Изменить стиль страницы

KUKOLO KAJ AGLO

Kukolon Aglo nomis Najtingal'.
Kukol' en nova rolo,
Fiera plene pri titolo,
Komencis montri en real'
Talenton sian pri muziko.
Rezulte — chiuj flugis for
Kun moko au koler-humor':
Mizeris kanto lau efiko.
Al Aglo la Kukol' ekplendis kun la kri':
"Pripensu do! Lau via regh-ordono
Nomighas Najtingalo mi,
Sed oni mokas min pri mia kanta tono."
"Amik', mi estas regh', sed mi ne estas dio.
Ne fortas mi influi al afer'.
Mi provis nomi vin, sed ghi ne estas chio.
Vin fari Najtingal' ne estas mia sfer'."