Изменить стиль страницы

“Ne mirigas ke oni nomas vin la Saĝa Birdotimigilo,” respondis Ĉifoneroj.

“Kiam vi venos al la Smeralda Urbo mi revidos vin,” pludiris la Birdotimigilo. “Ĝuste nun mi intencas viziti malnovan amikinon —ordinaran junulinon nomatan

Zingibro —kiu promesis refarbi por mi mian maldekstran orelon. Eble vi jam rimarkis ke la farbo sur mia maldekstra orelo dispeciĝis kaj fadis, kaj tio mise fikas mian aŭskultokapablon tiu flanke. Zingibro ĉiam riparas min kiam mi triviĝas pro la vetero.”

“Kiam vi anticipas reiri al la Smeralda Urbo?”demandis la Vilulo.

“Mi estos tie ĉivespere, ĉar mi multe volas longe konversacii kun F-ino Ĉifoneroj. Kion vi opinias, Segĉevalo; ĉu vi pretas por rapida kuro?”

“Kion vi volas, tion mi volas,”respondis la ligna ĉevalo.

Do la Birdotimigilo grimpis al la juvelita selo kaj gestis per sia ĉapelo, kaj la Segĉevalo ekforkuris tiom rapide ke ili jam post nur momenteto ne plu estis videblaj.

Ĉapitro 14. Ojho malobeas leghon

“Kia kurioza viro,” komentis la Manĝtula knabo, post kiam la grupo rekomencis sian veturon.

“Kaj vere kompleza kaj ĝentila,”aldonis Ĉifoneroj, kapjesante. “Mi opinias lin la plej bela viro kiun iam mi vidis post mia viviĝo.”

“Ago bela, homo bela,” citis la Vilulo;“sed ni agnosku ke neniu vivanta birdotimigilo estas pli bela. La ĉefa merito de mia amiko estas ke li estas granda pensisto, kaj en Oz oni opinias ke estas saĝe obei liajn konsilojn.”

“Mi ne rimarkis cerbon en lia kapo,”observis la Vitra Kato.

“Oni ne povas vidi ĝin funkcii, sed ĝi ja enestas,” deklaris la Vilulo. “Mi mem ne multe fidis lian cerbon, kiam unue mi venis al Oz, ĉar ĉarlatana Sorĉisto donis ĝin al li; sed mi baldaŭ konvinkiĝis ke la Birdotimigilo vere estas saĝa; kaj, krom se lia cerbo saĝigas lin, tia saĝeco estas neklarigebla.”

“Ĉu la Sorĉisto de Oz estas ĉarlatano?”demandis Oĵo.

“Ne nun, sed jes antaŭe, sed li reformis sin kaj nun asistas Glindan la Bonan, kiu estas la Reĝa Sorĉistino de Oz kaj la sola persono permesata uzi magion aŭ sorĉadon.

Glinda instruis al nia maljuna Sorĉisto multajn lertaĵojn, tiel ke li ne plu estas ĉarlatano.”

Ili plumarŝis silente dum kelka tempo kaj poste Oĵo diris:

“Se Ozma malpermesos ke la Kurbiĝinta Magiisto revivigu Onĉjon Nonĉjon, kion mi faru?”

La Vilulo kapneis.

“Tiuokaze vi nenion povos fari,”li diris. “Sed ne jam perdu esperon. Ni iros al Princino Doroteo kaj informos al ŝi pri viaj problemoj, kaj poste ni lasos ŝin paroli al Ozma.

Doroteo havas la plej amoplenan koreton en la mondo, kaj ŝi mem spertis tiom da problemoj ke ŝi nepre simpatios kun vi.”

“Ĉu Doroteo estas la knabineto kiu venis ĉi tien el

Kansas?”demandis la knabo.

“Jes. En Kansas ŝi estis Doroteo Gale. Mi antaŭe konis ŝin tie, kaj ŝi venigis min al la Lando Oz. Sed nun Ozma faris ŝin Princino, kaj Onklino Em kaj Onklo Henriko de Doroteo ankaŭ estas ĉi tie.”Nun la Vilulo faris longan ĝemon, kaj poste li pludiris:“Jen stranga lando, la Lando Oz, sed mi amas ĝin malgraŭ tio.”

“Kio pri ĝi estas stranga?”demandis Ĉifoneroj.

“Nu, ekzemple, vi,”diris li.

“Ĉu en via propra lando vi ne vidis knabinojn egale belajn?”ŝi demandis.

“Neniujn egale belege buntajn,”li agnoskis. “En Usono knabino plenigita per katuno ne estus vivanta, nek iu inspiriĝus fari knabinon el miksĉifona litokovrilo.”

“Kia stranga lando nepre estas Usono!”ŝi kriis tre surprizite. “La Birdotimigilo, kiu laŭ vi estas saĝa, diris al mi ke mi estas la plej bela ulo kiun iam li vidis.”

“Mi scias;kaj eble tiel estas —laŭ la vidpunkto de birdotimigilo,”respondis la Vilulo;sed kial li ridetis dirante tion ne povis diveni Ĉifoneroj.

Proksimiĝante al la Smeralda Urbo la veturantoj pleniĝis per admiro pri la belega pejzaĝo kiun ili vidas. Tre belaj domoj staris ambaŭ flanke de la vojo kaj ĉiu havis antaŭ si verdan gazonon kiel ankaŭ belan florĝardenon.

“Post unu horo,”diris la Vilulo, “ni ekvidos la murojn de la Reĝa Urbo.”

