Изменить стиль страницы

— Efektive, tio estas strange, — diris Aleksandr Semjonovich al la edzino dum la tagmangho, — mi ne povas kompreni, por kio tiuj birdoj bezonis forflugi?

— De kie mi scias? — respondis Manja. - Eble, pro via radio?

— Nu vi, Manja, estas simple stultulino, — respondis Aleksandr Semjonovich, jhetinte la kuleron, — vi traktas samkiel la kampulachoj. Kial pro la radio?

— Mi ne scias. Lasu min en paco.

Vespere okazis tria surprizo — denove ekhurlis la hundoj en Koncovka, kaj kiel ja! Super la lunkovritaj kampoj pendis senchesa ululo, malicaj makabraj hojloj.

Iom rekompencis sin Aleksandr Semjonovich ankorau per unu surprizo, sed jam agrabla, nome en la orangherio. En la kameroj ekaudighis senchesa frapado en la rughaj ovoj. Toki… toki… toki… toki… oni frapis jen en unu, jen en la alia, jen en la tria ovo.

La frapado en la ovoj estis triumfa por Aleksandr Semjonovich. Tuje estis forgesitaj la strangaj eventoj en la bosko kaj en la lageto. Chiuj kunvenis en la orangherio: kaj Manja, kaj Dunja, kaj la gardisto, kaj la fusilisto, lasinta la fusilon che la pordo.

— Nu kion? Kion vi diros? — triumfe demandadis Aleksandr Semjonovich, chiuj scivoleme klinis la orelojn al la pordetoj de la unua kamero, — jen ili frapas per la bekoj, kokidetoj, — daurigis ghojradiante Aleksandr Semjonovich. - Chu mi ne elkovos la kokidetojn? Ne, miaj karaj. - Kaj pro superpremo de la sentoj li frapis la shultron de la fusilisto. - Mi elkovos tiajn, ke vi ekmiros. Nun rigardu atentege, — severe suplementis li. - Tuje post kiam ili komencos elkovighi, sciigu min.

— Bone, — hore respondis la gardisto, Dunja kaj la fusilisto.

Taki… taki… taki… eferveskis jen en unu, jen en la alia ovo de la unua kamero. Efektive, la bildo de cheokule naskighanta nova vivo en maldika rebrilanta shelo estis tiom interesa, ke la tuta kompanio ankorau longe sidis sur renversitaj malplenaj kestoj, observante, kiel en la mistera trembrilanta lumo maturighis la karmezinaj ovoj. Chiuj disiris por dormi sufiche malfrue, kiam super la sovhhozo kaj chirkauajoj disfluis verdeta nokto. Ghi estis enigma kaj, direble, terura, char ghian plenan silenton rompadis ofte komencighanta senkauza korprema kaj lugubra hurlo de la hundoj en Koncovka. Kial frenezighis la malbenitaj hundoj, estas absolute malklare.

Matene Aleksandron Semjonovich'on atendis malagrablajho. La fusilisto estis ekstreme konfuzita, li alpremadis la manojn al la koro, jhuradis per dia nomo, ke li ne dormis, sed nenion rimarkis.

— Estas malklara afero, — certigis la fusilisto, — mi ne kulpas pri tio, kamarado Rokk.

— Dankon al vi, mi dankas vin tutanime, — riprochegis lin Aleksandr Semjonovich, — kion vi, kamarado, pensas? Por kio oni sendis vin? Por rigardi. Do diru, kien ili malaperis? Ja ili elkovighis! Do, ili forkuris. Sekve, vi la pordon lasis malfermita kaj mem foriris. Trovu al mi la kokidojn!

— Nenien mi foriris. Chu mi ne scipovas mian aferon, — finfine ofendighis la fuziliero, — kial vi vane riprochas al mi, kamarado Rokk!

— Kien do ili malaperis?

— Sed kial mi sciu tion, — ekkoleris definitive la fusilisto, — chu mi povas gardi ilin? Mi por kio servas? Por rigardi, ke neniu forshtelu la kamerojn, kaj mi ja plenumas mian devon. Jen la kameroj. Sed kaptadi viajn kokidojn mi ne devas lauleghe. Neniu scias, kiaj kokidoj che vi elkovighos, eble, oni ne sukcesos postatingi ilin ech per biciklo!

Aleksandr Semjonovich iom sobrighis, murmuris ankorau ion kaj trafis en la staton de mirego. La evento efektive estis stranga. En la unua kamero, kiun oni shargis antau chiuj, du ovoj, situantaj che la radiko de la radio, estis rompitaj. Kaj unu el ili ech forrulighis flanken. La shelo kushis sur la asbesta planko, sub la radio.

— Diablo scias, — murmuris Aleksandr Semjonovich, — la fenestroj estas fermitaj, ili ja ne forflugis tra la tegmento!

Li suprentiris la kapon kaj rigardis tien, kie en la vitra framo de la tegmento estis kelkaj larghaj truoj.

