Изменить стиль страницы

— Ni preparos, — respondis Grif Rift, — indiku la alterigan lokon.

La ŝipestro tuŝis la regpanelon, kaj la pilota sferoido de la stelŝipo zoniĝis per lumoj — tio estis signalo de preparo al forflugo. La koro de Vir Norin ekdoloris pro sopiro. Li silente riverencis al la sampatrujanoj kaj malŝaltis la SDP-on.

La stelŝipo «Malhela Flamo» rompis tutan komunikadon kun Tormans, kvazaŭ ĝi troviĝis sur planedo, venena por tera vivo. Oni forigis la elirajn galeriojn kaj la balkonojn. La glata korpo de la ŝipo senmove altis en varmega aero de tago kaj en mallumo de nokto, kiel maŭzoleo al la pereintaj teranoj. Interne ĉe ekranoj senŝanĝe sidadis Olla Dez. Ŝiaj lertaj manoj kaj aŭdo estis atendantaj signalojn de Vir Norin aŭ Tael, sed ili ambaŭ silentis. Eĉ tute ne konanta Tormans-on homo povus kapti en la planedaj elsendoj signojn de konsterniĝo kaj maltrankvilo, kvankam ne estis dirita eĉ vorto pri la pereo de Rodis aŭ la pseŭda morto de Vir Norin. Por io elpaŝis Zet Ug kun mallonga parolado pri amikeco inter la teranoj kaj la loĝantoj de Jan-Jaĥ. Nek Gen Ŝi, nek Ka Luf aperis en la elsendoj. Ĉedi kaj Eviza klarigis al la kunuloj la moron kaŝi de la popolo ĉiujn ekstremajn okazojn, des pli se okazis io «supre», kiel en popola lingvaĵo oni nomis la oligarkian eliton.

Pasis diurno. Neatendite ĉesis ĉiuj elsendoj laŭ ĝeneralaj kanaloj de la planedo. Ĉojo Ĉagas estis vokanta «Malhelan Flamon» laŭ la sekreta reto, promesante klarigi la okazintaĵon, kaj kredigante, ke estas prenitaj rimedoj al trovo kaj puno de kulpuloj. Oni al li ne respondis. Ne estis pri kio paroli kun li. Peti zorgi pri la astronavigaciisto — signifis transdoni lin en manojn de homoj, kiuj havis nek honoron, nek fidelon al sia vorto, nek bonajn intencojn. Ĉu interkonsenti pri reveno de la ekspedicio, pri livero de medicina kaj teĥnika aparataro, filmoj, artaĵoj? Tio kontraŭis al la tuta politiko de la oligarkia socio. Ja pri kiaj interkonsentoj eblis temi, se sur la planedo ne ekzistis leĝoj, konsilioj de Digno kaj Juro, neniu atentis la publikan opinion!

La reganto ordonis vokadi la stelŝipon ĝis la vespero, kaj poste transiri al minacoj. Venis la nokto, kaj plu super arbustoj de la marbordo altis la silenta kupolo de la grandega ŝipo. Sed tamen ankoraŭ unufoje la stelŝipanoj sukcesis vidi sian «Malhelan Flamon» de ekstere.

Post la ĉeso de komunikado kun Vir Norin laŭ la galaksia horloĝo de «Malhela Flamo» pasis ok centmilonoj de sekundo, proksimume dek kvar teraj horoj. Olla Dez rifuzis forlasi sian postenon, kvankam al ŝi proponis anstataŭon ĉiuj ceteraj ŝipanoj, finintaj preparon al la sendo de la diskavio kaj al la forflugo. Nur Menta Kor kaj Div Simbel plu okupiĝis pri agordado de pilotaj aparatoj.

Grif Rift, forpelante persistajn pensojn pri Rodis, estis pripensanta listojn de aĵoj, ŝarĝitajn en la diskavion, penante ne forgesi ion decide gravan, kvazaŭ Vir Norin-on oni estus forlasantaj sur neloĝata planedo. La manko de komunikado komencis maltrankviligi la ŝipestron. Pensi pri iuj novaj viktimoj inter la teranoj aŭ la tormansaj amikoj estis neelteneble. Kaj la ĉefurbo persiste silentis, kaj nescio de la okazantaĵoj turmente longigis tempon eĉ por la paciencaj teranoj.

Rift estis pensanta, ĉu eble li respondu al Ĉojo Ĉagas kaj singarde pridemandu pri la sorto de Tael, kiam finfine eksonoris la voko kaj sur la ekrano aperis Vir Norin… Detektivoj de «liluloj» finfine atingis la subteraĵon de la Templo de Tempo, sed trovis ĝin malplena kaj prilaborita per la senodoriga substanco. Arkitektoj trovis vastan kaŝejon ĉe rando de la ĉefurbo, proksime de la sekiĝinta lago. Tien, sur la antikvan batalkampon, oni devis alterigi la senpilotan diskavion.

