Изменить стиль страницы

Tamen, li baldaŭ komprenis la ŝajnan absurdecon de la konkludoj de la aŭtomato. La maŝino estis programita laŭ la normoj de Tormans, ĝi ne kapablis kompreni indicojn, elirintajn super la suprajn limojn, kaj neeviteble opiniis ilin sub la malsupraj limoj. Samo okazus ankaŭ kun tormansano de elstaraj kapabloj — jen leĝo de kapitalisma socio, kondukanta al la Sago de Arimano. En ĉi-tiea literaturo oni skribas multe pli pri malbono, ol pri bono. Vorto pri io malbona kaj malhela portas pli multe da informo, ol pri io bona kaj hela, ĉar ĉiutaga sperto kvante ricevas pli da malbono. Pro sama kaŭzo oni pli facile kredas al malbonaĵoj: malbono estas pli konvinka, pli videbla, pli efikas al imagpovo. Filmoj, libroj kaj versoj de Tormans nekompareble pli multe rakontas pri kruelaĵoj, murdoj, perfortoj, ol pri bono kaj belo, kiuj cetere estas pli malfacile priskribeblaj pro malriĉeco de vortoj, rilataj al amo kaj belaĵoj.

Konfliktoj kaj perfortoj iĝis fundamento, enhavo de ĉiu verko de la ĉi-tiea arto. Sen tio loĝantoj de Tormans ne montras intereson al libro, filmo aŭ bildo. Tamen, estas unu nepra kondiĉo. Ĉio terura, sango kaj suferoj, devas rilati al la pasinteco, aŭ oni devas montri konfliktojn kun malamikoj, invadintaj el la kosmo. La nunon oni ĉiam montris trankvila kaj nekredeble feliĉa regno sub saĝa potenco de la regantoj. Nur tiel, kaj ne alie! Por tormansano artaĵo, kiu rakontas pri la hodiaŭa tago, estas tute seninteresa. «Obtuza enuo de tiu arto disrampas laŭ la tuta planedo», — iam trafe diris Ĉedi.

La kaŭzo de ĉiuj ĉi fenomenoj estas unu: da malbono en tiu ĉi mondo ĉiam estis pli multe, ol da bono. Kvanto de malfacilaĵoj, malfeliĉoj, enuo kaj malgajo, laŭ proksimumaj kalkuloj de la Akademio de Malĝojo kaj Ĝojo por la EDM, superis feliĉon, amon kaj ĝojon dekkvin-dekok-oble laŭ oblikva sekco de mezuma nivelo de spiritaj bezonoj. Verŝajne, sur Tormans nun estas samo. La sperto de generacioj, akumuliĝanta en la subkonscio, iĝas precipe negativa. Ĝuste en tio konsistas la forto de la malbono, la potenco de Satano, kiel diris en la antikveco religiaj homoj. Ju pli antikva estis popolo, des pli multe en ĝi akumuliĝis, simile al entropio, tiu negativa sperto. La tormansanoj — posteuloj kaj fratoj de la teranoj — vivis kromajn du jarmilojn en malaranĝo, sub batoj de la Sago de Arimano, kaj en negado de la bono ili multe pli aĝas, ol la tera homaro…

Ĉagrene suspirinte, Vir Norin ĉirkaŭrigardis kaj renkontis rigardon de junulino, kubute apoginta sin al elstaraĵo de muro apud la libra kiosko: grandegaj okuloj, infane maldika kolo kaj tre malgrandaj manoj, nervoze foliumantaj flavajn paperfoliojn, evidente, leterojn. Al Norin transiris ŝia sento de maltrankvila sopiro. Maloftaj grandaj larmoj unu post alia ruliĝis el sub la longaj okulharoj de la junulino. Akra, antaŭe ne spertita kompato tranĉis la astronavigaciiston. Ne kuraĝante tuj simple ekparoli kun la nekonatulino, li pensis, kiel helpi al ŝia malfeliĉo. La haŭto, pli malhela, ol tiu de ĉefurbaj loĝantoj, elmontris loĝantinon de la vosta hemisfero. Mallonga kaj malpeza robo malkovris la sveltajn, fortikajn krurojn. Stranga koloro de la haroj — nigra kun cidra nuanco — distingiĝis inter ordinaraj nigraj kun ruĝeto kapoj de tormansanoj kaj harmoniis kun la grizaj okuloj de la knabino. Vizitantoj de la poŝtejo svarmis ĉirkaŭe. Viroj iujfoje ĵetadis al ŝi arogajn rigardojn. La junulino forturniĝadis aŭ mallevadis la kapon, ŝajnigante sin enprofundiĝinta en la leteron.

