Изменить стиль страницы

Esence, nenio speciala estis en li — li plene malgajnis kompare kun solidaspekta Beĉjo! — li estis simple tre vundebla, bonkora kaj konscienca homo. Laborulo, kamparano, eĉ ĝis nun ne sukcesinta forigi molan Stavropolan prononcon,[68] kiu eniris en lian karnon kaj sangon tie, en sud-rusa aroma stepo. En juneco li provis okupiĝi pri praktika politiko, preskaŭ decidis balotiĝi en Dumon — kaj dankon al dio, ke ne decidis, tio estis ne lia vojo. Li vere, kiel esprimis Cin, tro deziris ĉiujn kun ĉiuj pacigi kaj peneme, foje eĉ ridinde, serĉis unuigantajn interesojn, kiuj povus superi interesojn disigantajn, ĉiam vokis al naturaj, sed malfacile penetrantaj en ardajn kapojn cedoj kaj tiujn, kaj aliajn, kaj triajn, ĉiam milde apelis al voĉo de racio, al trankvila prudento — en Dumo tio ne konvenas, tie tute ne ĉiuj estas komunistoj. Sed estimon kaj amon li rikoltis multe plian, ol, ekzemple, prezidanto de Dumo Sergunenkov, kaj eĉ anoj de aliaj konfesioj aŭskultis liajn vortojn kaj petis esti arbitracianto en disputoj. Kion fari — en Rusujo revuloj estis ĉiam pli estimataj, ol aferuloj. Afero estas io malnoble konkreta, vundebla de kritiko, havanta malavantaĝojn; sed revo estas ideala, en ĝi estas sensence serĉi malfortajn lokojn. Tiu, kiu faras tion, montras sin ridinda; kaj tiu, kiu sukcesas eĉ por jaro infekti per sia revo multajn, restas en la historio por ĉiam.

— Saluton, kamarado patriarko.

Li haltigis la fotelon. Levis la mildan vizaĝon, rigardis al mi demalsupre. Kiel mi — al Stanjo lastfoje. Li tuŝis per fingroj la arketon, korektis la okulvitrojn.

— Saluton…

— Mi estas kolonelo Trubeckoj, Aleksandro Lvoviĉ.

— Aĥ, jes, jes! Oni jam diris al mi ĉi tie pri via misio. Vi ja estas komunisto, ĉu ne?

— Vere tiel.

Li etendis al mi la manon.

— Saluton, kamarado Trubeckoj, — ni manpremis. — Ĉu mi povas esti iel utila al vi?

— Jes, treege. Mi dezirus konversacii kun vi.

— Ni sidiĝu, — li ĉirkaŭrigardis, serĉante benkon por mi kaj lerte ekrulis sian fotelon al la plej proksima. Mi sekvis lin — maldekstre kaj je duonpaŝo malantaŭe.

Ni instaliĝis. Mi kontente rimarkis, ke neproksime de ni haltis, vigle konversaciante pri io, du junaj fortikaj malsanuloj. Tio estis knaboj de Usolcev, kiujn li tuj metis en la malsanulejon por observi, ĉu ne minacas ĉi tie io al la patriarko aŭ al mi, kaj ĉu iu ne kaŝobservas nin.

— Mi estas komunisto, kaj la interesojn de nia konfesio mi taksas tre alte, — komencis mi, emociante. — Sed mi estas ankaŭ rusa oficiro, kaj interesoj de Patrujo por mi ne estas sensenca sono. Mia ĉi-tiea misio, ligita kun enketo de la atenco kontraŭ vi, estas nur unu el momentoj de la enketo, kiun mi estras laŭ persona ordono de la caro. Mi enketas la katastrofon de «Carido» Li korektis la okulvitrojn.

— Ĉu ĉi tie estas io komuna? — iomete abrupte demandis li. Estis evidente, ke miaj vortoj por li estis neatenditaj.

— Nenio — aŭ ĉio. Ĝuste tion mi devas kompreni. Mi volas peti de vi konsilon, kaj kun tiu celo mi kuraĝas konatigi vin, se vi ne kontraŭas, kun ĉefaj rezultoj de tiu laboro, kiun mi sukcesis fari. Mi nur volas averti, ke la konversacio estas strikte konfidenca. La enketo ankoraŭ ne estas finita.

— Mi komprenas kaj tute konscias gradon de mia respondeco. Mi aŭskultas vin.

Mi konatigis lin kun la faktaro, emfazinte strangan statistikon, kiun kolektis grupo «Buki». Kiam mi finis, la patriarko longe silentis, per duonfermitaj okuloj rigardante al ĉielo.

— Ĉio ĉi estas tre stranga, — diris li post longa medito. — Ĉu ne venis en vian kapon profundigi la statistikajn esplorojn al la unua duono de la deknaŭa jarcento? Aŭ tio simple ne fareblas pro malriĉeco de materialo?

— Plie la dua, ol la unua. Papazjan prilaboris, kiom tio eblas, tutajn sesdekajn jarojn. Ne estas eĉ unu okazo. Se tia rezulto estas kaŭzita de difektoj de statistiko, do malleviĝi pli malsupren laŭ tempa akso estas sensence, tro hazarda kaj nekompleta estos specimeno. Se tamen tiu rezulto estas kaŭzita, kaj mi inklinas al tia opinio, de iuj aliaj kialoj, do tia malleviĝo estos eĉ pli sensenca.

