Изменить стиль страницы

POPOL-KUNVENO

Ekzistu ajna ordo kaj tendenc',
Sed homoj sen la konscienc'
Eltrovos chiam manieron
Por utiligi la aferon.
Lup' petis al Leon' shafestro nomi lin.
Pro la klopodoj de Vulpino
Lin rekomendis Leonino.
Sed char al lupoj estas malinklin',
Por ne farighu klachoj lau kutim'
Ordonis tiam suveren'
Alvoki bestojn al popol-kunven'
Kaj pridiskuti dum kunsido,
Chu decas nun al Lupo la konfido.
Jen chiuj bestoj venis lau ordon'
Kaj en kunven' parolis' kun rezon',
Sed kontrau Lup' nek unu vort' rigida.
Do tiel trafis Lup' al shafa kort'.
Sed kial en kunven' la shafoj ne protestis?
Ja ili certe tie estis!
Ne! Shafoj pro hazard' kunvenon ne cheestis,
Kaj ghuste por afer' necesis shafa vort'.