Изменить стиль страницы

La Segĉevalo estis preskaŭ egale kurioza kiel sia rajdanto.

Ĝi estis krude farita, komence, por ke oni segu ŝtipojn sur ĝin, tiel ke ĝia korpo estis nelonga ŝtipo, kaj ĝiaj kruroj estis dikaj branĉoj fiksitaj en kvar truojn faritajn en la korpo.

La voston formis malgranda branĉo kiun oni postlasis sur la ŝtipo, kaj la kapo estis tubera bulo ĉe unu fino de la korpo.

Du tuberoj formis la okulojn, kaj la buŝo estis tranĉo hakita en la ŝtipon. Kiam la Segĉevalo unue viviĝis ĝi tute ne havis orelojn, do ne povis aŭdi;sed la knabo kiu tiam posedis lin ĉizis du orelojn el arboŝelo kaj fiksis ilin en la kapon, kaj post tio la Segĉevalo aŭdis tre klare.

Tiu kurioza ligna ĉevalo estis multe amata de Princino Ozma, kiu kovrigis la malsuprojn de ĝiaj kruroj per oraj plaketoj, tiel ke la ligno ne triviĝos. Ĝia selo estis el orŝtofo riĉe inkrustita per valoraj gemoj. Ĝi neniam havis rimenojn.

Kiam la Birdotimigilo ekvidis la grupon de veturantoj, li haltigis sian lignan rajdbeston kaj degrimpis, salutante la Vilulon per ridetanta kapskuo. Poste li turnis sin por gapi la Miksĉifonan Knabinon mirante, dum siavice ŝi gapis lin.

“Viĉjo,”li flustris, flanken tirante la Vilulon, “frapĝustigu mian formon, amiko!”

Dum lia amiko batis kaj frapis la korpon de la Birdotimigilo, por reglatigi la bulojn, Ĉifoneroj sin turnis al Oĵo kaj flustris:“Rulpremu min, mi petas;mi multe sagiĝis pro tiom da marŝado kaj viroj amas vidi dignan figuron.”

Ŝi faligis sin sur la teron kaj la knabo rulis ŝin tien kaj tien kvazaŭ rulpremilon, ĝis la katuno plenigis ĉiujn spacojn en ŝia miksĉifona kovraĵo kaj la korpo plene longiĝis.

Ĉifoneroj kaj la Birdotimigilo ambaŭ finis sian tualeton samtempe, kaj denove ili frontis unu la alian.

“Permesu min, Fraŭlino Miksĉifonaĵo,”diris la Vilulo, “konigi al vi mian amikon, la Reĝan Moŝtan Birdotimigilon de Oz. Birdotimigilo, ĉi tiu estas Fraŭlino Ĉifoneroj Flikaĵoj; Ĉifoneroj, ĉi tiu estas la Birdotimigilo. Birdotimigilo — Ĉifoneroj;Ĉifoneroj —Birdotimigilo.”

Ambaŭ riverencis tre digne.

“Pardonu mian malĝentilan gapadon,”diris la Birdotimigilo, “sed vi estas la plej bela ulo kiun iam miaj okuloj vidis.”

“Tio estas granda komplimento farita de persono kiu mem estas tiom bela,”murmuris Ĉifoneroj, mallevante siajn ŝelkobutonajn okulojn. “Sed diru al mi, honorinda sinjoro, ĉu vi ne estas iomete bula?”

“Kompreneble vi pravas;estas pro mia pajlo, sciu. Ĝi kelkfoje buliĝas, malgraŭ ĉiu peno mia glatigi ĝin. Ĉu via pajlo neniam buliĝas?”

“Ho, mi estas plenigita per katuno,”diris Ĉifoneroj. “Ĝi neniam buliĝas, sed ĝi emas tro pezi kaj sagigi min.”

“Sed katuno estas altagrada plenigaĵo. Mi povas diri ke ĝi estas eĉ pli moda, eĉ aristokrata, ol pajlo,”diris la Birdotimigilo ĝentile. “Tamen, estas tute konvene ke ulo tiel eksterordinare bela havas la plej bonan plenigaĵon haveblan.

Mi —a —a —mi multe ĝojas renkonti vin, Fraŭlino Ĉifoneroj!

Reinterkonigu nin, Vilulo.”

“Unufoje estas su fiĉe,”respondis la Vilulo, ridante pro la entuziasmo de sia amiko.

“Do diru al mi kie vi trovis ŝin, kaj —Ho, kia kurioza kato!El kio vi konsistas —ĉu gelateno?”

“Pura vitro,”respondis la kato, fiera ĉar ŝi allogis la atenton de la Birdotimigilo. “Mi estas multe pli bela ol la Miksĉifona Knabino. Mi estas travidebla, kaj Ĉifoneroj ne estas;mi havas palruĝan cerbon —oni povas vidi ĝin funkcii; kaj mi havas rubian koron, zorge poluritan, kaj Ĉifoneroj tute ne havas koron.”

“Nek mi,”diris la Birdotimigilo, premante la manon de Ĉifoneroj, kvazaŭ por gratuli ŝin pro tio. “Mi havas amikon, la Stanan Lignohakiston, kiu havas koron, sed mi trovas ke mi su fiĉe bone sukcesas sen ĝi. Kaj tial —Nu, nu!jen ankaŭ malgranda Manĝtula knabo. Premu mian manon, kara infano. Kiel vi fartas?”

Oĵo metis sian manon en la loze plenigitan ganton kiu estis mano de la Birdotimigilo, kaj la Birdotimigilo premis ĝin tiel elkore ke la pajlo en lia ganto kraksonis.

