STURNO KAJ KATIDO
Jen vivis Sturno en la dom', —
Kantist' malbona, lau rezon',
Sed filozof perfekte sagha,
Kaj kun Katid' amika estis li.
Aspektis la Katid' sufiche agha,
Sed plena de ghentil', afablo, simpati'.
Jen foje al Katid' okazis tragedi':
Hazarde li tagmanghon ne ricevis.
Enpense vagas li, miauas pro malsat',
Kaj svingas voston Kat'.
Chagrene la Katid' pri mangho multe revis;
La Sturno-filozof' konsili devis
Kaj diris li: "Naivas vi, amik',
Ke vi toleras faston en praktik';
Jen apud vi en kagh' kardelo pendas, —
Kaj vi, senpensa, manghon nun pretendas."
"Sed konscienc'…" — "Ghi estas sur paper',
Kaj fakte stultas la afer',
Por malsprituloj — antaujugh', fabelo,
Kaj por saghul' — ridinda bagatelo!
Al homo kun la fort'
Subighas ajna sort'.
Jen argument' kaj jen ekzemplo-vero."
Klarigis li kun plena elokvent', —
Kaj al Katid' ekplachis argument'.
Do kaptis li kaj manghis la kardelon.
Ekghuis la Katid' en mangho alt-nivelon,
Sed tamen por tagmangh' malgrandis la kardel'.
Do studis la Katid' kun zorgo kaj fidel'
La duan kurson, montris li persiston, —
Kaj diris li al Sturn': "Mi dankas, bon-amik',
Pro via sagho plena de praktik'!"
La kaghon rompis li kaj manghis instruiston.