STURNO
Por chiu hom' ekzistas la talent'.
Sed ofte volas homo kun pretend'
Aferon iun fari nur,
Al kiu mankas ech kapablo.
Ne spitu vi al legho de natur':
Laboros vi sukcese, kun agrablo,
Nur agu sen pretend', lau via propra fort'.
Jen iu Sturn' imitis en akord'
Al kanto de kardel' tre bone, kun fidelo,
Ja kvazau mem li estus la kardelo.
Per sia gaja voch' li kantis en arbar'
Kaj chiu laudis lin pro tiu kanta far'.
Sed ne limigis sin la Sturno en talento, —
La fam' pri najtingal' atingis jam al li,
Turmentas Sturnon nun envia sento.
Li pensas:,Kantos mi
En bela melodi',
Lau najtingala sono."
Kaj fakte pro envi'
Li kantas en arbar' lau nova kant-fasono.
Jen pepas li, jen estas rauka kri',
Jen blekas kiel hund' maisata,
Jen en subit'
Miauas kvazau kato.
Disflugis birdoj for pro tiu kant-ekscit'.
Amiko mia Sturn', plibonas lau merit'
Kardela simpla kant' en tono delikata,
Ol kant' de najtingal' en bleka fush-imit'.