Nek Ŝancel-Insektan Profesoron multe grandigitan, Impreson faras vere li fiere eruditan.
Ho Joĉjo Kukurbkapo estas kara kamarado, Sur Gumpo li famiĝis dum la aerrajdado.
La Segĉeval’’stas bela best’, el ligno li fariĝis; Li faras lertajn agojn kvaz’el karno li estiĝis.
La Leonon Malkuraĝan ja ĉiu homo konas, Li tremas time dum li muĝas se danĝero fonas, Sed brave agas li samkiel ĉiu ajn leono
Ĉar scias li ke malkuraĝ’ne estas por la bono.
Tiktoko, nu —tre stranga li, mekanisma viro — Risorte li parolas, marŝas laŭ mekanisma iro.
Malsatan Tigron havas ni, li bebojn volas manĝi, Tamen ni alian manĝon hastas tuj aranĝi.
Nu, estus malfacile nomi ĉiun ulon strangan; Pro tio pozicion havas Oz unuarangan.
Sed ne forgesu mi atenti pri Kokino Flava; Kaj Naŭ Porketoj loĝas en palaco ora grava.
Tra l’mondo serĉu, trovos vi neniun fremdan landon
En kiu tiom da stranguloj formis sian bandon.
Kaj nun en nia aro rara estas Vitra Kato, Kun Vuzo, Miksĉifon-Knabin’, je l’hodiaŭa dato.”
Al Oĵo tiom plaĉis tiu kanto ke li aplaŭdis la kantinton per kunfrapado de la manoj, kaj Ĉifoneroj imitis lin kunfrapante siajn vatitajn fingrojn, kvankam ili faris nenian bruon. La kato frapis sur la plankon per siaj vitraj piedoj — malforte, por ne rompi ilin —kaj la Vuzo, kiu dume dormis, vekiĝis por demandi pro kio oni bruas.
“Mi malofte kantas publike, timante ke oni eble volos ke mi establu operotrupon,”komentis la Vilulo, al kiu plaĉis la scio ke oni ŝatas lian kontribuon. “Voĉo, ĝuste nun, estas iomete trejnomanka;rustiĝinta, eble.”
“Diru al mi,”diris la Miksĉifona Knabino fervore, “ĉu tiuj stranguloj kiujn vi menciis vere ĉiuj loĝas en la Lando Oz?”
“Ĉiuj. Mi eĉ forgesis unu: la Palruĝan Katidon de Doroteo.”
“Nekredeble!”kriis Fuŝulo, eksidante kaj aspektante interesita. “Palruĝa Katido?Absurde!Ĉu el vitro?”
“Ne;nur ordinara katido.”
“Do ĝi ne povas multe valori. Mi havas palruĝan cerbon, kaj oni povas vidi ĝin funkcii.”
“La katido de Doroteo estas tute palruĝa —ne nur la cerbo —escepte de la bluaj okuloj. Nomita Heŭreka. Multe amata en la reĝa palaco,”diris la Vilulo, oscedante.
La Vitra Kato ŝajnis ĉagrenita.
“Ĉu vi opinias ke palruĝa katido —ordinara vianda kato — estas egale bela kiel mi?”ŝi demandis.
“Ne povas diri. Gustoj varias, sciu,”respondis la Vilulo, denove oscedante. “Sed jen sugesto kiu eble helpos vin: amikiĝu solide kun Heŭreka kaj vi bone sukcesos en la palaco.”
“Mi jam estas solida nun;solidvitra.”
“Vi ne komprenas,”respondis la Vilulo, dormeme.
“Ĉiukaze, amikiĝu kun la Palruĝa Katido kaj vi estos bonsukcesa. Se la Palruĝa Katido malrespektos vin, oni rompos kun vi.”
“Ĉu iu en la reĝa palaco rompus Vitran Katon?”
“Eblas. Ne povas scii. Konsilas ke vi milde ronronu kaj aspektu humila —se vi povas. Kaj nun mi enlitiĝos.”
Fuŝulo konsideris la konsilon de la Vilulo tiel atente ke ŝia palruĝa cerbo okupadis sin longe post la endormiĝo de la ceteraj grupanoj.
Ĉapitro 12. La giganta histriko
La sekvan matenon ili ekveturis frue je la sunleviĝo por sekvi la vojon de flavaj brikoj cele la Smeraldan Urbon. La malgranda Manĝtula knabo komencis laciĝi pro la longa marŝado, kaj lian menson okupis multaj aferoj aparte de la eventoj de la veturo. En la mirinda Smeralda Urbo, kiun li baldaŭ atingos, estis tiom da strangaj kaj kuriozaj personoj ke li duone timis renkonti ilin kaj demandis al si ĉu ili montriĝos amikemaj kaj afablaj. Super ĉio, li ne povis peli el sia menso la gravan taskon por kiu li venis, kaj li firme intencis dediĉi ĉiun energion al trovo de la objektoj necesaj por prepari la magian recepton. Li kredis ke antaŭ ol kara Onĉjo Nonĉjo reviviĝos li ne povos senti ĝojon pro io ajn, kaj ofte li volegis ke Onĉjo ankoraŭ estu kun li, por vidi la multajn mirindaĵojn kiujn Oĵo nun vidas. Sed ve Onĉjo Nonĉjo nun estas marmora statuo en la domo de la Kurbiĝinta Magiisto kaj Oĵo nepre ne ŝanceliĝu dum sia strebo savi lin.
