Изменить стиль страницы

KAFTANO DE TRISHKO

Al Trishko sur kubut' truighis la kaftano.
Sen longa meditad', per sia propra mano,
Li tranchis de manik' peceton for
Kaj flikis truojn kun fervor',
Kaftan' — en bona stat', nur la manikoj achas.
"Ne gravas! Mi al tio krachas,"
Sed tamen oni mokas lin.
Do Trishko diras: "Per kombin'
Riparos mi difekton tute,
Kaj longo de manik' normalos absolute."
Ho, Trishko lertas en afer'!
Li tranchas baskojn de la vesto,
Manikoj jam longighis en prosper',
Sed la kaftano mem mallongas en mizer'
Ja kvazau kamizol' modesta.
Jen estas por ekzemplo la okaz':
Sinjoro en financa embaras'
Por malimpliko tre agadas.
Rezulto: en kaftan' de Trishko li paradas.