Изменить стиль страницы

DUELO

… Nek vorton plu! Sed vire prenu spadon –

Kaj juĝu nin hazarda, blinda sort'!

Ne vane mi ellernis la skermadon,

Kaj volus mi nun ridi pri la mort'!

La koron mi ne havas plu virinan,

En krustojn ĝi sin kaŝis de l’ kompat',

Mi sentas nur venĝemon kaj senfinan

Deziron: vin trapiki, malamat'!

Ne miru do kaj ne aspektu stulta!

Al batalpoz'! Eĉ kontraŭ la edzin'!

Ŝi rajtas ja pro via krim' adulta

Batali, por en sango venĝi sin.

* * *

Kaj kruce tuj premiĝis fleksaj spadoj,

Per fulma bril' ekludis glata ŝtal',

Kun ĉiu mov' varmiĝis la spiradoj,

Por morta bat' sin klinis la batal' …

Venuso mem ne povus ŝin superi

En la graci', elekto de la poz'.

Kaj tra la hont' komencis li fieri

Pri tiu miks' el tigro kaj mimoz'.

Sed kiam ŝi rimarkis strion ruĝan

Sur lia kol' – ŝi spadon ĵetis for,

Kaj kun ekĝem' la baton sangojuĝan

Malbenis tuj en la tremanta kor'.

Ne pro la vund' malgrava. Pikis larmoj.

Pro kiuj ŝi rekonis sin virin'.

De mola kor', ne taŭga por la armoj,

Kun stranga em': pardonc kisi lin.