La lando tra kiu ili pasis estis ankoraŭ roka kaj dezerta, kun tie kaj tie arbusto aŭ arbo por rompi la mornan pejzaĝon. Oĵo rimarkis unu arbon, precipe, ĉar ĝi havis tiom longajn silkajn foliojn kaj estis tiel belforma. Dum li proksimiĝis al ĝi li studis la arbon intense, demandante al si ĉu fruktoj kreskas sur ĝi aŭ ĉu ĝi naskas belajn florojn.
Subite li konsciis ke li jam rigardas tiun arbon de longe — almenaŭ de kvin minutoj —kaj ĝi restas en tiu sama pozicio, kvankam la knabo daŭre plumarŝas. Do li ekhaltis, kaj kiam li haltis, la arbo kaj la tuta pejzaĝo, kiel ankaŭ liaj akompanantoj, plumoviĝis preter lin kaj longe postlasis lin.
Oĵo sonigis tian mirkrion ke ĝi vigligis la Vilulon, kiu ankaŭ ekhaltis. La aliaj ankaŭ ekhaltis, kaj retromarŝis al la knabo.
“Kio estas?”demandis la Vilulo.
“Nu, ni tute ne moviĝas antaŭen, negrave kiom rapide ni marŝas,”deklaris Oĵo. “Nun, haltinte, ni moviĝas malantaŭen. Ĉu vi ne vidas?Nur atentu tiun rokon.”
Ĉifoneroj rigardis siajn piedojn kaj diris:“La flavaj brikoj ne moviĝas.”
“Sed jes la tuta vojo,”respondis Oĵo.
“Vere;tute vere,”konsentis la Vilulo. “Mi konas ĉiujn trompagojn de ĉi tiu vojo, sed mi pensadis pri io alia kaj mi ne atentis pri kie ni estas.”
“Ĝi reportos nin al kie ni komencis,”aŭguris Oĵo, komencante esti nervoza.
“Ne,”respondis la Vilulo;“ĝi ne faros tion, ĉar mi scias rimedon por venki ĉi tiun trompeman vojon. Mi jam antaŭ nun veturis laŭ ĉi tiu vojo, sciu. Turnu vin, ĉiuj, kaj marŝu malantaŭen.”
“Kiel tio helpos?”demandis la kato.
“Vi scios, se vi obeos min,”diris la Vilulo.
Do ili ĉiuj turnis siajn dorsojn al la direkto kien ili volis iri kaj komencis marŝi malantaŭen. Tuj Oĵo rimarkis ke ili progresas kaj dum ili pluiris laŭ tiu kurioza maniero ili baldaŭ preterpasis la arbon kiu unue altiris lian atenton al la problemo.
“Kiom longe ni devos daŭrigi ĉi tion, Viĉjo?”demandis Ĉifoneroj, kiu konstante stumblis kaj falis, sed ĉiufoje restariĝis ridante pro la akcidento.
“Nur iomete pli,”respondis la Vilulo.
Kelkajn minutojn poste li vokis al ili ke ili rapide turnu sin kaj antaŭenpaŝu, kaj kiam ili obeis la ordonon ili trovis sin marŝantaj sur solida tero.
“Tiu tasko bone finiĝis,”komentis la Vilulo. “Estas iom tede marŝi malantaŭen, sed tiu estas la sola metodo preterpasi tiun parton de la vojo, kiu trompe retroglitas kaj portas kun si ĉiun personon marŝantan sur ĝi.”
Kun novaj kuraĝo kaj energio ili nun pene marŝis antaŭen kaj post kelka tempo venis al loko kie la vojo tratranĉis malaltan monteton, kun altaj deklivoj ambaŭ flanke. Ili tramarŝis tiun tranĉaĵon, kunparolante, kiam la Vilulo ekprenis Ĉifonerojn per unu brako kaj Oĵon per alia kaj kriis:“Haltu!”
“Kio estas nun?”demandis la Miksĉifona Knabino.
“Vidu!”respondis la Vilulo, indikante per sia fingro.
Ĝuste en la centro de la vojo kuŝis senmova objekto kiun plene kovris akraj plumoj similantaj al sagoj. La korpo estis granda kiel plurlitra korbo, sed la etenditaj akraj plumoj aspektigis ĝin kvaroble pli granda.
“Nu, kion pri ĝi?”demandis Ĉifoneroj.
“Tio estas Ĉis, kiu kaŭzas multe da ĝeno sur ĉi tiu vojo,” estis la respondo.
“Ĉis!Kio estas Ĉis?”
“Mi kredas ke ĝi estas nur trokreskinta histriko, sed ĉi tie en Oz oni opinias Ĉison fispirito. Li malsimilas al ord’nara histriko, ĉar li povas ĵeti siajn sagplumojn ĉiudirekten, kion ne povas fari Usona histriko. Tio tiom danĝerigas maljunan Ĉison. Se ni tro proksimiĝos, li pafos tiujn sagplumojn kontraŭ nin kaj severe damaĝos nin.”
“Do estus malsaĝe tro proksimiĝi,”diris Ĉifoneroj.
“Mi ne timas,”deklaris la Vuzo. “La Ĉis estas malkuraĝa, mi estas certa, kaj se ĝi aŭdus mian timigan, teruran, neelteneblan muĝon, ĝi timegus.”
“Ho;ĉu vi povas muĝi?”demandis la Vilulo.
“Tio estas mia sola feroca karakterizaĵo,”asertis la Vuzo evidente fiera. “Mia muĝo ruĝigus tertremon kaj hontigus la tondron. Se mi muĝus je tiu besto kiun vi nomas Ĉis, ĝi tuj kredus ke la mondo dissplitiĝis kaj ekfrapis la sunon kaj la lunon, kaj tio instigus la monstron kuri tiom foren kaj rapide kiom ĝiaj kruroj permesus.”