Изменить стиль страницы

Persikov chirkau meznokto venis al la Prechistenka-strato kaj ekdormis, leginte en la lito antau la dormo iun britian artikolon en la revuo "Zoologia Informilo", ricevita el Londono. Li dormis, samkiel dormis la tuta tumultinta ghis la profunda nokto Moskvo, sed ne dormis nur giganta griza konstruajho en la Tverskaja-strato en la korto, kie terure bruis, skuante la tutan ejon, rotaciaj presiloj de «Izvestija». En la kabineto de la eldonredaktoro estis neimagebla tumulto kaj pelmelo. Li, tute freneza, kun la rughighintaj okuloj, estis perpleksa, ne sciis, kion fari kaj sendadis chiujn al diablo. La paghformisto iradis post li kaj elspirante vinan odoron, diris: — Nu, Ivan Vonifatjevich, ne estas krimo, oni eldonu morgau matene urghan suplementon. Ni ja ne elshiru la numeron el la presiloj.

La kompostistoj ne disiris hejmen, sed iradis are, kunvenadis amase kaj legis telegramojn, kiuj estis alsendataj nun la tutan nokton senpauze, post chiu kvaronhoro ighante chiam pli teruraj kaj strangaj. La akrapinta chapelo de Alfred Bronskij aperadis en la okulfrapa rozkolora lumo, pleniganta la tipografion, kaj la mekanika dikulo knaris kaj lamis, aperante jen tie, jen en alia loko. En la enirejo la tutan nokton frapadis la pordoj kaj aperadis reporteroj. Oni senchese telefonadis per chiuj 12 telefonoj de la tipografio, kaj la telefonejo preskau mekanike respondadis al la strangaj telefonsonoroj «okupite», "okupite", kaj en la telefonejo antau la sendormaj junulinoj zumis kaj zumis signaltubetoj.

La kompostistoj chirkauis la mekanikan dikulon, kaj la kapitano de altmara navigado diris al ili:

— Oni devos sendi aeroplanojn kun gaso.

— Ne eblas alie, — respondis la kompostistoj, — ja jen kio okazas. - Poste terura blasfemado skuis la aeron, kaj ies akuta vocho kriis:

— Tiun Persikov'on necesas pafmortigi.

— Kial do Persikov'on. - oni respondis el la amaso, — tiun hundan idon el la sovhhozo necesas.

— Oni devis fari gardadon, — elkriis iu.

— Sed eble tio tute ne pro ovoj estis.

La tuta konstruajo tremis kaj zumis pro la rotaciaj radoj kaj formighis la impreso, ke kvazau la griza malbela ejo ardas pro la elektra incendio.

La komencighinta tago ne chesigis ghin. Male, ech pliigis, kvankam la elektrolumo estingighis. Motorcikloj estis enveturantaj en la asfaltitan korton, samkiel automobiloj. La tuta Moskvo ellitighis, kaj blankaj folioj de la jhurnalo kovris ghin kvazau blankaj birdoj. La folioj shutighis kaj susuradis en chies manoj, kaj che la jhurnalvendistoj ne sufichis la numeroj jam al la dekunua horo, malgrau tio, ke «Izvestija» estis eldonataj tiumonate en eldonkvanto de 1,5 milionoj da ekzempleroj. Profesoro Persikov elveturis de la Prechistenka-strato per autobuso kaj venis en la instituton. Tie lin atendis la novajho. En la vestiblo staris akurate kadritaj per metalaj bendoj lignaj kestoj en kvanto de tri ekzempleroj, kovritaj per eksterlandaj etikedoj en la germana lingvo, kaj super ili regis unu ruslingva kreta surskribo: "Akurate — ovoj".

Eferveska ghojo absorbis la profesoron.

— Finfine, — ekkriis li. - Pankrat, malkovru la kestojn senprokraste kaj akurate, por ne frakasi. Al mia kabineto.

Pankrat tuje plenumis la ordonon, kaj post duonhoro en la kabineto de la profesoro, plenigita per segajhoj kaj paperpecoj, ekfuriozis vocho de Persikov.

— Chu ili primokas min, — bojis la profesoro, svingante per la pugnoj kaj turnante ovojn en la manoj, — tio estas iu bestacho, sed ne Ptahha. Mi ne permesos mokagi kontrau mi. Kio estas tio, Pankrat?

— Ovoj, — respondis Pankrat chagrene.

— La kokinaj, chu vi komprenas, la kokinaj, diablo manghu ilin! Por kiu diablo mi bezonas ilin. Oni sendu ilin al tiu fripono en la sovhhozon!

Persikov jhetkuris al la telefono en la angulo, sed ne sukcesis telefoni.

— Vladimir Ipatjich! Vladimir Ipatjich! — ektondris en la koridoro de la instituto la vocho de Ivanov.

