Изменить стиль страницы

Kiam en la fenestroj aperis senfinaj, geometrie ĝustaj vicoj de arboj surloke de antaŭa dezerta stepo Dekana, Kimi instalis en la trairejo malgrandan projekciilon kaj direktis al la vando de la salono kolorajn radiojn de ilustraĵoj.

La junulo rakontis pri la malkovro de la spirala naturo de la universo, post kiu oni sukcesis solvi la problemon de malproksimegaj interstelaj flugoj. Pri dupolusa konstruo de la mondo matematikistoj sciis jam en la EDM, sed fizikistoj de tiu tempo komplikis la demandon per naiva imago pri la kontraŭmaterio.

— Nur pensu! — ekkriis Kimi. — Ili opiniis, ke ŝanĝo de supraĵa ŝargo de partiklo ŝanĝas ĉiujn ecojn de materio kaj transformas «normalan» materion de nia mondo en kontraŭmaterion, kunpuŝiĝo kun kiu kvazaŭe devas kaŭzi plenan anihilacion de materio! Ili rigardis en nigron de la nokta ĉielo, povante nek klarigi ĝin, nek kompreni, ke la vera kontraŭmondo estas apude, nigra, senluma, nesentebla por aparatoj, agorditaj por riveli nian, helan mondon…

— Ne tro pasiu, Kimi, — haltigis la junulon la instruisto, — vi faras eraron, malbone juĝante pri la antaŭuloj. Ĝuste en la fino de la EDM, en la epoko de formortado de malnovaj principoj de la socia vivo, la scienco estis iĝanta la gvida forto de la socio. Tiam estis disvastiĝintaj tiaj mallarĝaj kaj, mi dirus, maljustaj juĝoj pri antaŭuloj. Ĉu estas malfacile kompreni, ke malĝusta aŭ neĝusta aspekto de fenomeno estos eraro nur rezulte de malhoneste aŭ stulte orientita esploro? Kaj ĉiuj ceteraj «eraroj» de antaŭuloj dependas de ĝenerala nivelo, sur kiu troviĝis la scienco en ilia tempo. Provu por momento imagi, ke, malkovrante centojn da elementaj partikloj en la mikromondo, ili ankoraŭ ne sciis, ke ĉio ĉi estas nur malsamaj aspektoj de moviĝo sur malsamaj niveloj de la anizotropa strukturo de spaco kaj tempo.

— Ĉu vere? — Kimi ruĝiĝis ĝis la oreloj. La instruisto kapjesis, kaj la konfuzita junulo daŭrigis, sed jam malpli fervore:

— La kontraŭmondon, la nigran mondon, sciencistoj nomis Tamas , laŭ la nomo de oceano de senefika energio en la antikva hinda filozofio. Ĝi estas ĉiurilate kontraŭa al nia mondo kaj tial estas absolute neperceptebla per niaj sensoj. Nur antaŭnelonge per specialaj aparatoj, kvazaŭ speciale «reversitaj» rilate al aparatoj de nia mondo, konvencie nomita la mondo Ŝakti , oni komencis palpi eksterajn konturojn de Tamas. Ni ne scias, ĉu ekzistas en Tamas analogiaj al la niaj formiĝoj de steloj kaj planedoj, kvankam, laŭ la leĝoj de dialektika filozofio, moviĝo de materio devas esti ankaŭ tie.

— Estas malfacile imagi, sed kiel interese sonas — «nevidebla suno de Tamas»! — ekkriis Rer.

— Kaj nevidebla planedo, loĝata de samaj, kiel ni, estaĵoj, penantaj penetri en abismon de nia mondo! — sonoris el malantaŭa vico voĉo de Ivetta.

— Kaj tutaj stelaj sistemoj, galaksioj kun negativa gravito, kun negativaj ecoj de kampoj tie, kie ĉe ni ili estas pozitivaj, kun morta senmoveco, kie ĉe ni estas moviĝo. Kaj ĝenerale ĉio estas mala! — daŭrigis Ajoda, apogiĝinta per la kubuto al mola elstaraĵo de flanka fenestro.