Ju pli Vir Norin observis la nekonatulinon, des pli li sentis en ŝi animan profundecon, kiun li malofte renkontadis en tormansanoj, ordinare senigitaj je memeduko kaj psika kulturo. Li komprenis, ke ŝi estas sur sojlo de granda malfeliĉo.

Vir Norin sciis, ke simple aliri al plaĉinta homo kaj ekparoli kun li ĉi tie ne eblas. Anima tenero, tiom natura sur la Tero, vokis sur Tormans nur timon kaj forpuŝon. Pli aĝaj homoj, el «lovoj», timis, ke la ekparolinta kun ili homo evidentiĝos sekreta spiono de la ŝtato, provokanto, serĉanta pseŭdajn kontraŭregistarajn konspirulojn el tiuj, kiuj trapasis elprovon de «Renkontiĝo kun Serpento». Pli junaj virinoj timis virojn. Pensante, Vir Norin ree renkontis rigardon de la nekonatulino kaj ridetis al ŝi, enmetinte en tiun rideton tutan subite naskiĝintan simpation kaj pretecon helpi.

La junulino tremeris, por sekundo ŝia vizaĝo rigidiĝis, kaj en la okuloj ekstaris nepenetrebla kurteno. Sed la forto de bonkoreco, per kiu lumis la okuloj de la terano, venkis. Ŝi malgaje kaj malforte ridetis responde, rememoriginte al Vir Norin personon de historiaj freskoj en la muzeo de la Lasta Helenujo sur insulo Ĥio. La tormansanino nun rigardis al li atente kaj mire.

Vir Norin aliris ŝin tiel rapide, ke la junulino retropaŝis en timo kaj etendis la manon, kvazaŭ intencante forpuŝi lin.

— Kiu ci estas? Tute alia. — La tormansanino ree rigardis al la astronavigaciisto kaj ripetis: — Tute alia.

— Ne mirinde, — ridetis Vir Norin, — mi venis el malproksime. Tre! Sed ĉi tie mi estas sendanĝera, kaj kio minacas al vi? Kia malfeliĉo okazis al vi? — Kaj li almontris la leteran folion.

— Kiel ci ridinde parolas, ja mi estas ne el ĉefurbaj altuloj, — ridetis la junulino kaj, luktante kun pretaj verŝiĝi larmoj, aldonis: — Ĉe mi ĉio ruiniĝis. Mi devas reveni, kaj por tio… — Ŝi eksilentis kaj forturniĝis, levinte la kapon al gisita krudfera friso kaj ŝajnigante, ke pririgardas komplikan interplektaĵon de hieroglifoj kaj serpentoj.

Vir Norin prenis la etan manon, krudiĝintan pro vento. La tormansanino rigardis al la propra manplato, kvazaŭ mirante, kial ĝi trafis en tian grandan manon.

Tre baldaŭ Vir Norin sciis ĉion. Sju An-Te, aŭ Sju-Te, venis el la vosta hemisfero, el urbo, nekonata al la astronavigaciisto, kie pro iaj gravaj kaŭzoj (li ne demandis) ŝi ne plu povis resti, venis en la ĉefurbon al la frato, laborinta en mulda uzino. La frato estis la sola, kiun havis Sju-Te en la mondo, li revis loĝigi ŝin en la ĉefurbo, lernigi kantadon kaj dancadon. Okaze de sukceso ŝi povus iĝi «lovino». Tio estis la ĉiama revo de la frato, sindoneme aminta la fratinon, — ne ofta okazo en tormansaj familioj. Ial la frato pleje deziris, ke Sju-Te vivu longe, kvankam li mem iĝis nekapabla ricevi necesan kleron, por iĝi «lovo».

Dum Sju-Te estis veturanta al la ĉefurbo, la frato ricevis seriozan traŭmon en la uzino, kaj oni lin antaŭ la ordinara tempo sendis al Palaco de Karesa Morto. La mizeran havaĵon, kaj, ĉefe, la ŝparaĵon, kiun li kolektadis, atendante venon de Sju-Te, disŝtelis najbaroj. Antaŭ la morto li sendis al Sju-Te adiaŭan leteron, sciante, ke post veno ŝi iros en la poŝtejon por ricevi informon, kiel trovi lin en la ĉefurbo. Kaj jen… Sju-Te etendis la flavajn folietojn.

— Kiel vi nun intencas agi? — demandis Vir Norin.

— Mi ne scias. Mia unua penso estis iri en Palacon de Karesa Morto, sed tie oni trovos, ke mi estas tro juna kaj sana, kaj sendos ien, kie estos malpli bone, ol tie, de kie mi venis. Speciale tial, ke… — ŝi ekĝeniĝis.

