Изменить стиль страницы

Chapitro VIII

Okazintajho en sovhhozo

Sendube ne ekzistas pli bona periodo, krom matura augusto en, ekzemple, Smolenska gubernio. Somero de la jaro 1928 estis, kiel oni scias, belega, kun ghustatempaj pluvoj printempe, kun abunda varmega suno, kun bonega rikolto… Pomoj en la eksa bieno de Sheremetev estis maturighantaj… arbaroj verdis, flavkvadrate kushis kampoj… Homo ja plibonighas en sino de la naturo. Kaj Aleksandr Semjonovich impresus ne tiom malagrable, kiel en urbo. Kaj mava jako mankis al li. Lia vizagho kupre sunbrunighis, la katuna malbutonumita chemizo videbligis la bruston, kovritan per densega nigra hararo, la gamboj estis vestitaj en velshtofa pantalono. Kaj liaj okuloj trankvilighis kaj bonhumorighis. Aleksandr Semjonovich vigle malsuprenkuris desur perono kun kolonaro, al kiu estis alnajlita shildo sub stelo:

SOVHHOZO "RUGHA RADIO" kaj direktis sin rekte al automobilo-kamioneto, alportinta tri nigrajn kamerojn kun gardistoj.

La tutan tagon Aleksandr Semjonovich klopodis kun siaj helpantoj, instalante la kamerojn en la eksa vintra ghardeno — orangherio de Sheremetev… Ghis vespero chio estis preta. Sub vitra plafono eklumis blanka duondiafana globo, oni muntis la kamerojn sur brikoj, kaj mekanikisto, alveturinta kun la kameroj, klakante kaj turnante per brilantaj shrauboj, enshaltis sur la asbesta planko en la nigraj kestoj rughan misteran radion.

Aleksandro Semjonovich klopodis, li mem ascendis shtupetaron, kontrolante dratojn.

Sekvatage revenis de la stacio la sama kamioneto kaj elkrachis tri kestojn el bonega glata tavolligno, chirkaugluita per etikedoj kaj blankaj sur nigra fono surskriboj: VORSICHT: EIER!! ATENTON: OVOJ!!

— Kial oni tiom malmulte alsendis? — miris Aleksandr Semjonovich, tamen tuje ekklopodis kaj komencis malpaki la ovojn. La malpakado okazis en la sama orangherio, kaj partoprenis en ghi: Aleksandr Semjonovich mem, lia ekstreme dika edzino Manja, unuokula eksa ghardenisto de eksa Sheremetev, sed nun servanta en la sovhhozo en unuversala posteno de gardisto, fusilisto, devigata loghi en la sovhhozo, kaj purigistino Dunja. Tio ne estis Moskvo, kaj chio havis tie pli simplan, familian kaj amikecan karakteron. Aleksandr Semjonovich ordonadis, karese rigardante al la kestoj, aspektantaj kiel solida kompakta donaco sub tenera sunsubira lumo de la supraj vitroj de la orangherio. La fusilisto, kies fusilo paceme dormetis che la pordo, rompadis per tenajlo stegojn kaj metalajn bendojn. Audighis krakado… Shutighis polvo. Aleksandr Semjonovich, klakante per la sandaloj, klopodis chirkau la kestoj.

— Bonvolu pli akurate, — diris li al la fusilisto. - Pli atente. Chu vi ne vidas — ovoj?..

— Normale, — raukis la provinca fuziliero, tenajlante, — tuj…

Tr-r-r… kaj shutighis polvo.

La ovoj estis pakitaj bonege: sub la ligna kovrilo estis tavolo da parafina papero, poste tiu da sorbpapero, sub ghi — densa tavolo da rabotajo, poste — segajoj, en kiuj vidighis blankaj kapetoj de ovoj.

— La eksterlanda pakajo, — karese diris Aleksandr Semjonovich, serchante en la segajoj, — ghi estas pli bona ol la nia. Manja, pli akurate, vi frakasos ilin.

— Vi, Aleksandr Semjonovich, frenezighis, — respondis la edzino, — kvazau ja oro estas. Chu mi neniam vidis ovojn? Oj!… Kiaj grandaj!

— Eksterlando, — diris Aleksandr Semjonovich, elmetante la ovojn sur lignan tablon, — chu tio estas niaj kampulachaj ovoj… chiuj, vershajne, bramaputroj estas, diablo prenu! La germanaj…

— Klara afero, — subtenis la fusilisto, admirante la ovojn.

— Mi nur ne komprenas, kial ili estas malpuraj, — diris mediteme Aleksandr Semjonovich… — Manja, vi zorgu. Oni elmetu plu, sed mi iros telefoni.

Kaj Aleksandr Semjonovich ekiris al telefono en kontoron de la sovhhozo trans la korto.

Vespere en la kabineto de la zoologia instituto ekzumis telefono. Profesoro Persikov tauzis la harojn kaj aliris la aparaton.

— Nu? — demandis li.