— Kion vi diras, Aleksandr Semjonovich, — tre ekmiris Dunja, — chu kokidoj povas flugi? Ili estas ie chi tie… chip… chip… chip… — shi komencis krii kaj observi angulojn de la orangherio, kie staris polvokovritaj florpotoj, iaj tabuloj kaj fatraso. Sed neniuj kokidoj reehhis.

La tuta etato du horojn kuradis tra la korto de la sovhhozo, serchante la lertajn kokidojn, sed nenie trovis ion. La tago trapasis en ekstrema ekscitigho. La gardistaro de la kameroj estis pliigita pere de la gardisto, al kiu oni donis severegan ordonon: post chiu kvaronhoro rigardi la kontroltruojn de la kameroj kaj che neceso tuje voki Aleksandr'on Semjonovich'on. La fusilisto sidis, kuntirinte ia brovojn, che la pordo, tenante la fusilon inter ta genuoj. Aleksandr Semjonovich tiom klopodis, ke tagmanghis nur je la dua horo posttagmeze. Post la tagmangho li dormis dum horo en friska ombro sur eksa divano de Sheremetev, sattrinkis sovhozan sekpanan kvason, vizitis la orangherion kaj konvinkighis, ke nun tie chio estas plenorde. La maljunulo — gardisto kushis ventre sur bastmato kaj, palpebrumante, rigardis en la kontroltruon de la unua kamero. La fusilisto maldormis, ne forirante de la pordo.

Sed estis ankau la novajhoj: ovoj en la tria kamero, shargitaj post chiuj, komencis iel shmaceti kaj klaketi, kvazau en ties interno iu plorghemadis.

— Ho, maturighas, — diris Aleksandr Semjonovich, — jen ili maturighas, nun mi vidas. Chu vi vidis? — li turnis sin al la gardisto…

— Jes, la afero estas rimarkinda, — respondis tiu, balancante la kapon kaj per absolute dusenca tono.

Aleksandr Semjonovich sidis iomete che la kameroj, sed neniu elkovighis en lia cheesto, li elkaurighis, malstrechis la piedojn kaj anoncis, ke li nenien foriras el la bieno, sed nur iros al la lageto por naghi kaj ke oni voku lin senprokraste che neceso. Li kuris la palacon, kie en la dormejo staris du mallarghaj risortaj litoj kun chifita littolajo kaj sur la planko estis shutita aro da verdaj pomoj kaj montetoj da milio, preparita por la estontaj kovitaroj, armighis per vila vishtuko kaj, pensinte, kunprenis ankau la fluton por en ripozo ludi super akva glatajho. Li vigle elkuris el la palaco, trais la korton de la sovhhozo kaj lau salika aleeto direktis sin al la lageto. Vigle iris Rokk, svingante per la vishtuko kaj tenante la fluton subbrake. La chielo elvershadis varmegon tra la salikoj, kaj la korpo doloretis kaj aspiris la akvon. Dekstre de Rokk komencighis lapdensejo, en kiun li krachis preterirante, Kaj tuje en la profundo de la abundfolia senordo audighis susurado, kvazau iu ektrenis trabon. Eksentinte momentan malagrablan korsvenon, Aleksandr Semjonovich turnis la kapon al la densejo kaj rigardis mire. La lageto jam dum du tagoj reehhis per neniaj sonoj. La susurado malaperis, super la lapoj vidighis alloge la spegulo de la lageto kaj griza tegmento de banejo. Kelkaj libeloj flirtis antau Aleksandr Semjonovich. Li jam intencis direkti sin al trabajho, sed subite la susurado en la verdajho ripetighis kaj ghin kompletigis mallonga fajfado, kvazau elfluetis lubrikajho kaj vaporo el lokomotivo. Aleksandr Semjonovich strechis la atenton kaj komencis fiksrigardi en densan muron de la herbacha kreskejo.

— Aleksandr Semjonovich, — audighis tiumomente vocho de la edzino de Rokk, kaj shia blanka bluzo vidighis, malaperis, sed denove vidighis en frambejo. - Atendu, mi ankau iros banighi.

La edzino rapidis al la lageto, sed Aleksandr Semjonovich nenion respondis al shi, tute absorbita de la lapoj. Grizeta kaj olivkolora trabo komencis levighi el ties densejo, kreskante antau la okuloj. Iaj malsekaj flavetaj makuloj, kiel shajnis al Aleksandr Semjonovich, denskovris la trabon. Ghi komencis plilongighi, fleksighante kaj movighante, kaj longighis tiom alte, ke superis la malaltan kurban salikon… Poste supro de la trabo duonrompighis, klinighis iomete, kaj super Aleksandr Semjonovich rezultis io simila lau la alteco moskvan lanternan foston. Sed tiu io estis trioble pli dika ol la fosto kaj multe pli bela dank' al skvama tatuo. Nenion ankorau komprenante, sed jam stuporante, Aleksandr Sernjonovich rigardis al la supro de la terura fosto, kaj lia koro por kelkaj sekundoj chesigis la pulsadon. Al li shajnis, ke kvazau subite ekfrostis en la augusta tago, kaj antau la okuloj ighis tiom mallume, kvazau li rigardis al la suno tra somera pantalono.