Изменить стиль страницы

DIAMANTO (Libera soneto)

Sur via broĉo diamanto brilis,

Refrakte semis lumon de la bal'

Kaj en nuanco spektra ĵus similis

Intense-flaman ruĝon de l’ koral'.

Jam pensis mi. ke sangas la juvelo,

Ke agoni' de l’ morto kaptis ĝin –

Sed pasis vi – la nimba karuselo

Reludis gamon de la ilumin'.

Simile al la sparka diamanto

Sub amradioj brilas la poet'

Kaj spektre ŝanĝas sin en rima kanto:

Jen sangas li pro rifuzita pet',

Jen li rikoltas laŭrojn de l’ amanto,

Por lumajn vortojn plekti en sonet'.