Изменить стиль страницы

— Saĉjo!

Mi denove eksiblis.

— Al vi estas malutile paroli! Saĉjo, kara, mi petas — kuŝu trankvile! Ĉio jam estas bona! Necesas nur pacienci…

Mi eksiblis.

— Kion vi deziras, Saĉjo? Kion mi faru? Ĉu la kusenon korektu? Aŭ vi pisi bezonas? Se jes — palpebrumu!

— Pardonu, — siblis mi.

Larmoj verŝis el ŝiaj okuloj.

— Pardonu, — por fidindeco ripetis mi.

Pardonu pro tio, ke sub tiuj damnitaj fenestroj mi pri vi eĉ ne rememoris. Mi ne scias, kiel tio povis okazi. Mi eĉ ne pensis, kiel vi vivos sen mi. Eĉ ne pensis pri devo antaŭ Paŭlinjo, antaŭ vi… antaŭ Stanjo, kiun vi ne konas, sed kun kiu tamen parencas… ŝi ne ŝatas tiun vorton, sed dum mi estas necesa al ŝi, mi havas devon antaŭ ŝi, kun tio ne eblas ion fari… Mi pensis nur pri fremda knabo — tie, en Otuzo, kie al mi kun vi kaj Paŭlinjo estis tiel bone, li kun brilantaj okuloj ravite aŭskultis sur vespera verando, sub steloj, inter vitoj, miajn rakontojn…

Ĉion ĉi mi nun neniel kapablis diri.

— Ksenia… kiu? — siblis mi.

Ŝi ridetis, glatigis mian manon, korektis la kovrilon…

— Ĉu vi aŭdis, jes? Kiel mirakle! Vi tute rekonsciiĝis, kara! Tio estis unu tre digna virino, al vi ŝi plaĉus. Sankta Ksenia Peterburga. Ŝia edzo subite mortis, sen eŭkaristio, kaj, sekve, ne povis trafi en la paradizon; sed ŝi, por eltiri lin el la infero, vestiĝis en lian vestaĵon, kaj diris, ke mortis ŝi, Ksenia, tutan havaĵon ŝi disdonis al malriĉuloj, kaj ankoraŭ longe vivis sanktan vivon kvazaŭ anstataŭ li. Ŝi estas entombigita en nia Smolenska tombejo, proksime de nia hejmo. Ĉu vi deziras — ni tien venu poste kune?

— Ŝi estas… kontraŭ kio? — demandis mi, kaj tuj komprenis, ke malbone diris — kvazaŭ temis pri tablojdo. Sed vorton ne eblas rekapti.

— Por sano, por geedza paco…

— Kaj Pantelejmono?

Ŝi kaj ridis, kaj ploris.

— Saĉjo, nu tio ja estas ne kabineto de ministroj! Unu pri energio, alia pri transporto… Ili simple helpas en malfeliĉo — kaj cetero dependas de tio, kun kiu plej bone kreiĝos rilatoj. Jen mi, ekzemple, kun Ksenjo sentas plej facile, plej konfide…

Malantaŭ la pordo de la ĉambro aŭdiĝis bruo. Abruptaj ekkrioj. La voĉoj estis virinaj. La pordo kun bruego, neeltenebla en silento kaj doloro, malfermiĝis.

— Malpermesite, ĉe li jam estas!.. — kriis vartistino, penante laŭlitere barikadi la pordon per si, kaj eksilentis, konsternite rigardante al ni. Mi eĉ ne sukcesis ekscii, kio ĉe mi, laŭ ŝia opinio, jam estas. Kun mordita lipo, kun senhelpe malfermitaj, tuj blindiĝintaj post lumo okuloj, deŝovinte la vartistinon per la ŝultro, en la ĉambron penetris Stanjo.

Liza malrapide leviĝis.

Estiĝis silento.

Facile blovetis en la nazotruon strieto de freŝa aero; ŝajnis, ĝi iomete susuras. Kaj la koro ekbatis, kiel boksisto en trejnan piron — jen kelkaj sovaĝaj sinsekvaj batoj, jen paŭzo.

— Nu jen, — siblis mi.

Panjo, donu al mi trinki…

— Se vi renkontiĝis — do, mi mortos.

Ili staris apude. Kaj, kvankam ili tute ne similis, al mi ŝajnis, ke ĉio duobliĝas en miaj okuloj. Tio rememorigis kombinitan filmon — okazas tio en malbongustaj kinokomedioj: unu saman aktoron, ekzemple, oni filmas kiel du fratojn-ĝemelojn, kaj ĉiuj konfuziĝas, ne povas ion ajn kompreni, skandalas foje, kaj tiel ĝis la fino mem. La fratoj renkontiĝas en unu sceno, manpremas unu la alian kaj ridegas.

Ĉi tie neniu ridegis.

— Tio estas Elizabeta Nikolavna, — siblis mi, — mia edzino. Tio estas Stanislava Solomonovna… same mia edzino.

— Pa-pardonu… — per tintaĉa, tute fremda voĉo elpremis Stanjo, abrupte turniĝis, kaj, tamburinte mallongan fraparon per kalkanumoj laŭ kahela planko, elkuris el la ĉambro. Dum iu momento Liza, malferminte la buŝon en sia infaneca konsterno, rigardis post ŝi. Poste denove movis rigardon al mi. Ŝiaj lipoj ektremis. Mi ankoraŭ sukcesis vidi, kiel ŝi impetis preter la ŝtoniĝinta vartistino post Stanjo.

Rekonsciiĝis mi en la reanimiga sekcio. Doloro estis ĉie.

