Изменить стиль страницы

SERENADO

En la nokto de la floroj kaj mallum'

Venu, venu al unua amindum',

Donu vangojn al la kis' de l’ Orient' –

Mentodora kaj karese-dolĉa vent'!

De la kampo, de la lago kaj ĝarden',

De la blanka aromejo el jasmen'

Blovas spiro, kiel ondoj de nektar',

Kiel rita incensaĵo ĉe l’ altar'.

Tra la nokto de stelaro kaj novlun'

Sonas horo, kiun koro benas nun –

Kaj jam trilas kiel fluto tra la val'

Muzikisto de la amo – najtingal'.

Jam vibretas ĉiu herbo kaj arbust'

En la plendo monotona de lokust',

Kaj la amo – bakhanino kun amfor' –

Nevideble teksas retojn por la kor'.

Venu fide – sub la kaŝa nokta tog'

Ni nin donos al senvorta dialog',

Kaj atentos en adoro kaj admir',

Kion flustras niaj koroj tra l’ ekspir'.

Kion diros via mano en la trem',

Agordante min al kiso kaj poem' …

En la nokto de la floroj kaj mallum'

Ne hezitu pri l’ unua amindum'!