Изменить стиль страницы

PORKO SUB KVERKO

La Porko sub la Kverk-kolos'
Per glanoj en abund' regalon bonan havis,
Kaj poste sub la kverk' ekdormis por ripoz'.
Post dormo kaj vekigh' la Porko tute bravis
Kaj grundon che radik' per la muzelo kavis.
"Por arb' ghi estas malutil'",
La korvo diras lau konsil':
"Se nudos la radik', sekigho sekvos plena".
"Sekighu ghi", ekgruntas Pork' sur ter';
"Por mi la kverka sort' ne estas ja chagrena.
Chu vivos kverk' au ne, ne gravas la afer',
Al mia bona stat' ne povas ghi utili.
Ekzistu glanoj nur, grasighas mi per ili".
Al Pork' respondas Kverk': "Sendanka estas vi!
Se povos vi muzelon supren teni,
Kapablus vi kompreni,
Ke kreskas chiu glan' sur mi".
Per sia blind' similas sensciulo:
Por li scienco estas nulo,
Ignoras li pri studo kaj esplor'
Sed manghas fruktojn de scienc-labor'!