Vir Norin donis la koordinatojn kaj flankeniĝis. Inĝeniero Tael per profunda riverenco salutis la terajn amikojn kaj alportis al la ricevilo de la SDP du stereofotojn. Sen klarigoj de Vir Norin la stelŝipanoj ne rekonus, kiuj estas tiuj altranguloj, sidantaj mortintaj en luksaj nigraj foteloj, kun la vizaĝoj, misformitaj pro teruro. Teruraj neelpreneblaj tranĉiloj de Jan-Jaĥ elstaris el la torditaj korpoj. Gen Ŝi kaj Ka Luf ricevis merititan punon, ne ĝisvivinte juĝon kaj enketon de Ĉojo Ĉagas, en kiu ili sukcesus elturniĝi. Centoj da sklave obeemaj homoj implikus la reganton per amasigo de mensogo. Sed enmiksiĝis aliaj juĝistoj — la «Grizaj Anĝeloj», restarigintaj sian agadon kun senekzempla potenco.

— Estas morte punitaj ankoraŭ dudek ĉefaj kulpuloj de la atako, — kun kolera jubilo sciigis la inĝeniero.

— Kion vi atingos per tio? — demandis Grif Rift.

— Tio estis necesa. Oni devas esti sistemaj kaj absolute senkompataj en defendo kontraŭ senleĝeco, mensogo kaj malhonesto. Vi mem sur la Tero zorgeme plenumas en sociaj rilatoj la trian leĝon de Neŭtono: ago egalas al kontraŭago, — kontraŭstarigante tujan kontraŭagon, sed ne penante atendi, kiel en la antikveco, enmiksiĝon de Dio, sorto, reganto… Longe homoj atendis repagon al siaj torturistoj, sed jarcentoj pasadis, akumulante malbonon kaj plifortigante potencon de fiuloj. Tiam via socio prenis sur sin la funkcion de dia repago de Nemezo: «Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos!» — rapide eksterminte fiaĵojn kaj turmentojn. Vi ne povas imagi, kiom da homa aĉaĵo akumuliĝis ĉe ni dum multaj jarcentoj da ekstermado de la plej bonaj homoj, kiam precipe transvivadis etanimaj konformistoj, denuncantoj, torturantoj, subpremantoj! Ni devas gvidi nin per tio, sed ne blinde imiti vin. Kiam kaŝe kaj senglore pereados miloj da «serpentuloj» kaj iliaj helpantoj — torturistoj de «liluloj», — tiam alta stato en la ŝtata hierarkio ĉesos altiri fiulojn. Ni multon lernis de Rodis kaj de vi ĉiuj, sed rimedojn de lukto devos ellabori ni mem. La belaj bildoj de la Tero kaj la potenca menso de Vir Norin estos nia apogo sur la longa vojo. Mi ne povas esprimi mian dankon, fratoj! Jen tiu ĉi memoraĵo por ĉiam restos kun ni, — Tael montris foton de «Malhela Flamo», faritan per televida objektivo el altaĵoj, proksimaj al la stelŝipo.

Olla Dez tuj refotis ĝin. En la vidkampon eniris Sju-Te, ion dirinta al Vir Norin.

— La diskavio alteriĝis je cent metroj for de ni! — ekkriis Vir Norin kaj apenaŭ aŭdeble aldonis: — Nun estas ĉio.

Tael, Sju-Te kaj Vir Norin ekstaris antaŭ la naŭpiedulo. La ok teranoj viciĝis en adiaŭa spaliro. Ĉedi, ne elteninte la silenton, kriis:

— Ni alflugos, Vir, nepre alflugos!

— Kiam finiĝos la Horo de Bovo!.. Kaj ni penos, ke tio okazu pli baldaŭ, — respondis Vir Norin. — Sed se demonoj de nokto prokrastos la tagiĝon kaj la Tero ne ricevos sciigon de ni, la sekva stelŝipo venu post cent teraj jaroj.

Vir Norin etendis la dekstran manon al la braceleto. La ekrano de la ŝipa TVF iĝis nigra kaj muta. Samtempe sur la regpanelo estingiĝis la verda lumeto de la astronavigaciisto. La sola lumeto — ne de homo de la Tero, sed de la tormansano Tael — restis brilanta kiel simbolo de la restarigita frateco de ambaŭ planedoj.

