Pordego, en ora tagiĝa aŭreolo ni grimpis sur Karadagon, al rokoj-Reĝoj, por renkonti kviete emergantan el malantaŭ Kiik-Altam sunan diskon, banis nin en Karadagaj golfetoj ĝis langvoro… kaj, kuŝiginte Paŭlinjon dormi, forkuradis kun Liza malantaŭ Mielan rokon, situantan je du paŝoj de la vilaĝo, sed jam en sovaĝa, scita stepo, kaj rekte sub steloj, odorantaj je seka absinto, junece amoris nin. Kaj matene Paŭlino-dikulino, arogantulino — tiutempe ŝi vere estis, mole dirante, diketa, kvankam nun ŝi longiĝis, kiel vimeno — ŝteliris al la mastra domo por subrigardi, kiel la fama oceanologo, sterninte sub la genuojn tapiŝeton kaj turniĝinte per la vizaĝo al sud-oriento, ĉirkaŭglatigante la mallarĝan barbon, ion sensone parolas kaj de tempo al tempo klinas sin; kaj, reveninte, ŝi montris terurajn okulojn kaj per tondrelaŭta flustro rakontis: «Kaj poste li faras, ĉu vi scias kiel? Li faras jen kiel! Kaj poste jen tiel per la frunto — bum! Tute ne kiel ni! Kaj per la lipoj ĉiam bu-bu-bu! bu-bu-bu! Tiel bele! Paĉjo, se mi jam estas baptita, ĉu mi rajtas iĝi islamanino?» — «Panjon demandu». — «Panjo?» — «Ne rajtas» — «Oj, kiel domaĝe! Nu kial ne eblas samtempe kaj tio, kaj tio, kaj tio?!» Kaj vespere ni dum horoj sidadis ĉe longa tablo de la mastra domo, sub vinberaj arkaĵoj — «iomete manĝis»; Roza Raĥĉieva rakontis pri sekretoj de tatara kuirarto, Liza — pri tiuj de la rusa kaj balta; Fazilo rakontadis pri maroj, mi — pri spionoj, kaj finanta lernejon, rapida kaj forta, kiel pantero, Ramilo aŭskultis, pensis, kaj elektis min heroo. Kiel do li estis feliĉa, kiam, fininte la superan militan lernejon, li trafis al Peterburgo, apud min.