Изменить стиль страницы

LEONO DUM CHASO

La Lupo, Hundo, Vulpo kaj Leon'
En najbareco foje estis
Kaj ili por la viv-bezon'
Kontrakton manifestis:
Chasadon fari per komun-batal',
Dividi chion lau egal'.
La Vulp' unua faris servon:
Per artifik' ghi kaptis cervon
Kaj vokas nun amikojn al kunven'
Por la divido de felicha pren'.
Kaptajho estas certe bona!
Alvenis chiuj. La Leon' impona
Ungegojn montras kun koler-mien'
Kaj pri divido laute diras:
"Ni estas kvar, amikoj, por festen'»
Kaj cervon li en kvar porciojn shiras:
"Nun estas distribu'! Rigardu kun atent':
Jen mia parto lau konsent'
De la kontrakt-propono.
Kaj tiu part' por mi, char estas mi Leono.
Kaj tiu part' por mi pro mia eminent'.
Kaj kiu lastan parton pro hazardo tushos,
Sen vivo sur 1a kampo kushos."