VINTRA FABELO
Sur la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo,
Kun tintila sonorad'
Ni veturas aventuras, la ĉevaloj fluge kuras
Sub la stela miriad'.
En sereno de l’ ebeno malaperas la fadeno
De la glata vintra voj' …
Mia Nita am' subita, de la frost' ebriigita
Alpremiĝas en la ĝoj'.
En fabelo kaj sen celo rotacias karuselo
De la sentoj en la kor',
Hej, rapide kaj senbride flugi ien, flugi fide
Kun favoro de Amor'!
Hej, ĉevaloj, hufaj ŝtaloj, kiel rido de cimbaloj
Por dancanta ciganin',
Uraganu, akompanu, dolĉe tiklu, ĝutiranu
Per freneza takto nin!
Brila neĝo – vintra reĝo – ĉion tenasen sieĝo,
Gaje ĉirpas en la knar',
La survoja vento ĝoja en malklara gam' hoboja
Vokas, logas al kampar'.
Unu suno – unu juno … la unua febra kuno
Kaj magia stelpoem' …
Mia Nita, am' subita, de la frosto rozkisita
Ĉion kronas per alprem'!