Изменить стиль страницы

Vir Norin haltis, poste diris:

— Pardonu, mi ne deziris tuŝi sociajn demandojn, sed, verŝajne, ni sur la Tero ne scipovas pensi alie, ol strebante al la ĉefa celo — gardo de trankvilo, ĝojo kaj krea laboro de la homoj!..

Sciencistoj de Tormans renkontis la finon de la parolado de Vir Norin per morna silento. Ili sidis, nek vorte, nek geste esprimante siajn sentojn, dum li, iom mirigita per la reago de la aŭskultantaro, estis malleviĝanta el la tribuno. Tamen, li eksentis kreskantan malŝaton jam komence de siaj sociologiaj rezonadoj. Vir Norin riverencis kaj eliris el la halo, per tuta sia memo sentante eksplodeman malamikecon de la privilegiitaj aŭskultantoj. Ferminte post si la pordon, li ekaŭdis senordan bruon, tuj laŭtiĝintan ĝis krio. Certe, neniu eliris por akompani lin, kaj Vir Norin, malŝateganta adiaŭajn ceremoniojn, eĉ ĝojis, ke li ŝparis tempon kaj pli frue vidos Sju-Te-n. Post duonhoro li estis aliranta al sia domo. En la animo naskiĝis malklara antaŭtimo: malbonaĵo estis kreskanta en lia estonta sorto, kaj tiu malbonaĵo estas ligita kun la elpaŝo en la fiziko-teĥnika instituto. Jes, li impresis la sciencistojn, sed kiel? Li kondutis ne tiel, kiel necesis, ne sukcesinte resti en kadroj de «pura» scienco de Jan-Jaĥ. Tamen Tael substrekis gravecon de ĝuste tia elpaŝo… Necesas paroli kun Rodis, ŝi povos rigardi en la estontecon pli malproksime, ol li…

La malbonaj antaŭsentoj de Vir Norin tuj malaperis, kiam li ekvidis Sju-Te-n. Neniam li imagis, kiom da vera feliĉo eblas sperti sur rando de danĝero en tia ĉi malgranda ĉambro. La vizaĝo de Sju-Te lumis per sindonema amo, kaj Vir Norin sentis, kiel valoras por li ĉiu ŝia gesto, la ridaj sulketoj, la irmaniero, ŝia stranga karesa voĉo, nek alta, nek malalta, nek sonora, nek obtuza. Sju-Te ĉiam povis enporti ion novan, spontanean en ilian konversacion, subite transirante de brilanta ĝojo al maltrankvilaj pensoj pri estonteco, de sinforgesa, preskaŭ furioza pasio al malgaja koncentriĝo en si. Iufoje, kvazaŭ vekiĝante, Sju-Te rigardis al Vir Norin, kiel en profundon de vivo, preta kaj la animon kaj la korpon ĵeti tien, fordoni ĉion ĝis la lasta spiro. Iufoje kiel fantomo de malfeliĉo subite staris antaŭ ŝi malklara estonteco, aperadis sufera sento de rompebleco de ŝia feliĉo kun la stranga alveninto el interstelaj spacoj, nekompreneblaj por ŝia menso, kaj tiam Sju-Te ĵetadis sin al la astronavigaciisto kaj rigidiĝadis, alpremiĝinte al li kun la malfermitaj okuloj, apenaŭ spirante.

Ŝi ofte kantadis kaj komencadis ordinare per io sopire malgaja, kaj poste verve plektis komplikan plektaĵon de ritma danco. Ŝi konfidencis al li la infanajn revojn, rakontadis siajn junajn travivaĵojn kun subtileco de sentoj kaj observoj, atingeblaj ne al ĉiu virino de la Tero. Kaj ree kantis, rigardante en la estontecon, kiel en malhelan riveron, malrapide fluantan en nekonatan foron. Kaj li deziris tiam forgesi pri ĉio, por pli longe resti kun Sju-Te, en malavareco de ŝia amo, kaj fordoni sin mem same senrezerve. Nerealigebla revo: tro komplika estis la situacio sur la fremda planedo, kie li iĝis katalizilo de naskiĝantaj fortoj de rezisto kaj lukto por homeca estado, por eliro el infereco! Li devos ankoraŭ travivi la malfacilan momenton, kiam la stelŝipo kun ĉiuj liaj amikoj foriros al la gepatra planedo. La atendado turmentis Vir Norin-on, kvankam restis ankoraŭ nemalmultaj tagoj de kuna laboro kun Rodis kaj oftaj SDP-aj renkontiĝoj kun la ŝipanaro.

Tiel pensis Vir Norin, sed li eraris.

