Изменить стиль страницы

KATO KAJ EZOKO

Ghi estos malfelich', se bakos la botisto
Kaj botojn faros la bakisto.
Atendas ilin ambau malsukces'.
Mi diras rekte, lau konfes':
En la meti' malklera amatoro
Obstinas ofte sen rezon', —
Rezulte por afer' okazas nur la ploro,
Kaj pro obstino sen bezon'
Famighas malklerul' al moko plene,
Char spertajn homojn por ekkon'
Li ne konsultas laukonvene.
Jen venis la ideo al Ezok'
Praktiki Kat-metion dum la nokt'.
Chu logis lin diablo per envio
Au tedis jam fishmangha tradicio,
Ekpetis li al Kat' kun tre insista lert'
Lin preni kune al chasado
Por kapti musojn al desert'.
"Chu konas vi aferon, kamarado!"
Demandis lin la Kato kun avert':
"Al mus-kaptad' vi tute ne kutimas,
Ne vane oni bel-esprimas,
Ke la afero majstron timas."
"Ne diru, amikul'! Chu estas ghi afero?
Kaptadis mi ech perchojn en rivero!"
"Do iru ni, kaj helpu nin la sorto!"
Post plena plezurigh' satmanghis Kat'
Kaj iras li al sia kamarad'.
Sed al Ezoko voston manghis rat',
Kun malfermita bush' li kushas preskau morta.
Vidante, ke Ezok' ne taugas al kaptad',
La Kato-amikul' fortrenis lin al lag'.
Kaj nun, Ezok', anstatau ghuo
Por vi instruo!
Estonte vi prudentu
Kaj musojn ne atentu.