Изменить стиль страницы

MENSOGULO

De malproksima lando post' reven'
Nobelo iu, dum promen'
Kun la amiko en la kampo vasta,
Rakontis pri vojagh' en ton' bombasta
Kaj multe li mensogis dum rakont'.
"Ne vidos mi, sendube, en estont'
Similajn ajhojn de vojagho lasta.
Vetero via estas sen preciz':
Jen tre malvarmas, jen varmeg' kruelas,
Jen mankas sun', jen ghi tro brile helas.
Sed tie estas vera paradiz'!
Ilia viv' ghis nun al mi impresas!
Nek palto, nek kandel'! Ja ili ne necesas.
Forestas tie nokto kaj malklar',
Kaj regas maja tag' dum tuta jar'.
Kaj en laboro oni ne fervoras,
Sed se vi vidus, kio kreskas, floras!
En Romo la kukumo estas glora
Ho, mia Dio plen-favora!
Chu kredas vi tutplene al rakonto?
Ghi estas granda kiel monto!"
"Mirindas certe! " diris la amiko:
"Mirakloj estas chie sur la ter',
Sed ni ignoras ilin en praktiko.
Jen havu vi ekzemplon de mister':
En nia lando estas ghi uniko
Asertas mi precize, kun sincer'.
Jen vidu ponton larghan sur river',
Ni iras tien. Simpla lau ekster',
Sed tre mirinda, oni devas diri.
Nek unu mensogul' kapabhs ghin trairi;
En mezo de la pont'
Trafalas li kun hont'.
Sed homo, kiu veron shatas,
Sur tiu ponto iras kaj bonstatas."
"Chu la trafal' minacas per dangher'?"
"Profundas la river'.
Jen kia mirindajh'. Kaj tion mi konstatas.
Do kvankam grandas la kukum' en Rom', —
Al monto, diris vi, similas la legom'…"
"Ne, ghi ne estas mont', ghi larghas kiel dom'."
"Miraklo granda!
Sed samas ponto nialanda,
Al kiu iras ni. Vi kredu sen demando,
Por mensogul' fatale ghi funkcias.
En la printemp', dum iu hor',
Trafalis de la pont' (la tuta urbo scias)
Du jhurnalistoj kaj tajlor'.
Sendube, la kukum' kun dom-aspekto
Miraklo estas lau grandec-efekto."
"Ne estas ghi miraklo por respekto,
Kaj en konkludo vi malpravas:
Domegojn Romo ja ne havas
Kaj tie nur domachoj ordinaras,
En kiuj homoj du apenau staras
Au sidas en mizer'."
"Ghi estu tiel, tamen mi konfesas,
Ke la kukum' mirindas sur la ter'
Se homoj du okupi ghin sukcesas.
Sed kiel lerta estas nia pont'!
Apenau mensogul' surpashas ghin sen hont'
Trafalas li senpere.
Kaj kvankam la kukum' mirigas nin…"
«Atentu!» Mensogul' avertis lin:
"Anstatau tiu pont', transvadu ni prefere."