— Tuj kun vi parolos provinco, — mallaute kun siblado respondis la auskultilo per virina vocho.

— Nu. Mi auskultas, — abomeneme demandis Persikov en la nigran bushon de la telefono… En tiu io ekklakis kaj poste dista vira vocho diris en la orelon maltrankvile:

— Chu lavi la ovojn, profesoro?

— Kio estas? Kio? Kion vi demandas? — incitighis Persikov, — de kie vi parolas?

— El Nikolskoje, Smolenska gubernio, — respondis la auskultilo.

— Mi nenion komprenas. Mi konas neniun Nikolskoje. Kiu estas?

— Rokk, — severe diris la auskultilo.

— Kiu Rokk? — Ha, jes… tio estas vi… do kion vi demandas?

— Chu lavi ilin?.. oni sendis al mi el eksterlando aron da kokinaj ovoj…

— Nu?

— Sed ili estas en ia kotacho…

— Vi miksas ion… Kiel ili povas esti en la «kotacho», lau via esprimo? Nu, certe, povas esti iomete… sterko algluighis… au io ankorau…

— Do, chu ne lavi?

— Certe, ne necesas… Chu vi jam intencas shargi la kamerojn per ovoj?

— Mi shargas. Jes, — respondis la auskultilo.

— Hm, — ironiis Persikov.

— Ghis, — shmacis la auskultilo kaj eksilentis.

"Gis", — malamege ripetis Persikov al privat-docento Ivanov, — kiel plachas al vi tiu ulo, Pjotr Stepanovich?

Ivanov ekridis.

— Chu tio estis li? Mi imagas, kion li bakos el tiuj ovoj.

— D…d…d… — ekparolis Persikov kolere, — vi imagu, Pjotr Stepanovich… nu, bone… tre eblas, ke al nukleoplasmo de kokina ovo la radio faros saman efikon, kiel al tiu de nudhautuloj. Tre eblas, ke kokoj elkovighos che li. Sed nek vi, nek mi povas diri, kiaj estos tiuj kokoj… eble, ili estos tute maltaugaj kokoj. Eble, ili mortos post du tagoj. Eble, ne licos manghi ilin! Kaj chu mi povas garantii, ke ili staros sur la piedoj. Eble, iliaj ostoj estos rompighemaj. - Persikov pasiighis kaj svingadis per la polmo, kalkulfleksante la fingrojn.

— Tute ghuste, — konsentis Ivanov.

— Chu vi povas garantii, Pjotr Stepanovich, ke ili donos idojn? Eble, tiu ulo bredos sterilajn kokojn. Kreskigos ilin hunde grandaj, sed poste oni atendu idaron de ili ghis la dua alveno de Kristo.

— Ne eblas garantii, — konsentis Ivanov.

— Kaj kia senceremonieco estas, — ekscitis sin mem Persikov, — kia vigleco! Kaj atentu, ke oni komisiis al mi ja instrukcii tiun friponon. - Persikov montris al la papero, alportita de Rokk (ghi kushachis sur la eksperimenta tablo) — …sed kiel mi instrukcios tiun profanulon, kiam mi mem nenion povas diri pri la demando.

— Sed chu ne eblis rifuzi? — demandis Ivanov.

Persikov puncighis, prenis la paperon kaj montris ghin al Ivanov. Tiu tralegis ghin kaj ironie ridetis.

— M-jes… — diris li signifoplene.

— Kaj atentu… Mi mian mendon atendas du monatojn, kaj nenia sciigo pri ghi estas. Sed al li oni momente ovojn sendis kaj ghenerale chiel kontribuas…

— Nenio rezultos che li, Vladimir Ipatjich. Kaj finighos chio simple per tio, ke oni redonos al vi la kamerojn.

— Se pli baldau estus, alie oni prokrastigas miajn eksperimentojn.

— Jes, tio estas malbone. Che mi chio estas preta.

— Chu vi skafandrojn ricevis?

— Jes, hodiau.

Persikov iom trankvilighis kaj viglighis.

— Aha… mi opinias, ni faru tiel. Pordon de la operaciejo ni hermetike fermu, sed la fenestron malfermu…

— Certe, — konsentis Ivanov.

— Chu tri kaskoj estas?

— Tri. Jes.

— Nu jen… Do, estos vi, mi kaj eblos iun el studentoj inviti. Ni donos al li trian kaskon.

— Eblas Grinmut'on.

— Chu li nun che vi laboras pri salamandroj?.. Hm… li taugas… kvankam, tamen, li printempe ne povis diri, kian strukturon havas naghveziko de Plethodontidae, — rankore rimarkis Persikov.

— Ne, li taugas… Li estas bona studento, — defendis Ivanov.

— Ni devos ne dormi unu nokton, — daurigis Persikov, — tamen jen kio, Pjotr Stepanovich, vi kontrolu gason, aliokaze diablo scias, tiujn iliajn kemiistojn. Alsendos iun achajhon.