Изменить стиль страницы

Aperis al li de ie ankaŭ aliaj, antaŭe neniel montriĝintaj strangaĵoj. Ekzemple, li estis serioze konvinkita, ke povus regi pli ĝuste, ol la imperiestro, estri la landon pli bone, ol Dumo aŭ la kabineto de ministroj. «Kion do ili faras, aĉuloj, salivuloj, — diris li kolere, venante al pridemandado kun freŝa ĵurnalo en la manoj. — Jen kion mi farus…» Kaj kun certa, tre solida aspekto diris sensencaĵojn; kaj ofte morgaŭ ne memoris, kion diraĉis hieraŭ, kaj diraĉis ion tute malan. Sed tutegale, tiel, kiel li proponis, eblus regi nur iun etan bandon, sed ne la grandan regnon. Ĉiujn malamikigi kun ĉiuj; tiujn, sen kiuj ne eblas, aĉeti, aliajn timigi per tio, ke li neniam ilin aĉetos; promesi unu, sed doni alion kaj al tute aliaj homoj… Eĉ bando tion ne eltenus longe.[67] Antaŭe oni ne rimarkis en li tian intereson al politiko.

Kelkaj ekspertoj konfirmis, tamen, lian plenan mensosanecon. Ŝajnis, ke en lia konscio samtempe aperis kelkaj obsedaj ideoj, kaj ili ĉiuj treege konvenis al lia origina menso.

Poste alflugis Papazjan kaj alportis simple sovaĝajn amasojn da statistiko. Mi foliumis ilin dum kelkaj tagoj. Vidiĝis interesa kaj same tre nekomprenebla bildo. Al io ĝi evidente montris, treege evidente — sed al kio?

La hipotezon pri novaperinta mutacia viruso ni devis forlasi tuj — se ne supozi, savante ĝin perforte, ke ĝi estas ne novaperinta, sed ni jam vivas kun ĝi sufiĉe longe. Sed tio ŝajnis tre malprobabla — ja ĝin oni rimarkus; se cerba patologio havas evidentan karakteron, iuj sekcadoj ĝin nepre montrus.

Kriminalaj agoj, laŭ esencaj parametroj similaj al la du fidinde registritaj specimenoj — Kislenko kaj Cin, okazis delonge kaj tre malofte; kutime ili aŭ restis ne malkaŝitaj, aŭ la kriminto estis agnoskata psiĥe ne plene valida, aŭ liberigata pro nesufiĉo de krimpruvoj, aŭ vere tuj post la ago en neklaraj cirkonstancoj pereis, mortis aŭ malaperis, deŝirante tiamaniere ĉiujn fadenojn. Sed disĵeteco de tiaspecaj krimoj estis ne egalmezura; ili evidente strebis al tiuj aŭ aliaj spaco-tempaj nodoj — jen ili preskaŭ malaperis, jen en iu regiono por ioma tempo, de kelkaj semajnoj ĝis kelkaj jaroj, subite neklarigeble oftiĝis, ne havante inter si ian ajn observeblan ligon, jen ricevis por sufiĉe longaj periodoj karakteron de vasta epidemio aŭ eĉ pandemio. Tio estis diable interesa.

La plej proksima tempe al ni pandemio, feliĉe, estis for de ni jam je pli ol duonjarcento, ĝin eblis proksimume dati per unua duono de la kvardekaj jaroj, sed dum pasintaj kvindek jaroj potencaj, ĝis ses-sep dekoj da okazoj dum jaro, epidemioj eksplodis jen en unu, jen en alia lando; malplej rapide la pandemio estis estingiĝanta en Rusio, praktike finiĝinte nur ok jarojn post tio, kiam ĝi finiĝis, ekzemple, en Eŭropo. Altiris atenton tio, ke post lokiĝintaj en tiujn kvindek jarojn periodaj kaj sufiĉe lokalaj eksplodoj en Afriko, Indoĉinio, Centra Azio, Ĉinio, Centra Ameriko tiu absurda epidemio en lastaj jaroj denove komencis riveliĝi en nia lando, okupante foje por tutaj monatoj samtempe kelkajn guberniojn; la situacio laŭ intenseco, certe, neniel kompareblis kun la kvardekaj, sed rimarkeble superis indikojn de, ekzemple, la sesdekaj aŭ la sepdekaj jaroj. Ne plaĉis tio al mi.

Iri pli profunden en polvon de jardekoj estis malpli facile. Preciza kaj kompleta statistiko tiam mankis; kaj restis nur admiri nekonatajn al mi, nerimarkeblajn kaj skrupulajn laborantojn de la statistika buroo de Ministrejo de Internaj Aferoj, kiuj siatempe de jaro al jaro estis transportantaj en memoron de centra datumbanko ĉiujn arkivajn dosierojn de la lando kaj, kiom eblis, de la tuta mondo. Estis eĉ nekompreneble, por kio ili tion faras — simple por ordo. Sed jen evidentiĝis, ke ili ĝuste por mi laboris.

Kaj tie, en tiu polvo, troviĝis faktoj vere malbonsignaj.

La pandemio en Rusio komenciĝis evidente pli frue, ol en plejmulto de aliaj regionoj de la mondo; montriĝis, ke, kune kun Germanio kaj, parte, ĉemaraj provincoj de Ĉinio mia lando iĝis unu el tri potencaj centroj, fontoj de tiu mistera malsano, inundinta poste la tutan civilizitan mondon. En ĉiuj tri centroj kruta kresko komenciĝis proksimume samtempe, de komenco de la tridekaj jaroj. Sed la samaj landoj — kaj kio plej senkuraĝigis, ĝuste Rusio unuavice — firme tenis unuan lokon ankaŭ dum la dudekaj jaroj ĝis, finfine, en dua duono de la dekaj jaroj la fenomeno denove ricevis pandemian, aŭ, pli ĝuste, kvazaŭpandemian karakteron, laŭlitere kiel skualo trairinte laŭ Eŭrazio de okcidento al oriento.

