Изменить стиль страницы

LUPO KAJ SHAFIDO

Malpravas senfortul' konstante en la mond':
La historio ja ekzemplojn multajn donas,
Sed historion mi ne verkas, nek komponas,
Kaj jen pri la afer' de fablo vers-rakont'.
Shafid' en varma tag' al rivereto venis,
Sed en la sama lok' malsata Lup' sin trenis.
Manghajhon serchis li kun sanga avidec'.
Veninte al viktim' indignon li mienis,
Kun la aspekt' de just' kaj legha dec';
"Chu rajtas vi, fripon', per la muzel' malpura
Trinkajhon mian leki en river'
Kun senmoder'
Kaj malpurigi ghin per ago aventura?
Pro tia malhonesta rab' Vi restos sen la kap'."
"Se Granda Lupa mosht' permesos,
Mi diros en humil', ke trinkas mi kun paco
De lia moshta lok' je granda interspaco,
Kaj vane li insultas kaj ekscesas:
Ne povas kauzi mi malbonon nun por li."
"Do primensogas mi!
Kanajlo, sentaugul'! jen kia acha faro!
Memoras mi, ke en pasinta jaro
Arogis vi tutsame sen ghentil':
Mi ne forgesos tion kun facil'!"
"Pardonu, tamen mi ech tiam ne ekzistis."
"Do estis via frat', al vi similas li."
"Ne havas fratojn mi." — "El via famili'
Ja estis iu ajn", indigne li insistis:
"Ja tuta via gent', pashtistoj kaj hundar'
En la koler' al mi sendube tre similas
Kaj ofte lau eblec' malice malutilas.
Al vi nun estas vengh' por tuta acha far."
"Chu kulpas tion mi? " — "Silentu!»
Lupo diras:
"Min tedis la diskut', lacighis jam orel'.
Plenkulpa estas vi, char manghi mi deziras."
Kaj Shafon trenis for la Lupo en kruel'.