Изменить стиль страницы

“Mi esperas ke nenio rompos min,”diris la Vitra Kato, per nervoza voĉo. “Mi estas iomete rompiĝema, sciu, kaj mi ne povos toleri multajn ŝokojn.”

“Se io fadigus la kolorojn de miaj belaj flikaĵoj tio rompus mian koron,”diris la Miksĉifona Knabino.

“Mi ne estas certa ke vi havas koron,”Oĵo memorigis ŝin.

“Do ĝi rompus mian katunon,”persistis Ĉifoneroj. “Ĉu vi kredas ke ĉiuj miaj koloroj estas nefademaj, Oĵo?”ŝi demandis maltrankvile.

“Nu, ili certe estas fadenaj,”li respondis;kaj poste, rigardante antaŭen, li kriis:“Ho, kiaj belaj arboj!”

Certe ili estis belaspektaj kaj la veturantoj rapidis antaŭen por rigardi ilin pli proksime.

“Nu, ili tute ne estas arboj,”diris Ĉifoneroj;“ili estas nur monstraj plantoj.”

Tio ili vere estis: amasoj da grandaj larĝaj folioj kiuj leviĝis de la tero alten en la aero, ĝis ili turis duoble tiom alte kiom la kapo de la Miksĉifona Knabino, kiu estis pli alta ol Oĵo. La plantoj vicis ambaŭ flanke de la vojo kaj de ĉiu planto leviĝis dekduo aŭ pli de la grandaj larĝaj folioj, kiuj balanciĝis daŭre de flanko al flanko, kvankam nenia vento blovis. Sed plej kurioza rilate al la balanciĝantaj folioj estis ilia koloro. Ili aspektis havi ĝeneralan bluan fonon, sed tie kaj tie aliaj koloroj briletis kelkfoje tra la bluo —belegaj flavoj, kiuj fariĝis palruĝaj, purpuraj, oranĝaj kaj skarlataj, miksitaj kun pli sobraj brunoj kaj grizoj —ĉiu aperis kiel makulo aŭ strio ie sur folio kaj poste malaperis, kaj anstataŭiĝis per alia koloro aliforma.

La ŝanĝiĝema koloraro de la grandaj folioj estis tre bela, sed ĝi ankaŭ estis okulkonfuza, kaj la nekutimeco de la sceno altiris niajn veturantojn al la plantovico, kie ili staris rigardante ilin plene de interesiĝo.

Subite folio klinis sin pli ol kutime kaj tuŝis la Miksĉifonan Knabinon. Rapide ĝi ĉirkaŭpremis ŝin, kovrante ŝin tute per siaj dikaj faldaĵoj, kaj poste ĝi ŝanceliĝe retiris sin sur sia tigo.

“Nu, ŝi malaperis!”anhelis Oĵo, miroplene, kaj dum li zorge aŭskultis li kredis aŭdi la dampitajn kriojn de Ĉifoneroj el la centro de la faldita folio. Sed, antaŭ ol li povis elpensi kion fari por savi ŝin, alia folio klinis sin kaj kaptis la Vitran Katon, volvante la besteton ĝis ŝi estis plene kaŝita, kaj poste rerektiĝante sur sia tigo.

“Atentu!”kriis la Vuzo. “Kuru!Kuru rapide, alie vi perdiĝos.”

Oĵo turnis sin kaj vidis la Vuzon kuri rapide laŭ la vojo.

Sed la lasta folio de la plantovico ekkaptis la beston dum li kuris kaj tuj li malaperis.

La knabo havis nenian eblon eskapi. Seso de la grandaj folioj klinadis sin al li el diversaj direktoj kaj dum li staris hezitante unu el ili ĉirkaŭkaptis lin. Tuj li trovis sin en mallumo. Poste li sentis sin milde levata ĝis li balanciĝis en la aero, dum la folifaldaĵoj ĉiu flanke premis lin.

Unue li baraktegis por eskapi, kriante kolere:“Lasu min!

Lasu min!”Sed nek baraktado nek protestoj iel ajn e fikis.

La folio firme tenis lin kaj li estis kaptito.

Post tio Oĵo kvietigis sin kaj penis pensi. Malespero tra fis lin kiam li memoris ke lia tuta grupeto estas kaptita, same kiel li, kaj ke neniu ĉeestas por savi ilin.

“Kial mi ne anticipis tion?”li ploris amare. “Mi estas

Oĵo la Misfortuna, kaj ia teruraĵo neeviteble trafas min.”

Li puŝis kontraŭ la folion kiu tenas lin kaj trovis ĝin mola, sed dika kaj firma. Ĝi estis kia giganta bandaĝo tute ĉirkaŭ li kaj li trovis ke estas malfacile movi siajn korpon aŭ membrojn por ŝanĝi ilian pozicion.

La minutoj pasis kaj fariĝis horoj. Oĵo demandis al si kiom longe oni povas vivi en tia kondiĉo kaj ĉu la folio iom post iom elsuĉos lian forton kaj eĉ lian vivon, por nutri sin. La malgranda Manĝtula knabo neniam aŭdis ke iu mortis en la Lando Oz, sed li sciis ke oni povas suferi multegan doloron. Lia plej granda timo ĉimomente estis ke li restos por ĉiam enkarcerigita en la bela folio kaj neniam revidos la taglumon.

