LA MOMENTOJ
Kiam ardas miaj lipoj sur la ŝultro de marmoro
Kaj ondiĝas plej elaste via brusto ĉe la koro,
Kiam sonĝas ĉi-okuloj duonferme, duonbrile
Kaj la karno duonsvena min obeas plej humile –
Mi adoras vian korpon, mi plenumas dolĉan krimon,
Mi aklamas la cedintan predikanton – memestimon,
Mi forĵetas la leĝaron de l’ racio aŭtokrata
Kaj soife trinkas vinon de la ĝu' malpermesata.
Sen hezito transirante Rubikonon de l’ ebrio,
Por fariĝi dum momento nova mondo el nenio,
Nova astro, sampulsanta kun la tuta Universo,
Nova ritmo de l’ Erosa eleterna flama verso.