Post kiam li forlasis la instituton, el la amaso da disputantoj eliris malalta hometo kun haŭto tiom flava, ke li similis al malsanulo. Li estis tute sana, simple apartenis al etna grupo de loĝantoj de altaj latitudoj de la kapa hemisfero. Nar-Jang jam meritis sian duvortan nomon, estante fama astrofizikisto. Li hastis en kabineton sur kvara etaĝo de la instituto, ŝlosis sin tie kaj, vigligante sin per tabaka fumo, okupiĝis pri kalkuloj. Lia vizaĝo jen tordiĝis en sarkasma subrido, jen larĝiĝis en kolera ĝojo. Finfine li kaptis la skribaĵojn kaj veturis en akceptejon de la Supera Konsilio, kie troviĝis komunikejo por voko de la plej altaj ranguloj pro senprokrastaj aferoj de ŝtata valoro.

Sur la videoekrano aperis orgojla «serpentulo».

Entuziasmigita per sia malkovro, Nar-Jang postulis konekti lin kun la Reganto. La sekreto, kiun li malkovris, estas tiom grava kaj granda, ke li povas konfidenci ĝin nur al Ĉojo Ĉagas mem.

La «serpentulo» el profundo de la ekrano longe rigardis al la astrofizikisto, pripensante ion, kaj finfine lia kolera kaj ruza vizaĝo esprimis ion similan al rideto.

— Bone! Necesos atendi, ci mem komprenas.

— Certe, mi komprenas…

— Do atendu!

La ekrano estingiĝis, kaj Nar-Jang, malleviĝinte en oportunan fotelon, fordonis sin al gloramaj revoj. Pro tia raporto oni ordenos lin per «Serpento kaj Planedo», donos titolon «Ekkoninta Serpenton», donacos belan domon sur bordo de la Ekvatora maro. Kaj Gae Od-Timfift, la fama dancistino, kies amon li delonge arogas, iĝos cedema…

La pordo kun bruego malfermiĝis. Enrompiĝis du grandegaj «liluloj». Malantaŭ iliaj dorsoj videblis la pala deĵoranto de la akceptejo. Antaŭ ol la astrofizikisto rekonsciiĝis, oni lin eltiris el la fotelo kaj, rompfleksante la brakojn malantaŭen, ektrenis al la elirejo. Timigita kaj indignigita Nar-Jang ekkriis pri helpo, minacante plendi al Ĉojo Ĉagas mem. Bato al la kapo, por momento nebuliginta la vidon, rompis liajn kriojn. Rekonsciiĝinte jam en aŭto, freneze saltanta laŭ malglata vojo sur monton, la sciencisto penis demandi la kaptintajn lin homojn, kien kaj por kio ili lin veturigas. Forta vangofrapo ĉesigis la demandojn.

Oni elpuŝis lin el la aŭto antaŭ monolita pordego de malhel-griza domo, ĉirkaŭigita per krudfera muro. La koro de Nar-Jang ektremis en miksita sento de timo kaj faciliĝo. Ĉefurbanoj timis la restadejon de Gen Ŝi, la unua kaj la plej minaca helpanto de Ĉojo Ĉagas. La astrofizikiston oni kure pelis malsupren, en duonsubteran etaĝon. En hele prilumita ĉambro konsternita Nar-Jang fermegis la okulojn. Nur unu momenton bezonis gardistoj, por fortranĉi de lia vesto agrafojn, demeti la zonon, distranĉi la ĉemizon demalsupre ĝissupre. La impona, seketa sciencisto transformiĝis en mizeran ĉifonulon, kaptantan sian hontinde falantan pantalonon. Kruela piedbato en la dorson — kaj, tremante pro timo kaj furiozo, li trovis sin ĉe granda tablo, malantaŭ kiu sidis Gen Ŝi. La dua reganto de la planedo ridetis afable, kaj Nar-Jang eksentis certecon.

— Miaj homoj tro penis, — diris Gen Ŝi. — Mi vidas, al vi oni neĝuste transdonis la ordonon, — turnis li sin al la «liluloj», — alvenigi ne krimulon, sed gravan atestanton.

Gen Ŝi silentis iom, rigardante al la flavhaŭta astrofizikisto, poste mallaŭte diris:

— Nu, elmetu la mesaĝon! Mi esperas, ci kuraĝis maltrankviligi la reganton pro vere grava kaŭzo, alie, ci mem komprenas, — pro la rideto de Gen Ŝi antaŭe vigliĝinta Nar-Jang kunpremis la piedfingrojn, kiel pro frosto.

