LA LUNA EBRIO
Jen – ĝi brilas, mia luno,
Virgomaska amlucerno,
Nuda mamo el latuno,
Iritilo de l' eterno …
Jen –ĝi trenas, pala torĉo,
Tra l' cipresoj ombran langon –
Kaj la tero sub la sorĉo
Paroksisme verŝas sangon.
Jen – ĝi paŝas, noktulino
Plej alloga, rafinita –
La komenco kaj kulmino
De l' pasio senevita.
Jen – ĝi tiklas kaj sufokas,
Estingante ĉiun honton,
Jen – gi vokas, laŭte vokas:
Serĉu, kaptu kunĝuonton!
Kaj subiĝas la animoj,
Kaj triumfe batas koroj,
Estas for la tagaj limoj,
Kaj ne gardas la honoroj …
Vivajn koroj ligas pare
La magia lumsonato
Por oferi suraltare
Al Eroso kaj Hekato.
Per la flamaj rozkoloroj
Juna virgo amburĝonas,
Kaj anstataŭ la paroloj
Longaj, longaj kisoj sonas …
Ah, – dronante en inspiro
De la tenta nokta disko,
Estas ĝoje – esti viro
Kaj facile – odalisko …