La revena vojo de «Malhela Flamo» estis multe pli malfacila, ol la flugo al Tormans, ankoraŭfoje pruvinte danĝeran malperfektecon de SRR. Pro iaj kaŭzoj la stelŝipo deflankiĝis de la prikalkulita trajektorio. Anstataŭ ol fali, kiel akcipitro sur ĉasaĵon, rekte el altaj latitudoj de la Galaksio al la oka turno de ĝia spiralo, ĝi trapenetris tri spiralajn branĉojn kaj eliris al la ekstera rando de nia insulo de Ŝakti en zonon de «rentgenaj», aŭ neŭtronaj steloj de tiom eksterordinara denseco, ke kuba centimetro da ilia substanco sur la Tero pezus cent milionojn da tunoj. Inter tiuj pilieroj de masiva substanco en loko de kontaktoj kun la plej densaj lokoj de Tamas brilis specialaj kirloj de materio de Ŝakti. En ili, kiel en senfundaj funeloj, turniĝis en ŝajna forkuro radiado, absorbata de Tamas. Ili lokiĝis laŭ la periferio de la Galaksio, kvazaŭ kontraŭe al la substanco de nia Universo. La fenomeno longe restis nemalkovrita. Dum la unua konatiĝo kun la randa zono de la mondo Ŝakti tiujn funelojn oni nomis kvazaroj. La komplika konstruo de la eksteraj zonoj de la Galaksio kaj la Metagalaksio ne estis eksplikita en la «steleto» pri la reveno de «Malhela Flamo». La lernantoj komprenis nur la minacan danĝeron, en kiun trafis la ŝipo.

En la TVF ili vidis mallongajn vojregistraĵojn de la memormaŝino de la stelŝipo: maldikiĝintan, nigran pro senŝanĝa laboro Menta-n Kor, dum semajnoj ne dormintan Grif Rift-on, elturmentitajn inĝenierojn de pilotaj kaj komputaj aparatoj Div Simbel-on kaj Sol Sain-on. Ĉiu havis sian «korpogardiston». Sol Sain-on zorgis Eviza, Simbel-on — Ĉedi, Rift-on — Olla Dez, kaj Neja Holli sukcesis kaj observi la biodefendon kaj zorgi Menta-n Kor, trinkigi kaj manĝigi ŝin, masaĝi, dormigi, kiam okazis paŭzoj.

«Malhela Flamo» elŝiriĝis el la ekstera kampa zono sen damaĝoj, sed kun malŝparitaj rezervoj de energio. Dua, pli sukcesa glitado laŭ rando de abismo — kaj la stelŝipo trabatiĝis en la dudek sesan segmenton de la oka sektoro, de kie restis ĉirkaŭ tri monatoj da vojo al la Tero. Ĝi malleviĝis sur la saman altebenaĵon Revat, de kie ĝi foriris antaŭ dek unu monatoj al la planedo Tormans.

— Tio, kio okazis sur la Tero post la veno de la ŝipo, estas sciata de ĉiu terano kaj ne estas nova por vi, — diris la instruisto, estinginte la TVF-on, kaj haltis, kvazaŭ atendante.

— La tempolimo, donita de Tael,[41] finiĝis! — subite komprenis Kimi, kaj lin subtenis ĉiuj ceteraj. — Venis tempo sendi SRR-on. Tien, al Tormans!

— Ĉu vere nenio estas farita?! — ekkriis Ajoda. — Kaj ĉu neniu turnis sin al la Konsilio de Stelnavigado?

La instruisto estis ruzete observanta la ekbrulantan maltrankvilon de la gejunuloj. Finfine li levis la manon, la disputoj ĉesis, kaj ĉiuj turniĝis al li.

— Vi estis en la pasinta jaro en la dezerto Namibo kaj preteris unu eventon, kiu emociis la tutan planedon. Ree, kiel antaŭ tri jarcentoj, SRR de cefeanoj iris en ordinara spaco apud Tormans kaj estis altirita per signaloj de aŭtomata stacio sur la satelito de la planedo. Per la kodo de la Granda Ringo la stacio petis ĉiujn SRR-ojn, direktantajn sin al la dudek sesa segmento de la oka branĉo de la Galaksio, alteriĝi sur la planedon kaj preni mesaĝon…

— Ĉu por ni, por la Tero? — saltis Puna. — Kaj ĉu la stelŝipo prenis?

— Prenis. Kiu SRR povas rifuzi preni poŝtaĵon al gigantaj distancoj, atingeblaj nur por ĝi?

— Kio estis en la mesaĝo? — ĥore demandis la lernantoj.

— Mi ne scias. Skribita en la lingvo de Tormans, ĝi estas tradukata kaj kontrolata en la laboratorio de esploro de tiu planedo. Tio estas tre ampleksa informo pri ĉio, kio okazis dum la jarcento, eĉ pli — dum cent tridek jaroj. Sed jen tiujn tri stereofotojn mi preparis por vi…