— La mesaĝo estas grava tiomgrade, ke mi raportos ĝin nur al la Granda mem, — firme diris li.

— La Granda estas okupita kaj ordonis ne maltrankviligi lin dum du tagoj. Diru, kaj rapide!

— Mi dezirus vidi la reganton. Li koleros, se mi diros al iu ajn alia. — La sciencisto mallevis la okulojn.

— Mi ne estas iu ajn, — morne diris Gen Ŝi, — kaj mi ne konsilas persisti.

Nar-Jang silentis, penante venki timon. Ili ne kuraĝos ion ajn fari al li, dum li posedas la sekreton, alie ĝi pereos kune kun li.

La astrofizikisto silente balancis la kapon, timante montri per vortoj sian timon. Gen Ŝi same silente ekfumis longan pipon kaj per ties fumanta fino almontris angulon de la ĉambro.

Momente al Nar-Jang alsaltis la «liluloj», deŝiris de li la pantalonon; aliaj gardistoj demetis tegilon de aĵo, staranta en la angulo de la ĉambro. Gen Ŝi pigre ekstaris kaj aliris al la kruda ligna skulptaĵo de umaago. Antaŭe tiujn animalojn, nun preskaŭ formortintajn, oni bredadis sur la planedo Jan-Jaĥ por rajdado kaj junga veturado. La buŝego de la umaago oscedis en besta subrido, kaj la dorso estis tajlita en formo de akra kojno.

«Lilulo» demandis:

— Ĉu simplan sidilon, reganto, aŭ?..

— Aŭ! — respondis Gen Ŝi. — Li estas obstina, kaj sidilo postulas tempon. Mi hastas.

La «lilulo» kapjesis, enmetis fuston en la frunton de la ligna bruto kaj ekturnis ĝin. La kojnoforma dorso, kiel faŭko, komencis malrapide malfermiĝi.

— Do, surmetu al li la piedingojn! — trankvile diris Gen Ŝi, eligante fumon.

Antaŭ ol la gardistoj kaptis lin, Nar-Jang komprenis sian sorton. En la popolo jam delonge cirkulis onidiro pri terura inventaĵo de Gir Bao, la antaŭulo de Gen Ŝi, helpe de kiu oni povis elŝiri ajnan konfeson de viroj. Ilin oni sidigadis rajde sur la umaagon, kaj la lignaj makzeloj sur la dorso de la skulptaĵo komencis malrapide kunŝoviĝi. Sovaĝa teruro rompis tutan obstinon kaj homan dignon de la astrofizikisto. Kun kriego «Mi ĉion diros!» li ekrampis al la piedoj de Gen Ŝi, enpremiĝante en la plankon kaj petegante pri kompato.

— Lasu la piedingojn! — ordonis la reganto. — Levu lin, sidigu, ne, ne sur la umaagon — en la fotelon! — Kaj Nar-Jang, malbenante sin pro malnobleco de la denunco, tremante kaj plorĝemante, rakontis, kiel hodiaŭ matene la tera gasto misdiris en la kunsido de la fiziko-teĥnika instituto, ne konjektinte pri konkludoj, kiujn sciencistoj de Jan-Jaĥ faros el la bildo de la universo, kiun li skizis.

— Kaj ĉu ci sola troviĝis saĝa?

— Mi ne scias… — La astrofizikisto konfuziĝis.

— Ci povas nomi min granda, — degne diris Gen Ŝi.

— Mi ne scias, granda. Mi tuj iris desegni kaj kalkuli.

— Kaj kio?

— La stelŝipo venis el nekredebla malproksimo de la kosmo. Ne malpli ol mil jaroj necesos, por mesaĝo de ĉi tie atingus la Teron, du mil jaroj por interŝanĝo de signaloj.

— Tio signifas?! — duondemande ekkriis Gen Ŝi.

— Tio signifas, ke nenia dua stelŝipo venos… Mi ja ĉeestis kiel konsilisto dum la intertraktoj kun la teranoj… Kaj ankoraŭ, — ekhastis Nar-Jang, — la montrita al ni kunsido de la tera konsilio, permesinta neniigi Jan-Jaĥ-on, estas trompo, blufo, mistifiko, vana timigo. Neniun ili neniigos! Ili ne estas plenrajtigitaj por tio!

— Nu, tiaj aferoj eblas eĉ sen plenrajtigo, speciale se oni estas malproksime de siaj regantoj, — laŭte pensis Gen Ŝi kaj subite minace direktis la fingron al la sciencisto: — Ĉu neniu scias pri tio? Ĉu ci al neniu diris?

— Ne, ne, mi ĵuras per la Serpento, ĵuras per la Blankaj Steloj!