Neniu sono atingis lin tra la folio;tute ĉirkaŭe estis intensa silento. Oĵo demandis al si ĉu Ĉifoneroj ĉesis kriadi, aŭ ĉu la folifaldaĵoj neebligas ke li aŭdu ŝin. Post kelka tempo li kredis aŭdi fajfon, kvazaŭ iu fajfas melodion. Jes; vere devas esti fajfanto, li decidis, ĉar li rekonis la sonon de bela Manĝtula melodio kiun Onĉjo Nonĉjo ofte kantis al li.

La sonoj estis nelaŭtaj kaj dolĉaj kaj, kvankam ili nur tre malforte atingis la orelojn de Oĵo, ili estis klaraj kaj harmoniaj.

Ĉu la folio povas faj fi, Oĵo demandis al si?Pli kaj pli proksimen venis la sonoj kaj fine ili sonis ĝuste ali flanke de la folio ĉirkaŭpremanta lin.

Subite la tuta folio kliniĝis kaj falis, portante la knabon kun si, kaj dum li kuŝis plene etendite la faldaĵoj iom post iom malstreĉiĝis kaj liberigis lin. Li rapide restarigis sin kaj trovis ke nekonata viro staras antaŭ li —viro tiel kuriozaspekta ke la knabo gapis per rondaj okuloj.

Li estis granda viro, kun vilaj vizaĝharoj, vilaj okulbrovoj, vila hararo —sed afablaj bluaj okuloj kiuj estis mildaj kiel tiuj de bovino. Sur lia kapo estis verda velura ĉapelo kun juvelita rubando, kies rando estis tute vila. Riĉaj sed vilaj puntaĵoj estis ĉe lia gorĝo;jako kun vilaj randoj estis ornamita per diamantaj butonoj;la velura pantalono havis juvelitajn bukojn ĉe la genuoj kaj vilaĵojn tute ĉirkaŭ la malsuproj. Sur lia brusto pendis medaliono en kiu estis bildo de Princino Doroteo de Oz, kaj en lia mano, dum li staris rigardante Oĵon, estis akra tranĉilo ponardoforma.

“Ho!”kriis Oĵo, multe surprizite de sia ekvido de ĉi tiu fremdulo;kaj poste li aldonis:“Kiu savis min, sinjoro?”

“Ĉu vi ne vidas?”respondis la alia, ridetante;“mi estas la Vilulo.”

“Jes;mi vidas tion,”diris la knabo, kapjesante. “Ĉu do vi savis min de la folio?”

“Neniu alia, estu certa pri tio. Sed atentu, por ke mi ne bezonu denove savi vin.”

Oĵo eksaltis, ĉar li vidis plurajn larĝajn foliojn klini sin al li;sed la Vilulo rekomencis faj fi, kaj je la sono la folioj ĉiuj rektiĝis sur siaj tigoj kaj kvietiĝis.

La viro nun prenis brakon de Oĵo kaj kondukis lin laŭ la vojo, preter la lastan el la grandaj plantoj, kaj antaŭ ol esti sekuraj preter ilia atingpovo li ne ĉesis fajfadi.

“Sciu, la muziko sorĉas ilin,”diris li. “Kantado aŭ fajfado —ne gravas kiu —bonkondutigas ilin, kaj nenio alia povas. Mi ĉiam fajfas dum mi preterpasas ilin kaj tial ili neniam ĝenas min. Hodiaŭ dum mi preteriris, fajfante, mi vidis folion bukliĝintan kaj mi sciis ke nepre estas io en ĝi.

Mi detranĉis la folion per mia tranĉilo kaj —vi elsaltis. Mia preteriro estis bonfortuna, ĉu ne?”

“Vi multe komplezis,”diris Oĵo, “kaj mi dankas vin. Ĉu vi bonvolos ankaŭ savi miajn kunulojn?”

“Kiujn kunulojn?”demandis la Vilulo.

“La folioj kaptis ĉiujn,”diris la knabo. “Miksĉifonan

Knabinon kaj —”

“Kion?”

“Knabinon el miksĉifonaĵoj, sciu. Ŝi vivas kaj nomiĝas

Ĉifoneroj. Kaj Vitran Katon —”

“Vitran?”demandis la Vilulo.

“Tute vitran.”

“Kaj vivantan?”

“Jes,”diris Oĵo, “ŝi havas palruĝan cerbon. Kaj Vuzon —”

“Kio estas Vuzo?”demandis la Vilulo.

“Nu, mi —mi —ne povas skizi ĝin,”respondis la knabo, tre perpleksa. “Sed ĝi estas kurioza besto kun tri haroj ĉe la fino de sia vosto neeltireble kaj —”

“Kio estas neeltirebla?”demandis la Vilulo;“la vosto?”

“La haroj estas neeltireblaj. Sed vi vidos la Vuzon, se vi bonvolos savi ĝin, kaj tiam vi scios ĝuste kio ĝi estas.”

“Kompreneble,”diris la Vilulo, skuetante sian vilan kapon.

Kaj post tio li remarŝis inter la plantojn, ankoraŭ fajfante, kaj trovis la tri foliojn kiuj ĉirkaŭvolvis la veturkunulojn de Oĵo. La unua folio kiun li detranĉis liberigis Ĉifonerojn, kaj vidante ŝin la Vilulo klinis sian vilan kapon malantaŭen, larĝe malfermis sian buŝon kaj ridis tiel vile kaj tamen tiel gaje ke Ĉifoneroj tuj ekamis lin. Poste li deprenis sian ĉapelon kaj profunde klinis sin, dirante:

“Mia kara, vi estas miriga. Mi nepre konigu vin al mia amiko la Birdotimigilo.”