— Cetere, pri galaksioj. Iliaj klasikaj spiralaj formoj estis konataj jam por unuaj inventintoj de teleskopoj, — daŭrigis Kimi, — sed necesis kelkaj jarcentoj, por kompreni en ili realan reflektiĝon de la strukturo de la universo — fibrojn, aŭ, pli ĝuste, tavolojn de nia mondo, intertavoliĝanta kun Tamas kaj kune kun ĝi tordita en senfinan spiralon. Kaj samaj estas apartaj elementoj, de galaksioj ĝis atomoj, sur ĉiu ŝtupo kun siaj specialaj trajtoj de la universalaj leĝoj. Evidentiĝis, ke lumo kaj aliaj radioj neniam propagiĝas en la universo rektlinie, sed volviĝas spirale, samtempe glitante laŭ helicoido kaj ĉiam pli disvolviĝante ĉe malproksimiĝo disde observanto. Ricevis klarigon kunpremiĝo kaj malkunpremiĝo de lumaj ondoj kun mallongigo de ili dum eniro en spiralon, kaj ŝajna diskurado de steloj kaj galaksioj en malproksimaj spiraleroj. Oni komprenis la ekvacion de Lorenc[3] kun ĝia ŝajna malapero de tempo kaj kresko de maso ĉe luma rapido. Ankoraŭ paŝo — kaj estis komprenita la nul-spaco, kiel limo inter la mondo kaj la kontraŭmondo, inter Ŝakti kaj Tamas, kie estas reciproke ekvilibritaj kaj neŭtrigitaj la polusaj punktoj de spaco, tempo kaj energio. La nul-spaco ankaŭ estas volvita en spiralon konforme al ambaŭ mondoj, sed… — La junulo stumblis. — Mi ankoraŭ ne sukcesis kompreni, kiel aperas eblo moviĝi en ĝi, preskaŭ momente atingante ajnan punkton de nia universo. Oni klarigis al mi proksimume, ke la stelŝipo de rekta radio iras ne laŭ la spirala vojo de lumo, sed kvazaŭ transverse de ĝi, laŭ la longa akso de helico, uzante anizotropion de la spaco. Krome, la stelŝipo rilate de la tempo kvazaŭ staras surloke, kaj la tuta spiralo de la mondo turniĝas ĉirkaŭ ĝi… — Kimi, ruĝiĝante, senhelpe skuis la kapon, akompanata de rido de siaj kamaradoj.

— Vi vane tiel dankas Kimi-n, — malkontente levis la manon la instruisto, — en la nova bildo de la universo ankoraŭ multo estas atingebla nur per matematika «palpado» de apartaj fenomenoj. Vi forgesis, ke la scienco moviĝas en mallumo de nekonataj profundoj de la mondo, simile al blindulo kun etenditaj manoj, palpante malklarajn konturojn. Kaj nur post giganta laboro kreiĝas aparatoj de esploro, povantaj prilumi la nekonatan kaj aldoni ĝin al la ekkonita. — La instruisto ĉirkaŭrigardis la eksilentintajn lernantojn kaj finis: — Kimi ne diris pri ankoraŭ unu afero, grava. Delonge oni divenis domajnojn da negativa gravito en la kosmo, sed nur antaŭ tri jarcentoj ili ricevis sian klarigon, kiel enfalaĵoj el nia mondo en Tamas-on aŭ en la nul-spacon. Iufoje en ili senspure malaperadis stelŝipoj de aliaj civilizoj, ne adaptitaj al moviĝo en la nula spaco. Eĉ pli granda danĝero minacas al la stelŝipo de rekta radio. Pro eĉ minimuma eraro en ekvilibro de kampoj ĝi riskas forgliti aŭ en nian spacon Ŝakti, aŭ en la spacon Tamas. El Tamas ne eblas reveni. Ni simple ne scias, kio okazas tie kun niaj objektoj. Ĉu okazas momenta anihilacio, aŭ ĉiuj aktivaj procezoj same momente frostiĝas, transformante, ekzemple, stelŝipon en pecon de absolute malviva materio (tiu nova nocio de materio ankaŭ estis konsekvenco de la malkovro de Tamas). Nun vi povas imagi la danĝeron, kiun spertis la unuaj SRR-oj — Stelŝipoj de Rekta Radio, — kaj inter ili «Malhela Flamo». Sed homoj kuraĝis al tiu terura risko. La eblo momente penetri en necesan punkton de la spaco meritis ajnan riskon. Ja tute antaŭnelonge atingo de senfinaĵo de la kosmo ŝajnis absolute neebla, videblis neniuj vojoj al solvo de tiu malbeno de ĉiuj epokoj kaj ĉiuj civilizoj de la kosmo, kunigitaj en la Granda Ringo, sed vidintaj unu la alian nur sur ekranoj de Eksteraj Stacioj. Pasis tricent jaroj, post kiam la homaro eniris en la EKM-on — la novan eraon. Realiĝis la kuraĝa revo de homoj, kaj malproksimaj mondoj nun situas de ni sur distanco de etendita mano — laŭ tempo. Certe, en la praktiko la moviĝo de SRR ne estas momenta. Necesas tempo por foriro en la nul-spacon, tempo por tre komplika kalkulo de la elirpunkto kaj por tirado de la stelŝipo el la proksima punkto ĝis la celo per ordinaraj anamezonaj[4] motoroj kun subluma rapido. Sed kio estas du-tri monatoj da tia laboro kompare kun milionoj da lumjaroj da ordinara spiral-luma vojo en nia spaco! Eĉ kresko de rapido ekde testudo ĝis ordinara stelŝipo estas nenio kompare kun SRR.

