Изменить стиль страницы

SIMIO

Laboru vi per ajna manier'
Kaj tamen vin ne trafos kun fier'
Popola danko au la gloro,
Se estas sen util' laboro.
Kampulo de maten-auror'
Plugilon sur parcelo trenis.
Laboris li tre pene, kun fervor'
Ghis al vizagho shvito svenis.
Kaj por laboro estis la honor':
Jen chiu hom' kun simpatio
Salutas kaj tre laudas lin.
Al kamparan' envias nur Simio, —
Agrablaj laudoj logas lau kutim'.
Simio volas mem labori,
Kun shtip' komencis ghi fervori,
Kaj per fervoro kun honest'
Jam superplenas nia best'.
Jen shtipon pezan portas ghi,
Jen ghin klopode chirkauprenas,
Jen rulas, jen surtere trenas.
Plenshvitas tute la Simi',
Apenau spiras ghi, sed ghin neniu laudas.
Neniu por afer' al vi aplaudas.
Chu kauzon vi ne vidas kun facil'?
Vi dronas en labor', sed mankas la util'.