Poste — en ordo, mala al la kronologia — la epidemio estingiĝis. Unuopaj, kaj ne tre gravaj eksplodoj okazis jen en unu, jen en alia provinco de Ĉinio; jen en unu, jen en alia gubernio de Rusio; jen en unu, jen en alia eŭropa lando. Eksplodo en Meksiko. Afriko kaj Suda Ameriko tiam plene iĝis blankaj makuloj — statistiko tie, fakte, tiam ne ekzistis; sed ne ili min interesis. Por mi jam nedisputebla estis ekzisto de tri nodoj, kvankam dume nesciate de kio: orient-azia, mez-rusia kaj centr-eŭropa. Jen la mez-rusia, jen la centr-eŭropa nodo sendis metastazojn al Balkanoj. Poste komencis estingiĝi la orient-azia nodo. Poste, en naŭdekaj jaroj de la antaŭa jarcento, komencis velki ambaŭ nodoj; la indikoj stabile tenis sin malpli alte, ol de la plej trankvilaj por la dudeka jarcento sepdekaj jaroj. Finfine, en la sepdeka aŭ la sepdekunua jaro de la antaŭa jarcento okazis abrupta eksplodo en centra Eŭropo, kvazaŭ Francio kaj Prusio frotis unu la alian per silikoj de limoj, elĵetinte faskon da fajreroj…

Kaj fino.

Kvazaŭ oni fortranĉis.

Ĉiujn pulsadojn, observitajn de mi laŭ la laboroj de la grupo de Papazjan, por la deknaŭa jarcento eblus, probable, nomi spekulaciaj — difektoj de tiama statistiko kaj mankoj pro konvertado de ĝiaj datumoj en la centran bankon faris la materialon malmulte reprezentiva. Sed, ĉu iris la procezo tiel aŭ iomete alie, unu fakto por mi estis praktike nedisputebla: tiu fenomeno, kio ajn ĝi estu, startis en la historio de la Tera civilizo ne pli frue ol 1869 kaj ne pli malfrue ol 1870 jaro.

Vere, mem ŝoviĝis penso pri viruso. Se almenaŭ foje dum preskaŭ cent tridek jaroj biologio kaj medicino mencius pri infektaj frenezoj! Se almenaŭ io montrus al kontaktoj inter unu kriminto-malsanulo kaj alia!

Nenio tia estis.

Urĝe, urĝe necesas eliri el ĉi tie. Kriminalistika esploro nereteneble estis transformiĝanta en sciencan esploron, kaj kontraŭstari al tio estis sensence.

Fine de julio mi jam penis kiom eble pli paŝadi — unue laŭ la sekcio, poste laŭ koridoroj de la tuta centra malsanulejo de Simbirsko, kaj dum bona vetero eliris ankaŭ al libera aero, en malgrandan, sed komfortan ĝardeneton malantaŭ la malsanulejo. Baldaŭ mi jam rekonis vizaĝojn de multaj malsanuloj, ni salutis, mallonge, sed afable konversaciis pri vetero kaj kuraco; sidis sur benketoj sub susurantaj poploj, jen parolante, jen silente, kun ridetoj, aŭskultante aŭdiĝantajn el la infana sekcio akrajn kriojn, senzorgan ridon, bruon de saniĝanta infanaro. «Al Marso ni flugu post la tagmanĝo, kaj nun ni ludu je indianoj» — «Nu, tio ne estas interesa, tie necesas pafi unu al la alia!» Invitojn partopreni turnirojn de domenludo kaj ŝakludo mi afable rifuzis, preferante instaliĝi ie en relativa soleco, sub suno, kaj legi kaj relegi leterojn de Liza kaj Paŭlinjo. La leteroj estis kutimaj — komfortaj kaj trankvilaj, kiel hejma teumado; Liza eĉ per unu vorto ne rememorigis al mi pri tio, kio okazis ĉi tie antaŭ ses semajnoj. Nur foje ŝi ne sukcesis deteni sin — sen ajna afekto informante min, kiel ŝi sopiras, kaj demandante, ĉu mi ne deziras, ke ŝi alflugu al mia eliro el la malsanulejo kaj al Peterburgo ni flugu jam kune, ŝi skribis subite: «Kaj ĝenerale — vin ĉi tie ĉiuj atendas kaj tre sopiras sen vi». Eblis multon legi inter linioj de tiu ĉi frazo.

Stanjo ne skribis al mi eĉ unu fojon.

Ĝuste en la ĝardeneto mi renkontis, finfine, lin. En tio estis nenio mirinda — la malsanulejo estis la plej bona en la gubernio kaj, certe, ni ambaŭ trafis ĝuste en ĝin. Estis strange, male, ke ni tiom longe ne renkontiĝis. En invalida fotelo li nehaste ruliĝis renkonte al mi, submetante palan vizaĝon al radioj de suno, kliniĝanta al baldaŭa aŭtuno. Sur la diketaj vangoj kuŝis ombroj de fortaj, kun dika rando, okulvitroj. Unu el la kugloj damaĝis lian vertebron; mi sciis, ke, plej probable, li neniam plu povos paŝadi.

вернуться

67

Kaj ankoraŭfoje rememoru pri Boĉjo Jelcin…