Kvazaŭ ilustrante la vortojn de la instruisto, la trajno plonĝis en longan tunelon. Opala lumo ekbrulis en la vagono, kontrastigante netravideblan mallumon malantaŭ la fenestroj. Subite ekflamis kaj malfermiĝis senlima ebenaĵo, surkreskita de arĝenteca herbo. Vaste ekturniĝis, diskurante, kirloj, levitaj per la rapida iro de la vagonoj. Brile blua strio malproksime signis ŝtupajn antikvajn montojn, inter kiuj en direkto al la Hinda oceano troviĝis la altebenaĵo Revat. Ĝi estis proksime de la stacio, kaj por atingi ĝin, la junaj vojaĝantoj bezonis nenion, krom propraj kruroj, sufiĉe trejnitaj por irado kaj kurado.

Malproksima bordo estis divenebla nur per kolornuancoj de la ĉielo kaj de la suno, malleviĝanta por subiro. Herbo vipadis nudajn krurojn de la vojaĝantoj, kaŭzante brulantan jukon, vento blovis al iliaj dorsoj per seka varmego. Leviĝantaj fluoj de aero per glima muro ĉirkaŭis ringon de plataj montetoj. Grimpinte sur la intermontan punkton, la gejunuloj haltis. Neatendita bosko de gigantaj sekvojoj estis kaŝanta la centron de la altebenaĵo. Tridek kvar larĝaj vojetoj — laŭ la nombro de la ĉefaj sektoroj de la Granda Ringo — disiris el la bosko al deklivoj de ĉirkaŭantaj montetoj el bruna bazalto, vertikale detranĉitaj kaj kovritaj per iuj bareliefoj. La lernantoj ne rigardis ilin atente, strebante laŭ blanka ŝtono de la ĉefa vojo al la bosko. Nur du rondaj kolonoj el nigra granito markis la enirejon. Sub sekvojaj branĉoj, etenditaj en giganta alto, malfortiĝis la blindiga suno kaj eksilentis la susuro de la vento. Severa potenco de la altegaj trunkoj devigis mallongigi paŝojn kaj malaltigi voĉojn, kvazaŭ la lernantoj penetris en forigitan de la tuta mondo kaŝejon de mistero. Ili interrigardis kun emocio kaj sciemo, atendante ion neordinaran. Sed kiam ili eliris sur la centran kampeton, sub la antaŭan senkompatan brilon de la ĉielo, la monumento al la stelŝipo «Malhela Flamo» ŝajnis al ili tro simpla.

Modelo de la ŝipo — duonsfera kupolo el malhel-verda metalo — estis dissekcita per kruda rekta fendo, kvazaŭ dishakita per kolosa glavo. Ĉirkaŭ la soklo sub ringa elstaraĵo estis skulptaĵoj de homoj. La placeto — la bazo de la monumento — konsistis el streĉe volvita spiralo el hela, spegule polurita metalo, entranĉita en nigran senbrilan ŝtonon.

Nombro de skulptaĵoj sur ĉiu duonrondo de la dishakaĵo estis malsama: kvin — okcidente, ok — oriente. La lernantoj rapide komprenis la nekomplikan simbolon.

— Tio estas la morto, disiginta la pereintojn sur la planedo Tormans kaj tiujn, kiuj revenis sur la Teron, — mallaŭte diris Ajoda, iom paliĝinte pro emocio, kaptinta ŝin.

La instruisto silente klinis la kapon.

— Kaj tiuj, kiuj revenis?

— La revenintoj vivis nelonge pro superstreĉo de la vojo kaj teruraj travivaĵoj.

Tiumomente Lark, proksimiĝinta al la okcidenta duonrondo de la skulptaĵoj, levis antaŭ si krucigitajn manojn — gesto de alvoko al silento. La ceteraj malrapide alvenis. La instruisto restis malantaŭe, rigardante al la kupolo de la stelŝipo, leviĝanta el longa ombro de la bosko kaj simila al brilanta malhela spegulo. Apud la fendo, iom malproksime de la ceteraj, staris en trankvila svelta pozo virino kun libro en la manoj. Malpezaj faldoj de ŝia vesto kun mallonga jupo strikte kuŝis sur ŝia korpo. Nur dika signala braceleto de astronaŭto super la maldekstra kubuto montris ŝian rilaton al malproksimega kosma ekspedicio. Ŝi rigardis super la libro, grandaj tufoj de densaj haroj falis sur la frunton, sulkigitan pro pensostreĉo. Sama streĉa penso speguliĝis en dolora fleksiĝo de la dikaj lipoj kaj en streketoj ĉirkaŭ la okuloj…