— Kion do vi pensas pri tio, kamarado Trubeckoj?

— La sola ideo, kiu venas en mian kapon, aspektas kiel purega fantastiko, — konfesis mi. — Sed ceteraj versioj, kiel tiu, ke ekzistas nedetektita viruso, kaŭzanta infektan agresan skizofrenion, estas eĉ pli fantastikaj, kaj krome, diference de la mia, ne klarigas ĉiujn faktojn.

Li korektis la okulvitrojn. Ridinde moviĝis en la fotelo dekstren-maldekstren, kvazaŭ al li estis maloportune sidi.

— Daŭrigu, mi petas.

— La sesdekaj jaroj de la antaŭa jarcento estis tempo de disflorado de terorismaj skoloj de prakomunismo. Ni supozu, ke tiam aperis sekreta sekto de simila speco. Ni supozu ankaŭ, ke laŭ volo de sorto ĝi ricevis por sia dispono ĝis nun ne konatan al la pozitiva scienco manieron de manipulado de homa konscio. Nu, ekzemple — mi diras por ekzemplo, strebante nur montri, ke eblas tre strangaj variantoj, — leginte ĝin en iuj antikvaj orientaj tekstoj. Orientaj antikvuloj tre interesiĝis pri provokado de ŝanĝitaj statoj de konscio; kaj inter radikaluloj foje renkonteblis treege kleraj homoj… Ni supozu, ke tiu sekto, penante konservi siajn nemultajn adeptojn en ombro, komencis plenumi siajn agojn per aliulaj manoj, per manoj de «peonoj». Ni supozu ankaŭ, ke, kiel necesis atendi, ĝi baldaŭ degeneris al bandita grupo, eble, ĝis nun priskribanta sian agadon en terminoj de lukto por justeco. Eble, degenerinte, ĝi agas tute ĥaose, sed tamen eble, laŭ plano, kies sencon ni ankoraŭ ne komprenas.

— Sed per kio al ili malhelpis mi? Ja mi same estas komunisto… — li ridetis. Mi mordis la lipon. Ŝajne, li ne kredis.

— Por ili — ne. Anstataŭ ol, ni diru, lukti por defaligo de la carismo, vi luktas, kaj ne sensukcese, por establo de homeco. Tio estas, siamaniere vi faras tion, kion faras kaj ĉiam faris la plej bonaj homoj el kristisma, islama kaj ajna alia konfesioj. Anstataŭ ol defaligi la maljustan sociordon, vi faras ĝin ĉiam pli kaj pli justa. Tio ja estas plena perfido de interesoj de simpla popolo!

— El vi, kamarado Trubeckoj, fariĝus bonega propagandisto de tiu sekto.

Li ne kredis.

— Mi okupiĝas pri la demando jam delonge, mi enviviĝis en la rolon.

— Sed, kiom mi vin komprenis, al mi oni pafis tute ne pro tio.

— Sed, kiom mi penis al vi klarigi, kamarado patriarko, al vi pafis «peono». La psiĥo de Beĉjo Cin, kun tuta lia medicine pruvita mensosaneco, portas evidentajn spurojn de skrupule balancita, forta kaj integra influo. Ĝuste novaj manioj, treege sukcese kaj efektive aldoniĝinte al liaj malnovaj krimaj inklinoj, igis lin fari tiun krimon. Motivon de vera kriminto ni ne scias. Mi diris pri tio sufiĉe detale.

Li trankvilige metis la manon sur mian genuon.

— Ne incitiĝu, kamarado Trubeckoj, mi petas vin. Ni difinu la situacion. Min vi dume ne konvinkis. Ĉio ĉi aspektas tre malprobable — almenaŭ tuj post via rakonto. Kaj krome… — li moviĝis dekstren-maldekstren, suspiris. — Krome, se io simila vere troviĝos, mi timas, ke tio povas grave malutili aŭtoritaton de nia instruo. Ĉu vi al iu rakontis viajn rezonojn?

— Anticipe — al la ministro de ŝtatsekureco de Rusio kaj al lia vicministro. Certe, al neniu krome.

La patriarko denove suspiris.

— Tio estas eksklude dignaj kaj bondeziraj homoj, — hastis aldoni mi.

— Ni esperu, ke onidiroj pri tio ne tralikos… tro frue.

— Mi estas certa, ke ne tralikos.

Li paŭzis.

— Mi ne povas nun senprokraste elpensi mian version, sed la via ŝajnas al mi malmulte probabla. Ne ofendiĝu. Tamen, mi estas preta helpi al vi per ĉio, per kio mi povas.

— Tiuokaze mi faros al vi kelkajn demandojn.

— Demandu.

Mi jam malfermis la buŝon, sed rimarkis, ke laŭ vojeto al ni nehaste proksimiĝas paro da nejunaj virinoj en malsanulejaj ĥalatoj. Aŭdiĝis: «Ne, ne, petroselon al viando necesas meti nepre. Tio ja estas bongusta, kaj kiel refreŝigas! Kaj al viroj utilas. La mia, mi memoras…» Ili malproksimiĝis, kaj mi ne komprenis finon de la frazo, sed ambaŭ virinoj subite laŭte, senzorge ekridis. Per io tio rememorigis Lizan kaj Stanjon en la tea anguleto.

вернуться

68

Rememoru pri Miĥailo Sergeiĉ Gorbaĉov…