Li antaŭmarŝadis, kun Ĉifoneroj, kaj malantaŭ ili marŝis la Vuzo kaj la Vitra Kato. Oĵo postrestis iom, ĉar malgraŭ la avertoj ricevitaj la okuloj de la knabo rigardadis la foliplantojn kiuj borderis la vojon el flavaj brikoj kaj li fervore volis trovi ĉu vere ekzistas tia planto kia sesfolio.

Subite li ekhaltis kaj klinis sin por ekzameni la teron pli atente. Jes;jen fine planto kun ses larĝe etendiĝantaj folioj.

Li zorge kalkulis ilin, por certiĝi. Post momento lia koro saltis pro ĝojo, ĉar jen unu el la valoraĵoj por kiuj li venis — objekto kiu helpos revivigi karan Onĉjon Nonĉjon.

Li rigardetis antaŭen kaj vidis ke neniu el liaj kunuloj rerigardas. Nek estis iuj aliaj personoj apude, ĉar ili estis meze inter du domoj. La tento estis nerezisteble forta.

“Mi eble serĉus dum multaj semajnoj sen trovi alian sesfolion,”li diris al si, kaj rapide plukinte la tigon de la planto li metis la valoran sesfolion en sian korbon kaj kovris ĝin per la aliaj kunportataĵoj. Poste, penante aspekti kvazaŭ nenio okazis, li antaŭenkuris kaj reestis kun siaj kamaradoj.

La Smeralda Urbo, kiu estas la plej grandioza kaj ankaŭ la plej bela urbo en kiu ajn felando, estas ĉirkaŭata de alta dika muro el verda marmoro, glatige polurita kaj inkrustita per brilantaj smeraldoj. Estas kvar enirejoj, unu frontanta la Manĝtulan Landon, unu frontanta la Landon de la Palpbrumoj, unu frontanta la Landon de la Kveluloj kaj unu frontanta la Landon de la Gilikuloj. La Smeralda Urbo situas precize en la centro de tiuj kvar gravaj landoj de Oz. La enirejoj havis barilojn el pura oro, kaj ambaŭ flanke de ĉiu enirejo estis altaj turoj, de kiuj flirtis gajaj standardoj. Aliaj turoj troviĝis laŭlonge de la muroj, kiuj estis su fiĉe larĝaj por ke oni marŝu kvarope sur ili.

Tiu ĉirkaŭanta muro, tute verda kaj ora kaj brilanta pro valoraj gemoj, estis vere mirinda vidaĵo por niaj veturantoj, kiuj unue rigardis ĝin de la supro de monteto; sed preter la muro estis la vasta urbo kiun ĝi ĉirkaŭas, kaj centoj da juvelitaj spajroj, kupoloj kaj minaretoj, de kiuj pendis flagoj kaj standardoj, vidiĝis alte super la turoj de la enirejoj. En la centro de la urbo niaj amikoj povis vidi la suprojn de multaj grandiozaj arboj, kelkaj preskaŭ egale altaj kiel la spajroj de la konstruaĵoj, kaj la Vilulo informis ilin ke tiuj arboj estas en la reĝaj ĝardenoj de Princino Ozma.

Ili staris longatempe sur la supro de la monteto, plenigante siajn okulojn per la grandiozeco de la Smeralda Urbo.

“He-e-e!”kriis Ĉifoneroj, kunpremante siajn manojn ekstaze, “tio estos su fiĉa loĝejo por mi, tute certe. Ne plu la Manĝtula Lando por ĉi tiuj flikaĵoj —kaj ne plu la Kurbiĝinta Magiisto!”

“Sed, vi apartenas al D-ro Pipt,”respondis Oĵo, rigardante ŝin miroplene. “Oni faris vin kiel servistinon, Ĉifoneroj, do vi estas persona posedaĵo kaj ne via propra mastrino.”

“Fu al D-ro Pipt!Se li volas min, li venu ĉi tien por preni min. Mi ne propravole reiros al lia ejo;tio estas certa.

Nur unu ejo en la Lando Oz estas taŭga loĝejo, kaj ĝi estas la Smeralda Urbo. Ĝi estas bela!Ĝi estas preskaŭ egale bela kiel mi, Oĵo.”

“En ĉi tiu lando,”komentis la Vilulo, “oni loĝas tie, kie ordonas nia Reganto. Ne konvenus ke ĉiuj loĝu en la Smeralda Urbo, sciu, ĉar kelkaj devas plugi la teron kaj kreskigi grenojn kaj fruktojn kaj legomojn, dum aliaj hakas lignon en la arbaroj, aŭ fiŝkaptas en la riveroj, aŭ paŝtas la ŝafojn kaj la brutojn.”

“Povruloj!”diris Ĉifoneroj.

“Mi emas opinii ke ili estas pli feliĉaj ol la urboloĝantoj,”respondis la Vilulo. “Ekzistas ia libereco kaj sendependeco en kamparloĝado kiun eĉ ne la Smeralda Urbo povas provizi. Mi scias ke multaj urbanoj volonte reirus al la kamparo. La Birdotimigilo loĝas en la kamparo, kaj ankaŭ la Stana Lignohakisto kaj Joĉjo Kukurbokapo; sed tiu trio estus bonvenaj loĝantoj en la palaco de Ozma se ili volus. Tro da impono tedas, sciu. Sed, se ni atingu la Smeraldan Urbon antaŭ la sunsubiro, ni rapidu, ĉar ĝi ankoraŭ estas tre for.”