Plaŭd'-plaŭd' per la flugiloj…

Mi ne deziris malfermi la okulojn. Liza estis apude, mi aŭdis. Do, ĉio estas bona. Dum mi silentas, dum kuŝas kun fermitaj okuloj, ŝi estos ĉi tie. Apenaŭ aŭdeble, kante, sinforgese, ŝi flustris ion sian… Ĉu akateston?[66] Jes, akateston.

— …Kiel malforta senhelpa infano naskiĝis mi en la mondon, sed Via Anĝelo etendis helajn flugilojn, gardante mian lulilon. De tiam amo Via brilas sur ĉiuj vojoj miaj, mirakle kondukante min al lumo de eterno…

Mi aĝis kvin jarojn.

— …Ho Dio, kiel bone estas gasti ĉe Vi. La tuta naturo mistere flustras; ĝi tuta plenas je kareso, birdoj kaj bestoj portas sigelon de Via amo. Benita estas patrino-tero kun ĝia rapide velkanta belo, vekanta sopiron pri la eterna patrujo…

Ŝia voĉeto estis laca, raŭketa. Verŝajne, ŝi multe ploris.

— …En luna lumo kaj en najtingala kanto staras valoj kaj arbaroj en siaj neĝoblankaj nuptaj vestaĵoj. La tuta tero estas Via fianĉino, ĝi atendas la Eternan Fianĉon. Se Vi tiel vestas herbon, do kiel Vi transformos nin en venonta renaskiĝo, kiel heliĝos la korpoj, kiel ekbrilos la animoj! Gloron al Vi, bruliginta antaŭe helan lumon de eterna vivo! Gloron al Vi pro espero de senmorta ideala eterna belo! Gloron al Vi, ho Dio, pro ĉio por ĉiam!

Mi aĝis kvin jarojn, kiam somere, en nia apud-Moskva bieno, mi vagis en malĝusta horo al mastruma korto. Kion mi estis serĉanta, je kio estis ludanta, fantaziante en soleco — mi ne memoras. Ne gravas. En la memoro restis nur la ansero.

— …Ne timigas vivaj tempestoj al tiu, en kies koro brilas lucerno de Via fajro. Ĉirkaŭe estas malbona vetero kaj mallumo, teruro kaj hurlo de vento. Sed en lia animo estas silento kaj lumo. Tie estas Kristo!

Ĉu ĝi estis destinita al nia tablo, aŭ al laboristoj — tion mi same ne scias. Ĝi kuŝis sur tero; la sango jam ne fluis el absurda kolstumpo — kaj mi, etulo, eĉ ne komprenis komence, kio al ĝi okazis, al la giganta blanka belulo, kaj kie estas ĝia kapo. Sed ĝi ankoraŭ martelis per la flugiloj, kaj la flugiloj estis tiaj potencaj, tiaj larĝaj, ŝajnis, sur ili eblis facile leviĝi eĉ ĝis la suno. Sed ĝi jam nur iomete saltetis, kiam la larĝaj, jam kovritaj de polvo, jam malpurigitaj de tero kaj sango aloj batis teron. Ĝi senmoviĝis kiel senforta amaso, kvazaŭ prepariĝante, koncentriĝante, poste malespere, per ĉiuj fortoj: plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'!

— Kiel proksima Vi estas en tagoj de malsano. Vi mem venas al malsanuloj. Vi mem kliniĝas ĉe sufera lito kaj la koro parolas kun Vi. Vi per paco prilumas animon dum malfacilaj malfeliĉoj kaj suferoj, Vi sendas neatenditan helpon. Vi konsolas, Vi estas amo postulanta kaj savanta, al Vi ni kantas: Haleluja!

Mi longe, kvazaŭ sorĉita, staris tie kaj kun freneza espero rigardis: eble ĝi sukcesos? Poste mi forkuris; min neniu povis trankviligi dum la tuta tago. «Ĝi ne povas! — kriis mi, sufokiĝante pro larmoj; oni timis paroksismon, tiel mi ploregis. — Ĝi ne povas!!» Ili ne komprenis — kaj mi ne povis klarigi, al mi ĉio estis ekstreme klara, ĝis teruro kaj por ĉiam. Kara mia panjo ŝovis al mi, strebante konsoli kaj amuzi, lanugajn, molajn, ridindajn, ĉarmajn anseridetojn: «Vidu, Saĉjo, kiel multaj ili estas! Kiel ili kuras! Kiel ili manĝas! Jen, donu al ĝi panon! Se vi deziras, prenu ĝin sur la manojn — la anserido ne timas Saĉjon, Saĉjo estas bona…» Mi ploris pli forte, jam malfortiĝinte, jam sen krio, kaj nur balbutis: «Mi domaĝas. Mi ilin ĉiujn domaĝas».

— …Kiam Vi inspiras min servi al proksimuloj, kaj la animon prilumas per humileco, tiam unu el sennombraj Viaj radioj falas sur mian koron, kaj ĝi iĝas lumporta, kvazaŭ fero en fajro. Gloron al Vi, sendanta al ni malsukcesojn kaj malfeliĉojn, por ke ni estu kompataj al suferoj de aliuloj! Gloron al Vi, transforminta nian vivon per faroj de bono! Gloron al Vi, establinta grandan rekompencon en memvaloreco de bono! Gloron al Vi, akceptanta ĉiun altan impeton! Gloron al Vi, levintan la amon super ĉio tera kaj ĉiela! Gloron al Vi, ho Dio, pro ĉio por ĉiam…

вернуться

66

Laŭdkanta preĝo.