Persikov lasis la telefonon, kaj Pankrat saltis flanken, liberigante la vojon al la privat-docento. Tiu enkuris en la kabineton spite al sia ghentlemana kutimo ne demetante la grizan chapelon, sidanta sur la nuko, kun la jhurnala folio en la manoj.

— Chu vi scias, Vladimir Ipatjich, kio okazis, — elkriis li kaj svingis antau la vizagho de Persikov per la folio kun surskribo: "urgha suplemento", meze de kiu pitoreskis kolorricha desegnajho.

— Ne, vi auskultu, kion ili farachis, — ekkriis responde, ne auskultante. Persikov, — ili intencis mirigi min per kokinaj ovoj. Tiu Plaha estas absoluta idioto, rigardu!

Ivanov tute konsternighis. Li terurigite fiksrigardis al la malkovritaj kestoj, poste al la folio, poste liaj okuloj preskau elsaltis for de la vizagho.

— Jen kio, — anhelante, ekbalbutis li, — nun mi komprenas… Ne, Vladimir Ipatjich, vi nur rigardu, — li momente disfaldis la folion kaj per la tremantaj fingroj montris al Persikov la koloran desegnajhon. Sur ghi, kvazau terura kontrauincendia hoso, volverampis olivkolora kun flavaj makuloj serpento en stranga malkontrasta verdajho. Ghi estis fotita desupre, de malpeza aviadilo, akurate glitinta super la serpento, — kio ghi estas, lau vi, Vladimir Ipatjich?

Persikov formetis la okulvitrojn al la frunto, poste surmetis ilin al la okuloj, fiksrigardis al la desegnajho kaj diris en ekstrema miro:

— Kia diablajo. Tio… tio ja estas anakondo, Eunectes…

Ivanov formetis la chapelon, falsidighis sur seghon kaj diris, elfrapante chiun vorton per la pugno sur la tablo:

— Vladimir Ipatjich, tiu anakondo estas el Smolenska gubernio. Io teruriga. Vi komprenu, tiu fripono elkovis serpentojn anstatau kokoj, kaj vi komprenu, tiuj donis la saman fenomenan ovumadon, kiel la ranoj!

— Kio? — respondis Persikov, kaj lia vizagho ighis brunkolora… — Chu vi shercas, Pjotr Stepanovich… De kie?

— Ivanov mutighis por momento, poste ekhavis parolkapablon kaj montrante per la fingro al la malkovrita kesto, kie briletis la blankaj kapetoj en flavaj segajhoj, diris:

— Jen de kie.

— Kio-o? — ekbojis Persikov, ekkonjektante.

Ivanov en plena certeco svingis per la du kunpremitaj pugnoj kaj ekkriis:

— Estu certa. Oni vian mendon por serpentaj kaj strutaj ovoj transsendis al la sovhozo, kaj la kokinajn al vi erare.

— Dio mia… Dio mia, — ripetis Persikov kaj, verdighante vizaghe, ighis falsidighanta al la helica tabureto.

Pankrat tute frenezighis che la pordo, palighis kaj mutighis. Ivanov saltlevighis, kaptprenis la folion kaj, substrekante per la akra ungo linion, ekkriis en la orelon de la profesoro:

— Nu, nun oni havos gajan eventon!.. Kio estos nun, mi absolute ne imagas. Vladimir Ipatjich, vi rigardu, — kaj li ekkriegis laute, legante unuan hazardan pecon sur la chifita folio… — Serpentoj movighas are direkten al Mojhajsk… metante enormajn kvantojn da ovoj. La ovoj estis rimarkitaj en distrikto Duhhovskij… Aperis krokodiloj kaj strutoj. Trupoj de speciala komisio… kaj tachmentoj de la shtata politika departemento chesigis panikon en Vjazjma nur post kiam bruligis apudurban arbaron, haltigintan movighon de la rampobestoj…

Persikov, buntkolora, blu-pala, kun la frenezaj okuloj, levighis de sur la tabureto kaj, anhelante, komencis krii:

— Anakondo… anakondo… Eunectes! Dio mia! — en tia stato lin neniam ankorau vidis Ivanov, nek Pankrat.

La profesoro forshiris per unu movo la kravaton, malfiksis chiujn butonojn sur la chemizo, puncighis per terura paraliza koloro kaj, shancelighante, kun absolute malkonsciaj vitraj okuloj ekkuris ien for. Kriego disvastighis sub la shtonaj volboj de la instituto.

— Anakondo… anakondo… — ektondris ehho.

— Kaptu la profesoron! — akutkriis Ivanov al Pankrat, — eksaltinta pro la teruro surloke. - Akvon al li… li ekhavis apopleksion.