— Ke vi estas bela?

— Diru prefere: vokas deziron.

— Ĉu estas malfacile trovi bonan homon en tia granda urbo kaj peti lin pri helpo?

Sju-Te rigardis al la terano kun nuanco de bedaŭro.

— Vere, ci estas el malproksime, eble el arbaroj, kiuj, oni diras, ankoraŭ kreskas en la Ruĝaj Montoj kaj en la Transversa Montoĉeno.

Vidante nekomprenon de Vir Norin, Sju-Te klarigis:

— Viroj volonte donus al mi monon, kiujn mi devus tuj perlabori.

— Ĉu perlabori?

— Jes ja! Ĉu ci vere ne komprenas! — malpacience ekkriis la junulino.

— Jes, jes… Kaj virinoj?

— Virinoj nur insultus min kaj konsilus iri labori. Niaj virinoj ne ŝatas junajn, pli allogajn por viroj, ol ili mem. Virino por virino ĉiam estas malamiko, ĝis maljuneco.

— Nun mi komprenas vin. Pardonu la fremdulon pro la stulta demando. Sed, eble, vi konsentos akcepti helpon de mi?

La junulino streĉiĝis tuta, pensante kaj esplorante la vizaĝon de Vir Norin, poste malforta subrido tuŝis ŝian infanan buŝon.

— Pri kio ci diras per la vorto «helpo»?

— Nun ni iros en hotelon «Lazura Nubo», kie mi loĝas. Tie ni trovos ĉambron por vi, ĝis vi ne trovos alian. Ni tagmanĝos kune, se vi deziros akompani min. Poste vi okupiĝos pri viaj aferoj, kaj mi — pri miaj.

— Ci, eble, estas potenca homo, se loĝas en la supra parto de la urbo, en hotelo, kaj mi mem ne scias, kial mi tiel kuraĝe parolas kun ci. Eble, ci miksis min kun iu alia? Ja mi estas ordinara stulta «mavino» el fora loko! Kaj mi nenion scipovas…

— Kaj kanti kaj danci?

— Iomete. Ankoraŭ pentri, sed kiu tion ne scipovas?

— Tri kvaronoj de la urbo Saĝejo!

— Strange. Ĉe ni en la provinco oni kantas malnovajn kantojn kaj multe dancas.

— Tamen mi ne miksas vin kun iu alia. Mi konas neniun tian virinon en la ĉefurbo.

— Kiel tio povas esti? Ci estas tia… tia…

Anstataŭ respondo Vir Norin prenis la junulinon je la brako laŭ kutimo de loĝantoj de la ĉefurbo, kaj rapide kondukis ŝin en la hotelon. Sju-Te estis rapida, lerta kaj tuj adaptiĝis al la irmaniero de la astronavigaciisto. Ili leviĝis sur monteton, al la flav-blanka domo de «Lazura Nubo», kaj eniris en malaltan vestiblon, ombrigitan tiel forte, ke eĉ tage ĝin prilumis verdaj lampoj.

— Sju-Te bezonas ĉambron, — turnis sin Vir Norin al deĵoranto.

— Ĉu ŝi? — senceremonie montrofingris al la junulino la juna tormansano. — Dokumentojn!

Sju-Te obeeme kaj maltrankvile serĉis en malgranda saketo ĉe la zono kaj elprenis ruĝan papereton.

La deĵoranto eĉ fajfis kaj ne deziris ĝin preni.

— O ho, kaj kie estas la karto de akcepto en la ĉefurbon?

La junulino, ĝeniĝante, komencis klarigi, ke la karteton devis prepari la frato, sed li…

— Tutegale! — malafable interrompis la deĵoranto. — Neniu hotelo en Saĝejo cin enlasos! Kaj ne petu, tio estas senutila!

Vir Norin, retenante ekbolintan indignon, tute maldecan por la tera vojaĝanto, komencis konvinki la deĵoranton. Tamen eĉ la ĉiopova karteto de gasto de la Kvaropa Konsilio ne helpis.

— Mi perdos la laboron, se enlasos homon sen dokumentoj. Speciale virinon.

— Kial «speciale virinon»?

— Oni ne devas allasi malĉaston.

Unuafoje Vir Norin eksentis sur si la preman dependon de tormansanoj de ajna eta estro — plej ofte malbona homo.

— Sed mi ja povas akcepti amikojn, ĉu?

— Certe. Ĉe vi — bonvolu! Sed nokte povas veni «liluloj» por kontrolo, kaj tiam estos malagrablaĵoj — por ŝi, certe! Kie do estas ŝi?