Изменить стиль страницы

DANCO DE FISHOJ

Pro plendoj multaj de popol'
Pri maljusteco kaj arbitra vol'
De richaj homoj — la Leono
Ekiris por esplor' de tuta regiono.
Samtempe la Kampul' che varma flam'
Intencis fishojn friti sur la pato.
La fishoj tremis pro varmego jam
En la atend' de morto sen kompato.
Jen al Kampulo kun minaca ton'
"Vi kion faras?" diras la Leon'.
"Potenca regh'!" respondis la fripon':
"Mi estas estro de popol' rivera
Kaj tiuj — delegitoj apud mi,
Por la salut' alvenis chiuj ni,
Al via Moshto plej supera".
"Nu, kiel fartas ili en river'?"
"Regnestro granda! Regas nur prosper'
Kaj chiutage lautas nia pregho
Pri via longa viv', potenca regho."
(Kaj fishoj sur la pat' baraktis en sufer').
"Sed diru vi, por kia cel'
La vostojn ili svingas tiel treme?
"Ho, sagha regh'! Pro ghojo kaj fidel'
Jen ili dancas tre dankeme."
La bruston de Kampul' eklekis la Leon',
La fishojn en dancad' rigardis kun impon',
Kaj plu ekiris li tra sia region'.