Intertempe la Vuzo proksimiĝis al la Segĉevalo kaj komencis flari ĝin. La Segĉevalo malŝatis tiun familiarecon kaj per subita bato frapegis la kapon de la Vuzo per unu orkovrita piedo.

“Akceptu tion, monstro!”ĝi kriis kolere.

La Vuzo eĉ ne palpebrumis.

“Certe,”li diris;“mi akceptos ĉion necesan. Sed ne kolerigu min, ligna besto, alie miaj okuloj fajre ardos kaj plene bruligos vin.”

La Segĉevalo rulis siajn tuberokulojn fie kaj denove batis, sed la Vuzo fortrotis kaj diris al la Birdotimigilo:

“Kian dolĉan temperamenton tiu besto havas!Mi konsilas ke vi dishaku ĝin kaj faru el ĝi brullignon kaj uzu min kiel rajdbeston. Mia dorso estas plata kaj vi ne povus defali.”

“Mi kredas ke kaŭzas la problemon la manko de formala konatiĝo inter vi,”diris la Birdotimigilo, rigardante tre miroplene la Vuzon, ĉar antaŭ tiam li neniam vidis tiel kuriozan beston. “La Segĉevalo estas la plejamata rajdbesto de Princino Ozma, la Reganto de la Lando Oz, kaj li loĝas en stalo ornamita per perloj kaj smeraldoj, malantaŭ la reĝa palaco. Li estas rapida kiel la vento, neniam laca, kaj estas afabla al siaj amikoj. Ĉiuj homoj de Oz alte respektas la Segĉevalon, kaj kiam mi vizitas Ozman ŝi kelkfoje permesas ke mi rajdu lin —kiel hodiaŭ. Nun vi scias kia grava persono estas la Segĉevalo, kaj se iu —eble vi mem —diros al mi vian nomon, vian rangon kaj staton, kaj vian historion, multe plezurigos min ripeti ilin al la Segĉevalo. Tio estigos reciprokan respekton kaj amikecon.”

La Vuzon iomete hontigis tiu parolo kaj ne sciis respondi.

Sed Oĵo diris:

“Ĉi tiu kvadrata besto nomiĝas la Vuzo, kaj li ne multe gravas krom ke tri haroj kreskas sur la pinto de lia vosto.”

La Birdotimigilo rigardis kaj vidis ke tio estas vera.

“Sed,”diris li, senkomprene, “kial tiuj tri haroj gravas?

La Vilulo havas milojn da haroj, sed neniu iam akuzis lin pri graveco.”

Do Oĵo rakontis la malfeliĉan historion de la transformiĝo de Onĉjo Nonĉjo en marmoran statuon, kaj ke li entreprenis trovi la objektojn deziratajn de la Kurbiĝinta Magiisto, por fari sorĉon kiu revivigos lian onklon. Unu el la necesaĵoj estas tri haroj el vosto de Vuzo, sed ĉar ili ne povis eltiri la harojn ili devis kunvenigi la Vuzon.

La Birdotimigilo serioziĝis dum li aŭskultis kaj li plurfoje kapneis, kvazaŭ malaprobe.

“Ni devos konsulti Ozman pri tiu afero,”li diris. “Tiu Kurbiĝinta Magiisto malobeas la Leĝon per sia senpermesa uzado de magio, kaj mi ne estas certa ke Ozma permesos ke li revivigu vian onklon.”

“Jam mi avertis la knabon pri tio,”deklaris la Vilulo.

Je tio Oĵo komencis plori. “Mi volas mian Onĉjon Nonĉjon!”li kriis. “Mi scias kiel revivigi lin, kaj mi faros tion —ĉu aŭ ne permesos Ozma!Kial rajtas tiu knabina

Reganto devigi mian Onĉjon Nonĉjon resti statuo por ĉiam?”

“Ne ĝenu vin pri tio ĝuste nun,”konsilis la Birdotimigilo.

“Pluiru al la Smeralda Urbo, kaj kiam vi atingos ĝin petu la Vilulon gvidi vin al Doroteo. Rakontu al ŝi la historion kaj mi estas certa ke ŝi helpos vin. Doroteo estas la plej bona amiko de Ozma, kaj se vi povos konvinki ŝin via onklo plej certe povos reviviĝi.”Post tio li turnis sin al la Vuzo kaj diris:“Mi timas ke vi ne estas su fiĉe grava por ke mi konatigu vin al la Segĉevalo.”

“Mi estas pli bona besto ol li,”respondis la Vuzo, indigne.

“Miaj okuloj povas ardi per fajro, kaj liaj ne povas.”

“Ĉu tio estas vera?”demandis la Birdotimigilo, turnante sin al la Manĝtula knabo.

“Jes,”diris Oĵo, kaj li rakontis pri kiel la Vuzo flamigis la barilon.

“Ĉu vi estas ankaŭ alimaniere lerta?”demandis la Birdotimigilo.

“Mi havas plej teruran muĝon —tio estas kelkfoje,”diris la Vuzo dum Ĉifoneroj gaje ridis kaj la Vilulo ridetis. Sed la rido de la Miksĉifona Knabino tute forgesigis la Birdotimigilon pri la Vuzo. Li diris al ŝi:

“Kia admirinda junulino vi estas, kaj kia gaje plaĉa kunestanto!Ni nepre pli bone interkonatiĝu, ĉar neniam ĝis nun mi renkontis knabinon tiom grandiozkoloron aŭ kun tiel natura, sentrompa mieno.”